31.10.21

Nigrabrusta buteaglo 01


💚 Nigrabrusta buteaglo (Geranoaetus melanoleucusBlankanigra geranoeto, Nigra buteaglo, Griza buteaglo, Ĉilia blua aglo


La Nigrabrusta buteaglo aŭ Blankanigra geranoeto laŭ la latina scienca nomo (Geranoaetus melanoleucus) estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. Ĝi loĝas en malfermaj regionoj de Sudameriko. Tiu neotropisa specio estas konata ankaŭ kiel Nigra buteaglo, Griza buteaglo aŭ analoge kun "aglo" aŭ "aglobuteo" anstataŭe de "buteaglo", aŭ kiel Ĉilia blua aglo. Ĝi estas foje lokigita en la genro Buteo. - Vikipedio 2021


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Griza languro 01


💚
Griza languro (latinscienca genro: Semnopithecus)


Grizaj languroj, ankaŭ nomitaj Hanuman languroj aŭ Hanuman simioj, estas malnovmondaj simioj indiĝenaj al la hinda subkontinento konsistiganta la genron Semnopithecus. Tradicie nur unu specio Semnopithecus entellus estis rekonita, sed ekde proksimume 2001, pliaj specioj estis rekonitaj. La taksonomio estis en fluo, sed nuntempe ok specioj estas rekonitaj. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Orienta griza ansero 01


💚 Orienta griza ansero (Anser anser rubrirostris)


La Griza ansero (Anser anser) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser.

Anser anser rubrirostris Swinhoe, 1871; kiu enhavas la populaciojn de Sudorienta Turkio, kaj de okcidenta Siberio ĝis orienta Siberio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

30.10.21

Aŭstralio 16


💚 Perto, Okcidenta Aŭstralio


Perto (angle: Perth) estas la ĉefurbo de la federacia ŝtato Okcidenta Aŭstralio en Aŭstralio. Ĝi estas la kvara plej granda urbo de la lando, kiel milionurbo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Ruĝkresta turako 02


💚 Ruĝkresta turako (Tauraco erythrolophus)


La ruĝkresta turako (Tauraco erythrocephalus) estas turako, grupo de afrikaj Otidimorphae-birdoj. Ĝi estas frugivora birdo endemia de okcidenta Angolo. Ĝia voko sonas iom kiel ĝangala simio. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

29.10.21

Kenja proverbo 01


💚 "Traktu bone la Teron. Ĝi ne estis donita al vi de viaj gepatroj. Ĝi estas pruntedonita al vi de viaj infanoj." 


Fonto de proverbo: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Galaho 04


💚 Galaho (Eolophus roseicapilla) Rozbrusta kakatuo, Galaha kakatuo, Rozkolora kakatuo, Rozgriza kakatuo, Rozbrusta kakatuo


La Galaho aŭ Rozbrusta kakatuo (Eolophus roseicapilla), konata ankaŭ kiel Galaha kakatuo, Rozkolora kakatuo aŭ Rozgriza kakatuo, estas unu el la plej komunaj kaj disvastigataj kakatuoj, kaj povas troviĝi en malferma kamparo en preskaŭ ĉiuj partoj de kontinenta Aŭstralio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Komuna kviskalo 02


💚 Komuna kviskalo (Quiscalus quiscula)


La Komuna kviskalo (Quiscalus quiscula) estas granda paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Kviskaloj, kiu enhavas ses vivantajn speciojn de tre brilaj nigraj birdoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

28.10.21

Siberia orpluvio 01


💚 Siberia orpluvio (Pluvialis fulva) Pacifika orpluvio


La Siberia orpluvio aŭ Pacifika orpluvio (Pluvialis fulva) estas specio el la ĥaradrioformaj birdoj, genro pluvio. La diferenco de nomoj baziĝas sur la fakto ke temas pri migranta specio kiu bredas somere en Siberio kaj poste antaŭ vintro migras al sudaj landoj en Azio kaj Aŭstralazio ĝis Aŭstralio kaj Novzelando, kie tiam estas somero. Dependas el la lando oni povus nomigi tiun specion laŭ ties regiona nomo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Ruĝventra akvalciono 02


💚 Ruĝventra akvalciono (Megaceryle torquata)


La Ruĝventra akvalciono (Megaceryle torquata) estas granda, videblega kaj bruema akvalciono, tio estas birdo de la superfamilio de alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon kaj la kukabaraojn. La alcionoj Megaceryle estis iam lokitaj en Ceryle kun la Blanknigra alciono, sed tiu lasta estas genetike pli proksima al la amerikaj verdaj alcionoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Eŭropa arborano 01


💚 Eŭropa arborano
(Hyla arborea)


La Eŭropa arborano (Hyla arborea iama Rana arborea) estas malgranda arborano de familio de Hiledoj kaj genro Hyla troviĝanta en Eŭropo, Azio kaj parto de Afriko. Baze sur molekula genetiko kaj alia informaro, nombraj taksonoj iam traktitaj kiel subspecio de H. arborea estas nune ĝenerale agnoskitaj kiel plena specio. - Vikipedio 2021

Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Barata proverbo 04


💚 "Se vi loĝas ĉe la rivero, amikigu la krokodilon."


