30.6.21

Orientazia ruĝvostulo 04


💚 Orientazia ruĝvostulo (Phoenicurus auroreus) Orientazia fenikuro


La Orientazia ruĝvostulo aŭ Orientazia fenikuro (Phoenicurus auroreus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj la genro de Phoenicurus, Ruĝvostuloj laŭ popola nomigo aŭ Fenikuroj laŭ adapto de la scienca nomo. La latina scienca nomo de la genro devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka kiuj signifas “purpura” aŭ “ruĝa” (feniko) kaj “vosto” (uros) kaj fakte la plej karaktera eco de la genro estas longa ruĝeca vosto pli malpli. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Norda kardinalo 08


💚 Norda kardinalo, masklo (Cardinalis cardinalis


La Norda kardinalo (Cardinalis cardinalis) estas birdo en la genro Cardinalis; ĝi ankaŭ estas konata ordinarlingve kiel la komuna kardinalbirdo, komuna kardinalbirdo, aŭ nur kardinalbirdo (kiu estis ĝia nomo antaŭ 1985). Ĝi troveblas en sudorienta Kanado, tra la orienta Usono de Majno ĝis Minesoto ĝis Teksaso, kaj sude tra Meksiko, Belizo kaj Gvatemalo. Ĝi ankaŭ estas enkondukita specio en kelkaj lokoj kiel Bermudo kaj Havajo. Ties habitato inkluzivas arbarojn, ĝardenojn, arbustarojn kaj humidejojn. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Afrika marabuo 02


💚 Afrika marabuo (Leptoptilos crumeniferus) Marabuo, Marabua cikonio


La Marabuo, Afrika marabuo aŭ Marabua cikonio (Leptoptilos crumeniferus), estas granda vadbirdo de la familio Cikoniedoj, kiu enhavas la cikoniojn. Ili reproduktiĝas en Afriko sude de Saharo, kaj loĝas kaj en humidaj kaj en aridaj habitatoj, ofte ĉe homaj setlejoj, ĉefe ĉe rubejoj. Ĝi estas foje nomata "Funebristo" pro sia formo el malantaŭe: mantelecaj flugiloj kaj dorso, maldikegaj blankaj kruroj, kaj foje granda blanka maso de "haro." - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Moska anaso 04


💚 Moska anaso (Cairina moschata) Moskanaso, Muta anaso, Kairino


La Moska anaso aŭ Moskanaso (Cairina moschata) estas granda anaso indiĝena de Meksiko kaj Centra kaj Suda Ameriko ĝis centra Argentino kaj Urugvajo, de marnivelo ĝis 1000 msm. Malgranda natura populacio atingas eĉ Usonon en plej malsupra valo de Rio Grande de Teksaso. Estas ankaŭ sovaĝiĝintaj reproduktantaj populacioj en Nordameriko en kaj ĉirkaŭ publikaj parkoj de oreskaŭ ĉiu subŝtato de Usono kaj en la provincoj de Kanado; ekzistas ankaŭ sovaĝiĝintaj populacioj en Eŭropo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

28.6.21

📅 28/06/21

🌄 Lundo, la 28-a de junio 2021


Tago de Korpa traborado *
Internacia Tago de Tau - T
INTERNACIA TAGO DE LA MAJUSKLILO 🔠

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Ruĝeca arbopigo 01


💚 Ruĝeca arbopigo (Dendrocitta vagabunda)


La Ruĝeca arbopigo (Dendrocitta vagabunda) estas birdo de la aziaj arbopigoj, mezgranda membro de la familio de Korvedoj kiu inkludas la korvojn kaj la garolojn. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

27.6.21

📅 27/06/21 ++

🌄 Dimanĉo, la 27-a de junio 2021


Internacia Tago de la eta entrepreno 🇺🇳
Internacia Tago de la Ananaso 🍍
Internacia Tago de la Sunokulvitroj 🕶️

Tvitero:

.....

