28.2.22

Amerika anhingo 03


💚 Amerika anhingoAnhinga anhinga ) Anhingo, Serpentobirdo, Sagulo, Sagobirdo, Amerika sagobirdo


La Anhingo (Anhinga anhinga) foje nomata Serpentobirdo, Sagulo, Sagobirdo aŭ pli precize Amerika sagobirdo, estas akvobirdo de plej varmaj regionoj kaj de Nordameriko kaj de Sudameriko. La Anhingo estas membro de la sagobirda familio de Anhingedoj kaj parencas rekte al la Hindia sagobirdo (Anhinga melanogaster), la Afrika sagobirdo (Anhinga rufa), kaj la Aŭstralia sagobirdo (Anhinga novaehollandiae). La vorto anhinga devenas el la brazila tupia lingvo kaj signifas diablobirdo aŭ serpentobirdo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

27.2.22

Bluvizaĝa mielmanĝulo 04


💚 Bluvizaĝa mielmanĝuloEntomyzon cyanotis )


La Bluvizaĝa mielmanĝulo (Entomyzon cyanotis), ankaŭ ordinarlingve konata kiel la bananabirdo, estas paserina birdo de la familio de meliomanĝuloj, Meliphagidae. Ĝi estas la sola membro de sia genro, kaj ĝi plej proksime rilatas al mielmanĝantoj de la genro Melithreptus. Oni rekonas tri subspeciojn. Je ĉirkaŭ 29,5 cm (11,6 in) de longo, la bluvizaĝa specio estas granda por melomanĝanto. Ĝia plumaro estas distinga, kun olivecaj supraj partoj, blankaj subaj partoj, kaj nigraj kapo kaj gorĝo kun blankaj nuko kaj vangoj. Maskloj kaj inoj similas laŭ ekstera aspekto. Plenkreskuloj havas bluan areon de nuda haŭto ambaŭflanke de la vizaĝo facile distingante ilin de junuloj, kiuj havas flavajn aŭ verdajn makulojn de nuda haŭto. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Botelnaza delfeno 01


💚 Botelnaza delfeno ( Tursiops truncatus ) Ordinara botelnaza delfeno, Atlantika botelnaza delfeno


La Botelnaza delfeno aŭ ordinara botelnaza delfeno (Tursiops truncatus), aŭ Atlantika botelnaza delfeno, estas la plej bone konata specio el la familio de Delfenedoj. - Vikipedio 2022


Nomfontoj: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

26.2.22

Anakondo 01


💚 Anakondo ( latinscienca genro: Eunectes )


La Anakondoj (genro Eunectes) estas genro de serpentoj nevenenaj, ĉiuj el ili sufokaj aŭ konstriktoraj, apartenantaj al la familio de la boaoj. Ĝi estas formita de unu formortinta specio kaj kvar vivantaj, pej kun grandoj de 2 al 10 metroj de totala longo. Tiuj serpentoj kutime ricevas multajn surlokajn nomojn, kiaj kuriĥuoj, sukurioj aŭ guiooj, sed plej konata nomo estas anakondo. Ties scienca nomo, Eunectes (kio donus eŭnekto), derivas de la greka vorto Eυνήκτης, kiu signifas "bona naĝanto". - Vikipedio 2022


Nomfontoj:
PIV 2020: anakondo

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kamphirundo 01


💚 Kamphirundo
( Hirundo rustica ) Domhirundo

Domhirundo aŭ kamphirundo (Hirundo rustica) estas malgranda migranta paseroforma birdo trovebla en Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko kaj pro tio la plej disvastigata specio de hirundo en la mondo. Oni uzas ambaŭ nomojn Domhirundo kaj kamphirundo, la unua pro tio ke tiu specio uzas tre ofte domojn ĉu en kornizoj ĉu en abandonitaj domoj por nestumi, dum la dua nomigo pro tio ke la specio preferas kampon aŭ etan vilaĝon al urboj, kio aperas ankaŭ en la latina scienca specifa nomo rustica, kio signifas kampa. -Vikipedio 2020