Fonto de proverbo:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

27.10.21

Blua paruo 08


💚 Blua paruo (Cyanistes caeruleus)


Blua paruo (Parus caeruleus kaj ĵuse Cyanistes caeruleus) estas tre komuna insektomanĝanta birdo de la familio de Paruedoj kaj ordo de Paseroformaj facile observebla ĉirkaŭ domoj. Ĝi estas loĝanta birdo, tio estas, plej parto de birdoj ne migras. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📅 27/10/21 ++++++++

🌄 Merkredo, la 27a de oktobro 2021


Monda Tago de okupterapio ⚕️
Internacia Tago de la aŭdovida heredaĵo 🇺🇳

Tvitero:

.....

🌄 Mardo, la 26a de oktobro 2021

Tvitero:

.....

🌄 Lundo, la 25a de oktobro 2021

Monda Tago de opero 🏛️ 🎶
Monda Tago de la malfermita spino kaj hidrocefalo ⚕️
Internacia Tago de la artisto 👩🏾‍🎨
Monda Tago de pasto 🍝

Tvitero:

.....

🌄 Dimanĉo, la 24a de oktobro 2021

Tvitero:

.....

🌄 Sabato, la 23a de oktobro 2021

Monda Tago de la talpo 🐾

Tvitero:

.....

🌄 Vendredo, la 22a de oktobro 2021

Monda Tago de la balbutado 🗣️
Monda Tago de la energio ⚛️
INTERNACIA TAGO DE LA MAJUSKLA BASKULO ⬆️🔒
Tutmonda Ĉampana Tago 🍾

Tvitero:

.....

🌄 Ĵaŭdo, la 21a de oktobro 2021

Internacia Tago de la naĉo 🇲🇽

Tvitero:

......

🌄 Merkredo, la 20a de oktobro 2021

Monda tago de Ostoporozo ⚕️
Monda Tago de la statistiko 🇺🇳
Internacia Tago de la ĉefkuiristo 👩🏼🍳

Tvitero:

.....

🌄 Mardo, la 19a de oktobro 2021

Monda Tago kontraŭ mamkancero ⚕️

Tvitero:

.....

🌄 Lundo, la 18a de oktobro 2021

Internacia Tago de la menopaŭzo ♀️
Monda Tago de la okapio 🐾
Monda Tago de la perturbo de lingvoklerigo 🗣️

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kolombo 01


💚 Kolombo, Okcidenta Provinco


Kolombo (sinhale Kolamba aŭ internacie en latinskribaj landoj Colombo) estas la ĉefurbo de insula respubliko Srilanko, havas ĉirkaŭ 600.000 loĝantojn kaj situas ĉe la rivero lago Baira. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Eŭrazia linko 03


💚 Eŭrazia linko (Lynx lynx)


La Eŭrazia linko (Lynx lynx) estas mezgranda specio de felisedoj indiĝena de arbaroj de Eŭropo kaj Siberio, Suda Azio kaj Orienta Azio. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Eŭropa linko, komuna linko, norda linko, kaj Siberia aŭ Rusia linko. Kvankam ties konserva statuso estis klasita kiel "Malplej Zorgiga", la populacioj de Eŭrazia linko malpliiĝis aŭ eĉ estis malaperigintaj el okcidenta Eŭropo, kie ĝi estas nune reenmetita en kelkaj lokoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Hinda ardeo 01


💚 Hinda ardeo (Ardeola grayii)


La Hinda ardeo (Ardeola grayii) estas malgranda ardeo. Ĝi estas el Malnova Mondo, nome reproduktiĝas en suda Irano kaj oriente al Barato, Birmo, Bangladeŝo kaj Srilanko. Ili estas disvastigataj kaj komunaj sed povas esti facile misatentataj kiam ili gvatas predon borde de malgrandaj akvejoj aŭ eĉ kiam ili ripozas ĉe homaj loĝejoj. Ili estas tamen tre facile distingeblaj kiam ili ekflugas per tre brilblankaj flugiloj brilfulme kontraste kun la kriptecaj striecaj olivecbrunaj koloroj de la korpo. Ties kamuflo estas tiom efika ke ili povas esti tre proksimaj tuj antaŭ ekflugo kio kondukis al popolaj nomoj kaj kredoj ke ili estas ĉu blindaj ĉu ne tre bone vidkapablaj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

26.10.21

Senvosta serpentaglo 03


💚 Senvosta serpentaglo (Terathopius ecaudatus)


