31.12.21

Malakita sunbirdo 01


💚 Malakita sunbirdo ( Nectarinia famosa )


La malakita sunbirdo ( Nectarinia famosa ) estas malgranda nektarmanĝa birdo trovita de la altebenaĵoj de Etiopio suden ĝis Sudafriko. Ili polenas multajn florplantojn, precipe tiujn kun longaj korolo-tuboj, en la Fynbos. - Vikipedio ( en ) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Flavgorĝa emberizo 03


💚 Flavgorĝa emberizoEmberiza elegans )


La Flavgorĝa emberizo ( Emberiza elegans ) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

29.12.21

Eŭrazia skolopo 01


💚 Eŭrazia skolopo ( Scolopax rusticola )


La Eŭrazia skolopo, Scolopax rusticola estas mezgranda vadbirdo de la genro Scolopax, familio de Skolopedoj, al kiu nomigas, kaj ordo de Ĥaradrioformaj, karakterizita de longa mallarĝa beko kaj kamufla malhelbruna plumaro. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

28.12.21

📅 28/12/21 ++++

 https://twitter.com/LaTagoHodiau/status/1475606624098308099?s=19


27/12/21

26/12/21

25/12/21

24/12/21

💚 eonomoj.blogspot.com

Flava motacilo 04


💚 Flava motacilo ( Motacilla flava )


La Flava motacilo ( Motacilla flava ) estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn. La specio vivas en multo de moderklimataj Eŭropo kaj Azio kaj eĉ iome en Nordameriko en Alasko. Ili estas loĝantaj birdoj en pli mildaj partoj de sia teritorio, kiel en okcidenta Eŭropo, sed nordaj kaj orientaj populacioj migras en Afrikon kaj en sudan Azion. La populacio de Beringio vintrumas suben en marbordo de Pacifiko. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

27.12.21

Striflugila tringo 01


💚 Striflugila tringo ( Tringa semipalmata )


La Striflugila tringo, Tringa semipalmata (eksa Catoptrophorus semipalmatus: Pereira & Baker, 2005; Banks et al., 2006), estas granda amerika vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas fortika Skolopedo kaj la plej granda el la tringoj. Tie spli proksima parenco estas la Flavkrura tringo, Tringa flavipes, multe pli malgranda kun malsimila aspekto krom la fajna, hela kaj densa bildo de la kolo, kiujn ambaŭ specioj montras dum breda plumaro. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

26.12.21

Atlantika marpapago 04


💚 Atlantika marpapago ( Fratercula arctica ) Atlantika fraterkulo


Atlantika fraterkulo ( Fratercula arctica ) estas aŭko, tio estas birdo el la familio de Aŭkedoj, havanta brile koloran bekon. Temas pri la ununura specio de la genro kiu troviĝas en Atlantiko ( ĉar la aliaj du specioj de la genro troviĝas en Pacifiko ), do en tiu teritorio kutime oni nomas la specion ankaŭ simple per la nomo fraterkulo. - Vikipedio 2021

Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

25.12.21

Migra falko 02


💚 Migra falko ( Falco peregrinus ) Pilgrima falko, Vaga falko 


La Migra, pilgrima aŭ vaga falko ( Falco peregrinus ) el la ordo de falkoformaj birdoj kaj familio de falkedoj kiu estas fame konata kiel la plej rapide fluganta birdo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Narcisomuŝkaptulo 03


💚 NarcisomuŝkaptuloFicedula narcissina )


La Narcisomuŝkaptulo ( Ficedula narcissina ) estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

24.12.21

Fajfardeo 01


💚 Fajfardeo ( Syrigma sibilatrix )


La Fajfardeo ( Syrigma sibilatrix ) estas mezgranda, ofte surterema ardeo de Sudameriko. Estas du subspecioj, nome la suda S. s. sibilatrix kaj la norda S. s. fostersmithi. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

23.12.21

📅 23/12/21 +++++

 https://twitter.com/LaTagoHodiau/status/1473796504326479878?s=19


22/12/21 

21/12/21 

20/12/21 

19/12/21

18/12/21 

💚 eonomoj.blogspot.com

Bluflugila anaso 01


💚 Bluflugila anaso, masklo ( Spatula discors, Querquedula discors, Anas discors )


La Bluflugila anaso ( Anas discors, ankaŭ iam Querquedula discors kaj ĉefe poste Spatula discors ) estas birdospecio el klaso birdoj, ordo Anseroformaj ( Anseriformes ) kaj familio Anasedoj ( Anatidae ). Ĝi nestas en Norda Ameriko, travintrumas en Meza kaj Suda Ameriko. Ĝi ŝatas la malprofundajn lagojn. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Azia elefanto 04


💚 Azia elefantoElephas maximus )


La Azia elefanto ( Elephas maximus ) el la ordo de rostruloj kaj familio de elefantedoj troviĝas en Junano de Ĉinio, kaj en suda kaj sudorienta Azio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj

Fotfonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

22.12.21

Numbato 02


💚 Numbato ( Myrmecobius fasciatus )


La numbato ( Myrmecobius fasciatus ) estas Aŭstralia marsupiulo samgrande kiel sciuro. Ĝi vivas en la sudokcidenta parto de Aŭstralio. La ununura specio de la familio Mirmekobiedoj kaj tial de ties nura genro Myrmecobius aŭ Mirmekobio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Blanknigra buĉbirdo 01


💚 Blanknigra buĉbirdo ( Cracticus nigrogularis )