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Azia malfermbekulo 02


💚 Azia malfermbekulo, junulo ( Anastomus oscitans ) Azia anastomo


La Azia anastomo aŭ Azia malfermbekulo (Anastomus oscitans) estas granda vadbirdo de la familio de cikonioj nome Cikoniedoj. Tiu distinga cikonio troviĝas ĉefe en kaj ĉirkaŭ la Hinda subkontinento. Ĝi estas ĉefe grizecblanka kun brilnigraj flugiloj kaj vosto kaj plenkreskuloj havas bekon kun mallarĝa vakutruo formata de arkeca supra makzelo kaj kurveca malsupra makzelo. Junuloj naskiĝas sen tiu bekotruo kaj oni supozas, ke tiu strukturo estas adaptaĵo kiu helpas kapti ties ĉefan predon nome helikoj. Kvankam temas pri specio de ĉefe loĝantaj birdoj en sia teritorio, ili faras longdistancajn movojn reage al vetero kaj al manĝodisponeblo. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

25.2.22

Arbarfringo 02


💚 Arbarfringo ( Fringilla coelebs ) Fringo, Arbara fringo


La fringo, arbarfringo aŭ arbara fringo (Fringilla coelebs) estas birdospecio de la familio de Fringedoj kaj unu el la tri specioj de la genro Fringoj ununura de la subspecio Fringenoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Nigrakrona paruo 07


💚
Nigrakrona paruoPoecile atricapillus )


La Nigrakrona paruo (Poecile atricapillus, iam Parus atricapillus) estas eta paseroforma birdo de la familio Paruedoj. Ĝi estas disvastigata en Kanado kaj norda Usono. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

24.2.22

Nigrakapa oriolo 01


💚 Nigrakapa oriolo ( Oriolus larvatus )


La Nigrakapa oriolo ( Oriolus larvatus ) estas specio de birdo de la familio de Orioledoj . Ĝi troviĝas en Afriko kaj havas tre okulfrapan aspekton kun brilflava korpo, kontrasta nigra kapo kaj karnokolora beko. - Vikipedio 2022 


Nomfontoj: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Ruĝkola plumzonulo 01


💚 Ruĝkola plumzonuloZonotrichia capensis ) Ruĝkola emberizo, Ruĝkola zonotriĥo


La Ruĝkola plumzonulo, Ruĝkola emberizo aŭ Ruĝkola zonotriĥo (Zonotrichia capensis) estas mezgranda birdospecio membro de la grupo de Amerikaj paseroj indiĝena de Sudameriko kaj membro de la genro de zonotriĥoj, kiu enhavas speciojn de brunstriecaj dorsoj kaj distingaj kapobildoj, de la familio de la Emberizedoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

23.2.22

Ĉielarka loriketo 07


💚 Ĉielarka loriketo ( Trichoglossus moluccanus ) Ĉielarka triĥogloso, Ĉielarka loriko 


La Ĉielarka loriketo ( Trichoglossus moluccanus ) estas specio de papago trovita en Aŭstralio. Ĝi estas ofta laŭ la orienta marbordo, de norda Kvinslando ĝis Sudaŭstralio. Ties habitato estas pluvarbaro, marbordaj arbustoj kaj arbaraj areoj. Pluraj taksonoj tradicie listigitaj kiel subspecioj de la ĉielarka loriketo nun estas traktataj kiel apartaj specioj, 6 specioj nun estis identigitaj. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Bovkapa lanio 03


💚 Bovkapa lanio Lanius bucephalus )


La Bovkapa lanio (Lanius bucephalus) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi troviĝas en Orienta Azio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

22.2.22

Rusta tadorno 02


💚 Rusta tadorno ( Tadorna ferruginea )


La Rusta tadorno (Tadorna ferruginea) estas birdo el la Anasedoj, nome familio kiu enhavas la anasojn, anserojn kaj cignojn. Ene de ĝi temas pri membro de la tadorna subfamilio de Tadornenoj. Temas pri specio tre brunecoranĝa kun iomete da seksa duformismo. Ĉefa teritorio estas centrazia, sed estas ankaŭ populacioj en orienta Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko (Maroko). - Vikipedio 2022


Nomfontoj:
PIV 2020: tadorno

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Slovenio 02


💚 Pirano, Slovena Istrio

Pirano estas malnova mediteranea kaj havena urbo en Slovena Istrio, kiu situas sur la kabo mem de Pirana duoninsulo. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

21.2.22

Lilbrusta koracio 04


💚 Lilbrusta koracioCoracias caudata )


La Lilbrusta koracio (Coracias caudata) estas birda membro de la familio de koraciedoj, kiu reproduktiĝas tra tropika Afriko sude de Saharo, kaj precipe ekde Etiopio, tra Orienta Afriko, al Angolo kaj ĝis nordo de Sudafriko, kaj en la sudo de Arabio, preferante malfermajn arbarojn kaj savanon; ĝi ne ĉeestas lokojn senarbajn. Ĝi estas unu el la plej kolorbuntaj birdoj kaj eble la plej bunta inter koracioj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Sulfurbrusta tukano 04