La Senvosta serpentaglo (Terathopius ecaudatus) estas mezgranda specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj grupo de Serpentagloj; pro tio ĝi ricevas tiun nomon kvankam fakte serpentoj ne estas grava parto de ties dieto, malkiel la aliaj membroj de la grupo. Tiu familio inkludas ankaŭ multajn aliajn dumtagajn rabobirdojn kiaj buteoj, milvoj kaj cirkuoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Terathopius kaj probable origino de la Zimbabva Birdo, nacia simbolo de Zimbabvo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Granda gavio 01


💚 Granda gavio (Gavia immer) Granda kolimbo


Granda kolimbo (Gavia immer) estas birdospecio el la familio Gaviedoj. Ĝi grandas kiel natura ansero, 67-81 cm. Notu: La nova PIV (2005) indikas, ke 'kolimbo' estas arkaika; la nuna nomo estas 'gavio'. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Venezuela proverbo 02


💚 "Kiam la rivero bruas, tio estas ĉar ĝi portas ŝtonojn."


Fonto de proverbo: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

25.10.21

Kanado 06


💚 Toronto, Ontario


Toronto (angle, Toronto [to-RON-to], loka prononco [TRA-na]), la plej granda urbo de Kanado, situas ĉe la norda bordo de Lago Ontario. La urbo Toronto, 622 km², havas ĉirkaŭ 3.500.000 loĝantojn. Kaj la Greater Toronto Area (GTA), granda regiono de Toronto, vastas je 5.868 km² kaj enhavas ĉirkaŭ 5.500.000 loĝantojn. La Municipo de Metropola Toronto, formita en 1954, estis la unua unuigo de metropola regado en Nordameriko. Ĝi estas parto de la Megalopolo Grandaj Lagoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Orienta griza kanguruo 01


💚 Orienta griza kanguruo (Macropus giganteus)


La orienta griza kanguruo estas specio de kanguruo denaska de suda kaj orienta Aŭstralio. La scienca nomo Macropus giganteus estas mispriskriba, ĉar kvankam la griza kanguruo estas almenaŭ 2 m alta, la ruĝa kanguruo estas pli granda. Kiel ĉiuj kanguruoj, la orienta grizaj kanguruoj estas ĉefe noktumaj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kresta bulbulo 04


💚 Kresta bulbulo (Pycnonotus jocosus)


La Kresta bulbulo (Pycnonotus jocosus) estas paserina birdo troviĝanta en Azio. Ĝi estas membro de la bulbul-familio. Ĝi estas loĝanta frugivore trovita ĉefe en tropika Azio. Ĝi estis enkondukita en multaj tropikaj regionoj de la mondo, kie populacioj establis sin. Ĝi manĝas fruktojn kaj malgrandajn insektojn. Krestaj bulbuloj ripozas videble sur arboj kaj laŭte nomas tri aŭ kvar notojn. Ili estas tre oftaj en montetaj arbaroj kaj urbaj ĝardenoj ene de sia teritorio. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Nigra milvo 02


💚 Nigra milvo (Milvus migrans)


La Nigra milvo (Milvus migrans) estas rabobirdo el familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ cirkuojn, buteojn, aglojn kaj aliajn tagajn rabobirdojn kaj el subfamilio de Milvenoj. Malkiel aliaj membroj de la grupo, ili estas oportunemaj ĉasistoj kaj emaj ankaŭ al kadavraĵoj. Ili pasas multan tempon ŝvebe kaj glitecfluge sur termikoj serĉe de manĝo. Ties angulaj flugiloj kaj distinga forka vosto faras ilin facile identigeblaj. Tiu milvo estas amplekse distribuata tra moderklimataj kaj tropikaj partoj de Eŭrazio kaj partoj de Aŭstralazio, kies populacioj de moderklimataj regionoj tendencas migranti. Estas agnoskataj kelkaj subspecioj. La eŭropaj populacioj estas malgrandaj, sed la sudaziaj populacioj estas grandaj. - Vikipedio 2021


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

24.10.21

Kolombio 04


💚 Sanktejo La Lajaso, Narino


La Sanktejo de Las Lajas estas loko de diservo kaj pilgrimado kiu situas ene de kanjono formita de la rivero Río Guáitara, je 7 km  de la urbo Ipiales[1], en la departemento de Nariño, sude de Kolombio je la ekvadora landlimo. Ekde la 18-a jarcento ĝi estas unu el la la plej gravaj centroj de pilgrimado en Sud-Ameriko. La nomo Las Lajas estas derivata de la hispana vort Laja, la nomo por sedimenta rokaĵo kiu troviĝas en la ĉirkaŭaĵo de tiu tielnomata 'katedralo', kvankam ĝi ne rajtas porti tiun nomon pro la fakto ke episkopo ne estas ligita al ĝi. - Vikipedio 2021


Nomfonto:
TSH 2021

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...