28.4.22

Ŝubekulo 02


💚 Ŝubekulo ( Balaeniceps rex )


La Ŝubekulo (Balaeniceps rex) estas la ununura birda specio de la familio de balenocipitedoj de la ordo cikonioformaj. Ĝia araba nomo estas abu markub (arabe أبو مركوب, patro de la ŝuoj). La ŝubekulo ricevis sian nomon pro sia ŝuforma beko, kiu estas 19 centimetrojn granda. La korpolongeco atingas eĉ 120 centimetrojn.
Ĝi estas granda afrotropisa birdo kiu vivas en tropika orienta Afriko, kaj ĉefe en Ugando. Ĝi nestas surgrunde, kie la ino demetas 2 ovojn. Nokte la ino ĉiam kovas, tage ofte kovas la masklo. Se la temperaturo estas varmega, ĝi ofte malvarmigas la ovojn per akvo. La idoj elkoviĝas post 30 tagoj; ili havas densan, grizan lanugaron. La idoj restas en la nesto dum 3 ĝis 3,5 monatoj. Ili devas memstariĝi kiam ili estas 4-monataĝaj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

27.4.22

Eŭrazia sturno 04


💚 Ordinara sturno ( Sturnus vulgaris ) Vulgara sturno, Eŭropa sturno, Sturno


La vulgara sturno, ordinara sturno, eŭropa sturno aŭ simple sturno (Sturnus vulgaris) estas paserina birdo de la familio de Sturnedoj kaj la plej tipa el la genro, kiu siavice estas la plej tipa en la familio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:
PIV 2020: sturno

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Norda karakaro 02


💚 Norda karakaro ( Caracara cheriway ) Norda karakarao, Norda kresta karakaro, Norda kresta karakarao, Aŭdubona karakaro


La Norda karakaro, Norda karakarao, Norda kresta karakaro aŭ Norda kresta karakarao (Caracara cheriway), nomita iam Aŭdubona karakaro, estas rabobirdo de la familio de Falkedoj. Ĝi estis iam konsiderata sampecifa kun la Suda karakaro (C. plancus) kaj la formortigita Guadalupa karakaro (C. lutosa) kiel "Kresta karakaro" – nomo ankoraŭ komune uzata ĉu por la Norda karakaro ĉu por la Suda. Kial ĝiaj parencoj, la Norda karakaro estis iam lokiigta en la genro Polyborus, kiu nomigis la subfamilion de Poliborenoj. Malkiel la falkoj de la genro Falco de la sama familio, la karakaroj ne estas rapidaj flugantaj ĉasistoj, sed pli bone lantaj kaj ofte manĝantoj de kadavraĵoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

26.4.22

Zebrokolombo 02


💚 Zebrokolombo ( Geopelia striata ) Strikolombo


La Zebrokolombo aŭ Strikolombo (Geopelia striata) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj disvastigata reproduktanto en Sudorienta Azio. Ĝi estas proksima parenco de la Pacema kolombo de Aŭstralio kaj Novgvineo kaj de la Striata kolombo de orienta Indonezio. Tiuj du estis iam klasigitaj kiel subspecioj de la Zebrokolombo ĝis antaŭ nelonge kaj ankaŭ la nomoj Pacema kolombo kaj Striata kolombo estis ofte uzata por la tuta specio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

25.4.22

Grizkapa arbalciono 01


💚 Grizkapa arbalciono ( Halcyon leucocephala )


La Grizkapa arbalciono (Halcyon leucocephala) estas arbalciono, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon, kukabaraojn kaj aliajn arbalcionojn. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:
PIV 2020: alciono

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

24.4.22

Nordamerika robino 01


💚 Nordamerika robino ( Turdus migratorius ) Nordamerika Robino, Nordamerika Ruĝgorĝulo


La Migra turdo (Turdus migratorius, nomita ankaŭ Nordamerika Robino aŭ Nordamerika Ruĝgorĝulo) estas migranta kantobirdo de la familio de turdedoj. La Migra turdo estas amplekse distribuata en Nordameriko, kaj vintras sude de Kanado el Florido al centra Meksiko kaj laŭlonge de la marbordo de Pacifiko. Ĝi estas la ŝtata birdo de Konetikuto, Miĉigano kaj Viskonsino. Ĝi havas 7 subspeciojn, sed nur T. m. confinis en sudokcidento estas specife distinga, kun palgrizbrunaj subaj partoj.


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Nimfiko 01


💚 Nimfiko ( Nymphicus hollandicus ) Holanda nimfiko


Nimfiko aŭ holanda nimfiko (Nymphicus hollandicus) estas specio de papagoj el familio kakatuedoj. En naturo nimfikoj estas endemiaj en Aŭstralio, sed multaj de ili estas dombestoj kaj vivas en kapteco tra tuta la mondo. Nimfiko estas la due plej populara doma birdo post la onda papago. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

23.4.22

Eŭrazia upupo 04


💚 Upupo ( Upupa epops )


La Upupo (Upupa epops) apartenas al la sama ordo koracioformaj birdoj de multkoloraj brilaj birdoj kiel abelmanĝuloj, alcionoj kaj koracioj spite ke ĝi ne montras tiom brilajn kolorojn. Estas la ununura specio de siaj genro kaj familio. En la taksonomio de Sibley aperas tiu ĉi specio kiel ununura specio eĉ de ordo nome Upupoformaj diferenca de Koracioformaj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

22.4.22

Norda flavtufa pingveno 01


💚 Norda flavtufa pingveno ( Eudyptes moseleyi


La Norda flavtufa pingveno (Eudyptes c. moseleyi) estas kutime konsiderita subspecio de Ŝtonsalta pingveno, kvankam tre ĵusaj studioj montris pruvaron de distingo el la grupo de la Suda flavtufa pingveno nome Eudyptes c. krizokomo/E. c. filholi. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

3.4.22

Arĝentgorĝa tangaro 01


💚 Arĝentgorĝa tangaro ( Tangara icterocephala )


La Arĝentgorĝa tangaro (Tangara icterocephala) estas malgranda paserina birdo. Ĉi tiu brilkolora tanano estas loĝanto de Kostariko, tra Panamo kaj okcidenta Kolombio, ĝis okcidenta Ekvadoro. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...