25.4.22

Grizkapa arbalciono 01


💚 Grizkapa arbalciono ( Halcyon leucocephala )


La Grizkapa arbalciono (Halcyon leucocephala) estas arbalciono, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon, kukabaraojn kaj aliajn arbalcionojn. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:
PIV 2020: alciono

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

24.4.22

Nordamerika robino 01


💚 Nordamerika robino ( Turdus migratorius ) Nordamerika Robino, Nordamerika Ruĝgorĝulo


La Migra turdo (Turdus migratorius, nomita ankaŭ Nordamerika Robino aŭ Nordamerika Ruĝgorĝulo) estas migranta kantobirdo de la familio de turdedoj. La Migra turdo estas amplekse distribuata en Nordameriko, kaj vintras sude de Kanado el Florido al centra Meksiko kaj laŭlonge de la marbordo de Pacifiko. Ĝi estas la ŝtata birdo de Konetikuto, Miĉigano kaj Viskonsino. Ĝi havas 7 subspeciojn, sed nur T. m. confinis en sudokcidento estas specife distinga, kun palgrizbrunaj subaj partoj.


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Nimfiko 01


💚 Nimfiko ( Nymphicus hollandicus ) Holanda nimfiko


Nimfiko aŭ holanda nimfiko (Nymphicus hollandicus) estas specio de papagoj el familio kakatuedoj. En naturo nimfikoj estas endemiaj en Aŭstralio, sed multaj de ili estas dombestoj kaj vivas en kapteco tra tuta la mondo. Nimfiko estas la due plej populara doma birdo post la onda papago. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

23.4.22

Eŭrazia upupo 04


💚 Upupo ( Upupa epops )


La Upupo (Upupa epops) apartenas al la sama ordo koracioformaj birdoj de multkoloraj brilaj birdoj kiel abelmanĝuloj, alcionoj kaj koracioj spite ke ĝi ne montras tiom brilajn kolorojn. Estas la ununura specio de siaj genro kaj familio. En la taksonomio de Sibley aperas tiu ĉi specio kiel ununura specio eĉ de ordo nome Upupoformaj diferenca de Koracioformaj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

22.4.22

Norda flavtufa pingveno 01


💚 Norda flavtufa pingveno ( Eudyptes moseleyi


La Norda flavtufa pingveno (Eudyptes c. moseleyi) estas kutime konsiderita subspecio de Ŝtonsalta pingveno, kvankam tre ĵusaj studioj montris pruvaron de distingo el la grupo de la Suda flavtufa pingveno nome Eudyptes c. krizokomo/E. c. filholi. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

3.4.22

Arĝentgorĝa tangaro 01


💚 Arĝentgorĝa tangaro ( Tangara icterocephala )


La Arĝentgorĝa tangaro (Tangara icterocephala) estas malgranda paserina birdo. Ĉi tiu brilkolora tanano estas loĝanto de Kostariko, tra Panamo kaj okcidenta Kolombio, ĝis okcidenta Ekvadoro. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

31.3.22

Superba brilsturno 03


💚 Superba brilsturno Lamprotornis superbus ) Superba lamprotorno


La Superba lamprotorno au Superba brilsturno (Lamprotornis superbus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Lamprotornis aŭ Brilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. Ene de tiu genro formas apartan grupon la kvar specioj kiuj krom la ĝenerala brilblua koloro montras ruĝecajn subajn partojn kiuj estas la jenaj: Superba lamprotorno, Hildebranda lamprotorno, Ŝelia brilsturno kaj Ruĝecventra lamprotorno. - Vikipedio 2021

Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kanada bonazio 01


💚 Kanada bonazio ( Bonasa umbellus ) Kanada tetrao


La Kanada bonazio aŭ Kanada tetrao (Bonasa umbellus) estas mezgranda birdo de la familio de Tetraonedoj kiu loĝas en arbaroj el la Apalaĉoj, norde de Usono, al Kanado kaj Alasko. Ĝi estas nemigranta. Temas pri la ĉasbirdo plej disvastigata en Nordameriko. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:
PIV 2020: bonazio

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

29.3.22

Granda paruo 03


💚 Granda paruo ( Parus major )


Granda paruo ( Parus major ) estas paseroforma birdo en la familio Paruedoj. Ĝi estas loĝanta birdo kaj plej parto el ili ne migras. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blospot.com

28.3.22

Novzelanda sankta arbalciono 01


💚 Novzelanda sankta arbalciono ( Todiramphus sanctus vagans )


La sankta alciono ( Todiramphus sanctus ) estas mezgranda arbaralciono kiu troveblas en mangrovoj, maldensarbaroj, arbaroj kaj rivervaloj en Aŭstralio, Nov-Zelando kaj aliaj partoj de la okcidenta Pacifiko. - Vikipedio (en) 2022


Nomfontoj

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Orienta egretardeo 01


💚 Orienta egretardeo ( Ardea alba modesta )