🌄 Sabato, la 26-a de junio 2021

Internacia Tago subtene al Viktimoj de torturo 🇺🇳
Internacia Tago kontraŭ Drogo-misuzo 💊
Internacia Tago de la Unuiĝintaj Nacioj 🇺🇳

Tvitero:

.....

🌄 Vendredo, la 25-a de junio 2021

Internacia Tago de la Maristo ⚓
Monda Tago de Vitiligo ⚕️

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Rubengorĝa kolibro 02


💚 Rubengorĝa kolibro, junula (Archilochus colubris)

La Rubengorĝa kolibro (Archilochus colubris) estas specio de kolibro, kiu ĝenerale travintras en Mezameriko, Meksiko kaj Florido, kaj migras al Kanado kaj aliaj partoj de orienta Nordameriko por la somero por reproduktiĝi. Ĝi estas senkompare la plej ofta kolibro vidita oriente de la rivero Misisipo en Nordameriko. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:
https://glosbe.com/en/eo/Ruby-throated hummingbird

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kolhara lupo 02


💚 Kolhara lupo (Chrysocyon brachyurusAgvarao


Agvarao (laŭ nova PIV) aŭ Kolhara lupo (Chrysocyon brachyurus) estas la plej granda nacia kanisedo de Sudameriko. Ĝi vivas en Brazilo, Paragvajo, Peruo kaj en Bolivio. La agvarao ofte aktivas nokte. Ĝi loĝas en kvar brazilaj biomoj: Cerado, Pantanalo, Pampo kaj Atlantikaj arbaroj kaj manĝas lacertojn, etajn ronĝulojn, birdojn kaj fruktojn, precipe la Lupofrukton (Solanum lycocarpum), kies nomoj en Brazilo (en la portugala kaj ankaŭ en la tupia) tiel kiel la en esperanto, montras la rangon de la frukto en la dieto de la Agvarao: "Guarambá" (Agvaraofrukto) aŭ "Fruta-de-lobo" (Lupofrukto). - Vikipedio 2021

Nomfontoj

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Senvosta serpentaglo 02


💚 Senvosta serpentaglo (Terathopius ecaudatus)


La Senvosta serpentaglo (Terathopius ecaudatus) estas mezgranda specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj grupo de Serpentagloj; pro tio ĝi ricevas tiun nomon kvankam fakte serpentoj ne estas grava parto de ties dieto, malkiel la aliaj membroj de la grupo. Tiu familio inkludas ankaŭ multajn aliajn dumtagajn rabobirdojn kiaj buteoj, milvoj kaj cirkuoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Terathopius kaj probable origino de la Zimbabva Birdo, nacia simbolo de Zimbabvo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Safrana sikalo 02


💚 Safrana sikalo (Sicalis flaveola)


Safrana sikalo (Sicalis flaveola) estas specio de sudamerikaj birdoj. Ĝi apartenas al la ordo paseroformaj, al la familio Traŭpedoj kaj al genro Sikalo, Sicalis. Ĝi estas kutima en multaj areoj de Amazonio, aparte en Kolombio, Venezuelo, Ekvadoro, Peruo, Brazilo kaj Argentino. Laŭ pli malfruaj klasadoj ĝi estas ofte metita en familio Emberizedoj, sed nun sciencistoj kredas, ke ĝi estas pli proksima al Ketamenioj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

26.6.21

Ĉielarka loriko 05


💚 Ĉielarka loriko (Trichoglossus moluccanus) Ĉielarka triĥogloso


La Ĉielarka loriko (Trichoglossus moluccanus) estas specio de papago trovita en Aŭstralio. Ĝi estas ofta laŭ la orienta marbordo, de norda Kvinslando ĝis Sudaŭstralio. Ties habitato estas pluvarbaro, marbordaj arbustoj kaj arbaraj areoj. Pluraj taksonoj tradicie listigitaj kiel subspecioj de la ĉielarka loriko nun estas traktataj kiel apartaj specioj, 6 specioj nun estis identigitaj. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Ora cetonio 01