La Blanknigra buĉbirdo ( Cracticus nigrogularis ) estas kantobirdo indiĝena de Aŭstralio. Priskribita fare de John Gould en 1837, ĝi estas nigrablanka birdo 28 ĝis 32 cm (11 ĝis 12,5 in) longa kun longa hokforma beko. Ĝiaj kapo kaj gorĝo estas nigraj, farante karakterizan kapuĉon; la mantelo kaj multe de la vosto kaj flugiloj ankaŭ estas nigraj. La kolo, subaj partoj kaj eksteraj flugilplumoj estas blankaj. La junaj kaj nematuraj birdoj estas ĉefe brunaj kaj blankaj. Dum ili maturiĝas iliaj brunaj plumoj estas anstataŭigitaj per nigraj plumoj. Estas du agnoskitaj subspecioj de blanknigra buĉbirdo. - Vikipedio ( en ) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Blanka egreto 01


💚 Blanka egreto ( Egretta thula ) Neĝegreto


La Blanka egreto, konata ankaŭ kiel Neĝegreto ( Egretta thula ), estas malgranda blanka ardeo nome birdospecio de la familio de Ardeedoj. Ĝi estas la amerika similulo de la tre simila malnovmonda specio de la Malgranda egreto, kiu setlis ankaŭ en Bahamoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

21.12.21

Ekvadoro 01


💚 Galapagoj


La Galapagoj ( hispane Archipiélago de Colón ) estas insularo en la Pacifika Oceano. Ĝi estas parto de Ekvadoro. - Vikipedio 2021


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Jukatana poecilo 01


💚 Jukatana poecilo ( Poecilia velifera )


Poecilia velifera, la Jukatana poecilo, vivas en marbordaj akvoj de la Jukatano. Tiuj vivportantaj ( Poeciliidae ) fiŝoj estas precipe konataj pro kaj la ekstrema grandecvario inter maskloj, kaj la seksa duformismo inter maskloj kaj inoj en kaj korpoformo kaj konduto. - Vikipedio ( en ) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Barata proverbo 05


💚 Ne lasu herbon kreski sur la vojo de amikeco.


Fonto de proverbo: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Dukolora hirundo 04


💚 Dukolora hirundoTachycineta bicolor )


La Dukolora hirundo (Tachycineta bicolor) estas migranta paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae). En la angla ĝi nomiĝas Tree Swallow ( Arbohirundo ), ĉar ĝi nestumas foje ene de arbotruoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Ruĝgorĝa muŝkaptulo 01


💚 
Ruĝgorĝa muŝkaptulo ( Ficedula mugimaki ) Mugimakia muŝkaptulo


La Mugimakia muŝkaptulo ( Ficedula mugimaki ) estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj indiĝena de orienta Azio. La nomo "mugimaki" devenas el la japana kaj signifas "tritikosemisto". Tiu birdo estas konata ankaŭ kiel la Ruĝgorĝa muŝkaptulo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

20.12.21

Bengala vulpo 01


💚
Bengala vulpo ( Vulpes bengalensisHindia vulpo


La Bengala vulpo ( Vulpes bengalensis ), konata ankaŭ kiel Hindia vulpo, estas vulpo endemia de la Hindia subkontinento kiu troviĝas el Himalajo kaj Terajo de Nepalo tra Suda Barato kaj el suda kaj orienta Pakistano al orienta Barato kaj sudorienta Bangladeŝo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Litorno 01


💚 Litorno ( Turdus pilaris ) Griza turdo


La Griza turdo aŭ litorno ( Turdus pilaris ) estas palearkta birdospecio membro de la genro de Turdoj kaj familio de Turdedoj. Tiu specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia Systema naturae en 1758 laŭ la nuna ankoraŭ valida scienca nomo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Koluma ŝtonturnulo 02


💚 Koluma ŝtonturnulo ( Arenaria interpres )


La Koluma ŝtonturnulo ( Arenaria interpres ) estas unu el la du specioj de birdoj de la genro Arenaria, tio estas Ŝtonturnuloj, de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Karadrioformaj birdoj, tre parencaj al kalidroj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

19.12.21

Burunda proverbo 02


💚 La mateno ankoraŭ venos kun aŭ sen la kriado de la koko.


Fonto de proverbo:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Galapaga tero-igvano 02


💚 Galapaga tero-igvano ( Conolophus subcristatusn )


La Galapaga tero-igvano ( Conolophus subcristatus ) estas specio de lacerto en la familio Iguanidae . Ĝi estas unu el tri specioj de la genro Conolophus . Ĝi estas endemia de la Galapagoj (Ekvadoro), en la sekaj malaltebenaĵoj de Fernandina, Isabela, Santa Cruz, Norda Seymour, Baltra, kaj Suda Placa Insuloj. - Vikipedio ( en ) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Gambio 01


💚 Banĝulo


Banĝulo ( angle Banjul, mandinke Banjul, iam Bathurst ) estas ĉefurbo de Gambio kun 34.828 loĝantoj ( stato 2003 ). Ĝi estas la tria plej granda urbo de Gambio post Serekunda kaj Brikama. Banĝulo estas ankaŭ propra administra distrikto - Vikipedio 2021


Nomfontoj: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Patagonia mokbirdo 01


💚 Patagonia mokbirdo ( Mimus patagonicus )


La Patagonia mokbirdo ( Mimus patagonicus ) estas specio de birdo de la familio de Mimedoj . Ĝi troviĝas en granda parto de Argentino kaj loke en Ĉilio. - Vikipedio ( en ) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...