💚 Sulfurbrusta tukano (Ramphastos sulfuratus) Kilbeka tukano, Ĉielarka tukano


La Sulfurbrusta tukano (Ramphastos sulfuratus), konata ankaŭ kiel Kilbeka tukano aŭ Ĉielarka tukano, estas kolorplena birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko. Temas pri birdo kun granda beko. Ĝi estas la nacia birdo de Belizo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Orienta griza kanguruo 02


💚 Orienta griza kanguruo (Macropus giganteus)


La orienta griza kanguruo estas specio de kanguruo denaska de suda kaj orienta Aŭstralio. La scienca nomo Macropus giganteus estas mispriskriba, ĉar kvankam la griza kanguruo estas almenaŭ 2 m alta, la ruĝa kanguruo estas pli granda. Kiel ĉiuj kanguruoj, la orienta grizaj kanguruoj estas ĉefe noktumaj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

20.2.22

Fulga ripiduro 01


💚 Fulga ripiduro ( Rhipidura fuliginosa )


La Fulga ripiduro ( Rhipidura fuliginosa ) estas malgranda insektovora birdo, la nura specio de fanvosto en Nov-Zelando. Ĝi havas kvar subspeciojn: R. f. fuliginosa en la Suda Insulo, R. f. placabilis en la Norda Insulo, R. f. penita en la Chatham Insuloj, kaj la nun formortinta R. f. cervina antaŭe sur Lord Howe Island. Ĝi ankaŭ estas konata sub siaj maoraj nomoj, pīwakawaka, tīwakawaka aŭ piwaiwaka. - Vikipedio (en) 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Blankakapa mikterio 02


💚 Blankakapa mikterioMycteria leucocephala ) Makulmikterio


La Blankakapa mikterio (Mycteria leucocephala) estas granda vadbirdo de la familio de cikonioj. Ĝi troviĝas en humidejoj de ebenaĵoj de tropika Azio sude de Himalajo en Suda Azio kaj etende al Sudorienta Azio. Ties distingaj rozkoloraj triarangaj flugoplumoj estas tialo por alternativa komuna nomo Makulmikterio (en angla Painted Stork), dum komuna nomo en Esperanto respegulas la aludon de latina scienca nomo kie leucocephala estas kunmetaĵo de du radikoj el antikva greka kiuj signifas respektive blanka kaj kapo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Arĝenta pluvio 01


💚 Arĝenta pluvioPluvialis squatarola )


Arĝenta pluvio (Pluvialis squatarola) estas Ĥaradrioforma birdo el la familio Ĥaradriedoj en la genro pluvio. Ties reprodukta medio estas arktaj insuloj kaj marbordaj zonoj de norda Kanado kaj Alasko ĝis nordorienta Rusio. Ili estas migrantaj birdoj kaj vintras en marbordaj zonoj el suda Kanado ĝis Argentino kaj el Britio kaj Danio al nordokcidenta Afriko kaj la Mediteranea maro, Hindio kaj Aŭstralio. Tiam ĝi ŝanĝas la nigrajn partojn al blanko. Ĉar ĝi povas vintri en suda hemisfero, tie fakte ĝi estas denove en somero. - Vikipedio 2021

Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

18.2.22

Ruĝecŝultra buteo 01


💚 Ruĝecŝultra buteo ( Parabuteo unicinctusButeo de Harris


La Ruĝecŝultra buteo aŭ Buteo de Harris, (science: Parabuteo unicinctus), estas mezgranda rabobirdo kiu reproduktiĝas el sudokcidenta Usono suden al Ĉilio kaj centra Argentino. Birdoj estas foje ege vidataj en Okcidenta Eŭropo, ĉefe ĉe Britio, sed ĝi estas populara specio en falkado kaj tiuj vidaĵoj preskaŭ certe aludas al fuĝintoj el kaptiveco. - Vikipedio 2022


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Orverta regolo 01


💚 Orverta regolo Regulus regulus )


La Orverta regolo, Regulus regulus, estas tre eta paseroforma birdo. Ĝi estas membro de la familio de regoledoj, kies scienca nomo Regulidae devenas el la latina vorto regulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj derivas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj. Ĝi apartenas al la grupo de etaj birdoj ene de paseroformaj birdoj. - Vikipedio 2021

Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

17.2.22

Amerika kardelo 01


💚 Amerika kardelo
, masklo ( Spinus tristis ) Orienta kardelo, Natura kanario


La Amerika kardelo (Spinus tristis), konata ankaŭ kiel Orienta kardelo aŭ Natura kanario, estas nordamerika malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Ĝi estas migranta, kun teritorio el suda Kanado al Norda Karolino dum la reprodukta sezono, kaj el ĝuste sudo de la kanada limo al Meksiko dum la vintro. - Vikipedio 2021

Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

16.2.22

Kantocigno 03


💚 Kantocigno ( Cygnus cygnus )


La Kantocigno ( Cygnus cygnus ) estas birdo el la familio Anasedoj kun grando de ĉirkaŭ 150 cm. Temas pri granda cigno el la Norda Hemisfero. Ĝi estas la eŭrazia similaĵo de la nordamerika Trumpetocigno. - Vikipedio 2022


Nomfonto:  

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Blanknigra alciono 09


💚 Blanknigra alcionoCeryle rudis )


La Blanknigra alciono (Ceryle rudis) estas mezgranda, videblega kaj bruema akvalciono, tio estas birdo de la superfamilio de alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon kaj la kukabaraojn, kaj de la familio de Ceriledoj. Tiu ĉi specio estas la ununura membro de la genro Ceryle. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Galaho 05


💚 Galaho ( Eolophus roseicapilla ) Rozbrusta kakatuo, Galaha kakatuo, Rozkolora kakatuo, Rozgriza kakatuo, Rozbrusta kakatuo


La Galaho aŭ Rozbrusta kakatuo (Eolophus roseicapilla), konata ankaŭ kiel Galaha kakatuo, Rozkolora kakatuo aŭ Rozgriza kakatuo, estas unu el la plej komunaj kaj disvastigataj kakatuoj, kaj povas troviĝi en malferma kamparo en preskaŭ ĉiuj partoj de kontinenta Aŭstralio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

15.2.22

Ordinara minao 03


💚 Ordinara minao ( Acridotheres tristis ) Ordinara akridotero


La ordinara minao aŭ ordinara akridotero (Acridotheres tristis) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Akridoteroj kiuj portas fruntajn krestojn. Ĝi estas indiĝena de Azio kaj ties dekomenca teritorio etendiĝis el Irano, Pakistano, Barato kaj Kazaĥio al Malajzio kaj Ĉinio. Ĝi estas ĉiomanĝanta birdo de malferma arbaro kun tre forta teritoriema instinkto, kvankam ĝi adaptiĝis tre bone al urbaj medioj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Flavkapa trupialo 01


💚 Flavkapa trupialo ( Xanthocephalus xanthocephalus ) Ksantocefalo


La Flavkapa trupialo aŭ Ksantocefalo, Xanthocephalus xanthocephalus, estas mezgranda paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj la ununura membro de la genro Xanthocephalus. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

14.2.22

Pikazura kolombo 02


💚 Pikazura kolombo ( Patogienas picazuro ) Blankaflugila kolombo


Pikazura kolombo aŭ Blankaflugila kolombo (Patogienas picazuro) antaŭe (Columba picazuro) estas sudamerika kolombo de la familio Columbidae, kiu vivas en arbaraj bordoj kaj ĉe kampoj. Ĝi estas simbolo de brazila Nordoriento, kie tiu kolombo estas fonto de proteino al loĝantoj de tiu regiono. Kiel simbolo de Brazila Nordoriento, ĝi estas temo de kanzonoj kaj popolaj poezioj. Ĝi loĝas ekde la brazila kaatingo ĝis Argentino. Nuntempe ĝi vivas ankaŭ en brazilaj grandaj urboj, kiel Belo Horizonto kaj San-Paŭlo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kanemberizo 01


💚 Kanemberizo, ino ( Emberiza schoeniclus )


La Kanemberizo, Emberiza schoeniclus, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

12.2.22

Sudafrika pingveno 03


💚 Sudafrika pingveno ( Spheniscus demersus ) Okulvitra pingveno, Afrika pingveno, Mergiĝa sfenisko, Nigrapieda pingveno


La Sudafrika pingveno aŭ Okulvitra pingveno (Spheniscus demersus), konata ankaŭ kiel Afrika pingveno, Mergiĝa sfenisko laŭ la latina scienca nomo, aŭ Nigrapieda pingveno estas specio de pingveno, limigita al sudafrikaj akvoj. Ĝi estas ankaŭ amplekse konata kiel azen-pingveno pro sia azeneca bleko aŭ iao, kvankam ankaŭ kelkaj specioj de sudamerikaj pingvenoj produktas similan sonon. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...