La Orienta egretardeo (Ardea alba modesta), estas tre blanka ardeo de la genro Ardea, nome subspecio de la Granda egretardeo (A. alba). Ĝu estis unuafoje priskribata de la brita ornitologo John Edward Gray en 1831. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

27.3.22

Amazonia momoto 01


💚 Amazonia momoto ( Momotus momota )


La Amazonia motmoto ( Momotus momota ) estas bunta preskaŭ-paserina birdo de la familio de Momotedoj . Ĝi troviĝas en la Amazona malaltebenaĵo kaj malaltaj andaj promontoroj de orienta Venezuelo ĝis orienta Brazilo kaj nordorienta Argentino. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

26.3.22

Ŝikro 01


💚 Ŝikro ( Accipiter badius )


Ŝikro (Accipiter badius) estas eta taga rabobirdo el familio Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. La afrikaj formoj povus reprezenti separatan specion, sed ili estis kutime konsiderataj kiel subspecio de la Ŝikro. Tiu ĉi estas tre simila laŭ aspekto al aliaj akcipitroj kiaj la Ĉina akcipitro kaj la Nizo. Ili havas akran dunotan alvokon kaj havas la tipajn flugilfrapadon kaj glitadon. Ties alvokoj estas imitatataj de dukruroj kaj la Akcipitra kukolo similas al ĝi laŭ plumaro. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

24.3.22

Okcidenta blubirdo 02


💚 Okcidenta blubirdo ( Sialia mexicana )


La Okcidenta blubirdo (Sialia mexicana) estas mezgranda birdo de la familio de Turdedoj. Plenkreskuloj havas grizajn ventron kaj iom da centra brusto. Maskloj estas tre brilbluaj supre kaj en gorĝo kun ruĝeca brusto ĉefe al flankoj; ili havas brunan makulon en dorso. Inoj havas pli senkolorajn bluajn flugilojn kaj voston, brunecan bruston kaj grizajn kronon, gorĝon kaj dorson. Do endas paroli pri seksa duformismo. La okulo estas tre nigra kaj la beko rekta, mallonga kaj nigreca. Inter ili estas iom nigreca bridostrizono. Ankaŭ la kruroj estas grizecaj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

22.3.22

Dompasero 08


💚 Dompasero, ino ( Passer domesticus )


La Dompasero (Passer domesticus) estas birdospecio el la familio de paseredoj kaj plej verŝajne la plej konata birdo en multaj landoj de la mondo. Ĝia vivo estas tre ligita kun la vivo kaj aktivado de homo. Origine birdo de stepoj, ĝi verŝajne koloniis homajn loĝejojn antaŭ kelkaj jarmiloj kaj troviĝas ĉie kie loĝas homoj, sed ne estas la ununura paserospecio kiu loĝas ĉe homoj. En iuj lokoj ĝi estas tre kutima. La plumaro estas ĝenerale brungriza. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Nigra cigno 02


💚 Nigra cigno ( Cygnus atratus )


La Nigra cigno (Cygnus atratus) estas granda akvobirdo el la genro de cignoj kaj la familio de Anasedoj. Ĝi estas la sola specio de cigno, kiu preskaŭ komplete nigras, kaj krome havas ruĝan bekon la plej longan kolon el ĉiuj cignaj specioj. Nigraj cignoj estas nature disvastiĝintaj ĉefe en sudorienta kaj sudokcidenta Aŭstralio, kaj estas la oficiala simbolo de la ŝtato Okcidenta Aŭstralio. Tiu specio estis ĉasata ĝis formorto en Novzelando, sed poste reenmetita. En Aŭstralio ili estas nomadaj, kun vagadecaj migromodeloj depende de klimataj kondiĉoj. Ili estas monogamaj reproduktuloj kiuj kunhavas respondecon pri kovado kaj pri idozorgado inter ambaŭ seksoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Turstrigo 01


💚 Turstrigo ( Tyto alba ) Blanka strigo, Komuna turstrigo


La turstrigo aŭ blanka strigo (Tyto alba) estas strigo de la familio titonedoj. Ĉi tiu estas unu el la du grupoj de strigoj, la alia estante strigedoj. Ĉi tiuj palaj, longaj, longkruraj strigoj senpene flugas dum ili superflugas paŝtejojn aŭ aliajn ĉasejojn. Temas pri unu el la plej disvastigitaj birdospecioj en la mondo kaj certe la plej disvastigata inter la strigoj; ĝi povas esti nomita ankaŭ kiel komuna turstrigo, ĉar ankaŭ ĉiu alia membro de la genro Tyto povas esti nomata turstrigo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

21.3.22

Cedra silkvostulo 03


💚 Cedra silkvostulo Bombycilla cedrorum ) Amerika bombicilo, Amerika silkvostulo


La Amerika bombicilo aŭ Cedra bombicilo (Bombycilla cedrorum) estas membro de la familio de Bombiciledoj en ties ununura genro kaj en la ordo de paseroformaj birdoj. Ĝi havas silke molajn, buntajn plumojn, kaj vivas en malfermaj nordamerikaj arbaroj, precipe en suda Kanado kaj norda Usono. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...