💚 Ora cetonio
(Cetonia aurata)


Ora cetonio (Cetonia aurata) estas koleoptero de la genro Cetonio. Ĝi estas 18 mm longa. Ĝia koloro estas metala, precipe verda (sed ĝi povas esti kupra, viola, blunigra aŭ griza). - Vikipedio 2021


Nomfontoj

Foto-fonto:

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Eŭrazia monedo 03


💚 Eŭrazia monedo (Corvus monedula) Monedo, Eŭropa monedo, Okcidenta monedo, Korveto


La Monedo (Corvus monedula), konata ankaŭ kiel Eŭrazia monedo, Eŭropa monedo, Okcidenta monedo, aŭ tre simple kiel Korveto, estas unu el la plej malgrandaj specioj (34–39 cm longa) en la genro de korvoj kaj korakoj. Kiel ĉiuj korvedoj, ĝi estas ĉiomanĝa. Ĝi troviĝas tra Eŭropo, okcidenta Azio kaj Nordafriko. Oni agnoskas kutime kvar subspeciojn. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Blukrura naivulo 02


💚 Blukrura naivulo (Sula nebouxii)


Blukrura naivulo aŭ Blukrura sulo (Sula nebouxii) estas birdo de la familio Suledoj, en kiu estas 10 specioj de marbirdoj kun longaj flugiloj kaj beko. Pli malpli estas tiom granda kiom ansero (85 cm). La inoj estas pli grandaj ol maskloj. Tiu ĉi specio estas membro de la genro Sula, kiu enhavas ses naivulojn. Ĝi estas facile rekonebla pro siaj distingaj brilbluaj piedoj, kio estas seksoselekta trajto. Maskloj montras siajn piedojn per prilaborata pariĝada ritaro kiu konsistas en levado de piedoj unu post la alia, dum ili pavoparadas antaŭ la ino. Kaj maskloj kaj inoj preferas pariĝi kun posedantoj de pli brilaj piedoj kaj kongrui sian patran investadon baze sur la allogeco de ties partnero. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

25.6.21

Kotonvosta kuniklo 01


💚 Kotonvosta kuniklo (latinscienca genro: Sylvilagus)


Kotonvostaj kunikloj estas inter la 20 lagomorfaj specioj en la genro Sylvilagus, troviĝanta en Ameriko. Plej multaj specioj de Sylvilagus havas stumpajn vostojn kun blankaj malsupraj flankoj, kiuj montras kiam ili retiriĝas, donante al ili sian karakterizan nomon. Tamen ĉi tiu trajto ne ĉeestas en ĉiuj kotonvostoj nek ĝi estas unika por la genro. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

24.6.21

📅 24/06/21

🌄 Ĵaŭdo, la 24-a de junio 2021


Monda Tago de Junaj kuracistoj 👩🏽‍⚕️👨🏼‍⚕️
Internacia Tago de la Feino 🧚‍♂️

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Amazona motmoto 01


💚 Amazona motmoto (Momotus momota)


La Amazona motmoto (Momotus momota) estas bunta preskaŭpaserina birdo de la familio de Momotedoj. Ĝi troviĝas en la Amazona malaltebenaĵo kaj malaltaj andaj promontoroj de orienta Venezuelo ĝis orienta Brazilo kaj nordorienta Argentino. - Vikipedio (en) 2021

Nomfontoj:
TSH 2021

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Merlo 07


💚 Merlo (Turdus merula)


Merlo (Turdus merula) estas specio de turdo, kies ino estas brunnigra, dum la virbesto estas nigra kun tre flava beko kaj bele kantas aŭ fajfas (PIV). - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

23.6.21

📅 23/06/21 +

🌄 Merkredo, la 23-a de junio 2021


Internacia Tago de la Vidvino 🙎🏽‍♀️
Internacia Tago de la Publikaj servoj 🇺🇳

Tvitero

.....

🌄 Mardo, la 22-a de junio 2021

Monda Tago de la Pluvarbaro 🌳

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Blankfrunta abelmanĝulo 02


💚 Blankfrunta abelmanĝulo (Merops bullockoides)


La Blankfrunta abelmanĝulo (Merops bullockoides) estas preskaŭpaserina birdo de la familio Meropedoj aŭ abelmanĝuloj tre amplekse disvastigita en subekvuatora Afriko. - Vikipedio 2021

Nomfontoj:

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Granda egretardeo 05


💚 Granda egretardeo (Ardea alba) Blanka egretardeo, Blanka ardeo


La Granda egretardeo, Blanka egretardeo aŭ Blanka ardeo (Ardea alba) estas granda birdo el la familio de Ardeedoj tre disvastigata. - Vikipedio 2021


Nomfontoj

Foto-fonto:

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Makulvanga tangaro 01


💚 Makulvanga tangaro (Tangara dowii) Brilvanga tangaro?


La Makulvanga tangaro (Tangara dowii) estas mezgranda paserina birdo. Tiu tanano estas endemia loĝanta bredisto en la altebenaĵoj de Kostariko kaj okcidenta Panamo. - Vikipedio (en) 2021

Nomfontoj:
TSH 2021

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

21.6.21

📅 21/06/21 ++

🌄 Lundo, la 21-a de junio 2021


Internacia Tago de la Muziko 🎶
Monda Tago de Humanismo 👤
Monda Tago de Jogo 🧘
Monda Tago de Ĝirafoj 🦒
Monda Tago de Amiotrofa lateralsklerozo ⚕️
Monda Tago de Hidrografio 🌊

Tvitero:

.....

🌄 Dimanĉo, la 20-a de junio 2021

Monda Tago de Rifuĝintoj 🇺🇳

Tvitero:

.....

🌄 Sabato, la 19-a de junio 2021

Internacia Tago por Eliminado de Seksa Perforto en Konflikto 🇺🇳
Monda Tago de Serpĉeloj ⚕️

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Nigra fuliko 02


💚 Nigra fuliko (Fulica atra) Eŭrazia fuliko, Komuna fuliko, Fuliko


La Nigra fuliko, Eŭrazia fuliko aŭ Komuna fuliko (Fulica atra), aŭ simple fuliko, kvankam tiu nomo utilas ankaŭ por la tuta genro Fulica de fulikoj, estas birdo de la familio de Raledoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Atlantika fraterkulo 05


💚 Atlantika fraterkulo (Fratercula arctica) Marpapago

Atlantika fraterkulo (Fratercula arctica) estas aŭko, tio estas birdo el la familio de Aŭkedoj, havanta brile koloran bekon. Temas pri la ununura specio de la genro kiu troviĝas en Atlantiko (ĉar la aliaj du specioj de la genro troviĝas en Pacifiko), do en tiu teritorio kutime oni nomas la specion ankaŭ simple per la nomo fraterkulo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Urbokolombo 02


💚 Urbokolombo (Columba livia domestica) Sovaĝa kolombo, Stratokolombo, Domkolombo


Urbokolomboj, nomitaj ankaŭ kiel sovaĝaj kolomboj aŭ stratokolomboj, devenas el eskapitaj hejmkolomboj. Tiuj estis originale bredataj el la Rokkolombo, kiu naturale loĝas marklifojn kaj montojn. La tri tipoj rapide interreproduktiĝas. Urbokolomboj trovas konzolojn de konstruaĵoj kiel perfektaj anstataŭantoj de marklifoj, kaj igixs abundaj en urboj tutmonde. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

20.6.21

Kaba trielo 02


💚 Kaba trielo (Burhinus capensis) Punktita trielo


La Kaba trielo aŭ Punktita trielo (Burhinus capensis) estas afrika birdo kiu reprezentas en sudo kaj centro de tiu kontinento -sub Saharo-, krom sudokcidento de Arabio, la genron Burhinus, vadbirdoj de la familio Burinedoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...