31.10.22

🌄 Lundo, la 31-a de oktobro 2022

Tvitero:

Brungorĝa aratingo 01


Brungorĝa aratingo
Eupsittula pertinax ) Brunvizaĝa aratingo, Sankta Tomaso konuro, Brungorĝa konuro

La Brunvizaĝa aratingo ( Eupsittula pertinax ), ankaŭ konata kiel Sankta Tomaso konuro aŭ la brungorĝa konuro, en avikulturo, estas specio de papago en la familio de Psittacidae. - Vikipedio (En) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Brungorĝa aratingo 🌎 #Sudamerikajbirdoj #Karibajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Barata pavo 05


Barata pavo
( Pavo cristatus ) Hindia pavo, Hinduja pavo, Hinda pavo, Ordinara pavo, Blua pavo

La Barata pavo ( Pavo cristatus ), ankaŭ nomata Hindia pavo, Hinduja pavo, Hinda pavo, Ordinara pavo aŭ Blua pavo, estas specio de birdo apartenanta al la genro Pavo de la familio de Fazanedoj. Ĝi originas de la hinda subkontinento kaj estas la nacia birdo de Barato. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Barata pavo 🌏 #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

30/10/22

🌄 Dimanĉo, la 30-a de oktobro 2022

Tvitero:

30.10.22

Turstrigo 04


Turstrigo
( Tyto alba ) Blanka strigo, Komuna turstrigo

La Turstrigo aŭ Blanka strigo ( Tyto alba ) estas strigo de la familio titonedoj. Ĉi tiu estas unu el la du grupoj de strigoj, la alia estante strigedoj. Ĉi tiuj palaj, longaj, longkruraj strigoj senpene flugas dum ili superflugas paŝtejojn aŭ aliajn ĉasejojn. Temas pri unu el la plej disvastigitaj birdospecioj en la mondo kaj certe la plej disvastigata inter la strigoj; ĝi povas esti nomita ankaŭ kiel komuna turstrigo, ĉar ankaŭ ĉiu alia membro de la genro Tyto povas esti nomata turstrigo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Turstrigo 🌍🌏🌎 #Kosmopolitajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

29/10/22

🌄 Sabato, la 29-a de oktobro 2022

Monda Tago de la apopleksio ⚕️
Internacia Tago de la interreto ⌨️

Tvitero:

29.10.22

Lilbrusta koracio 13


Lilbrusta koracio
( Coracias caudata )

La Lilbrusta koracio ( Coracias caudata ) estas birda membro de la familio de koraciedoj, kiu reproduktiĝas tra tropika Afriko sude de Saharo, kaj precipe ekde Etiopio, tra Orienta Afriko, al Angolo kaj ĝis nordo de Sudafriko, kaj en la sudo de Arabio, preferante malfermajn arbarojn kaj savanon; ĝi ne ĉeestas lokojn senarbajn. Ĝi estas unu el la plej kolorbuntaj birdoj kaj eble la plej bunta inter koracioj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Lilbrusta koracio 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Norda kardinalbirdo 13


Norda kardinalbirdo
( Cardinalis cardinalis ) Komuna kardinalbirdo, Kardinalbirdo 

La Norda kardinalbirdo ( Cardinalis cardinalis ) estas birdo en la genro Cardinalis; ĝi ankaŭ estas konata ordinarlingve kiel la komuna kardinalbirdo, aŭ nur kardinalbirdo ( kiu estis ĝia nomo antaŭ 1985 ). Ĝi troveblas en sudorienta Kanado, tra la orienta Usono de Majno ĝis Minesoto ĝis Teksaso, kaj sude tra Meksiko, Belizo kaj Gvatemalo. Ĝi ankaŭ estas enkondukita specio en kelkaj lokoj kiel Bermudo kaj Havajo. Ties habitato inkluzivas arbarojn, ĝardenojn, arbustarojn kaj humidejojn. - Vikipedio (En) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Norda kardinalbirdo 🌎 #Nordamerikajbirdoj #Mezamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

28.10.22

🌄 Vendredo, la 28-a de oktobro 2022

Internacia Tago de animacio 📽️

Tvitero:

Aŭstralia pelikano 04


Aŭstralia pelikano
( Pelecanus conspicillatus ) Okulvitra pelikano

La Aŭstralia pelikano, ankaŭ Okulvitra pelikano ( Pelecanus conspicillatus ) estas granda akvobirdo de la familio de Pelikanedoj, disvastigata en internaj kaj marbordaj akvoj de Aŭstralio kaj Novgvineo, ankaŭ en Fiĝio, partoj de Indonezio kaj kiel vaganto en Novzelando. Ĝi estas ĉefe blanka birdo kun nigraj flugiloj kaj rozkolora beko. Ĝi estis registrita kiel havante la plej longan bekon el ĉiuj ajn vivantaj birdoj. Ili manĝas ĉefe fiŝojn, sed konsumas ankaŭ birdojn kaj kadavromanĝantas por rubaĵoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Aŭstralia pelikano 🌏 #Aŭstralaziajbirdoj #Aŭstraliajbirdoj #Aziajbirdoj #Oceaniajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Longvosta paruo 03


Longvosta paruo
( Aegithalos caudatus ) Egitalo

La Egitalo simple dirite aŭ pli precize Longvosta paruo, ĉar estas aliaj membroj de la genro Aegithalos, ( Aegithalos caudatus ) estas tre malgranda, sociema birdo kun tre longa ŝtupoforma vosto ( el kie devenas la nomo en Esperanto kaj en la latina scienca nomo, ĉar caudatus signifas “kun vosto” ), el la ordo de la Paseroformaj birdoj ( Passeriformes ) kaj la familio de la Egitaledoj ( Aegithalidae ) rilata al la Paruedoj, kun kiuj tiu specio foje kuniĝas en miksitaj aroj ĉefe vintre. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Longvosta paruo 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

27.10.22

🌄 Ĵaŭdo, la 27-a de oktobro 2022

Monda Tago de sona-vida heredaĵo🎙️📽️ 🇺🇳

Tvitero:

Bluokula tukano 01


Bluokula tukano
( Ramphastos vitellinus )

La Bluokula tukano ( Ramphastos vitellinus ) estas granda kaj kolorbela birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko. Temas pri birdo kun granda beko, de ĉefe nigra plumaro kaj kiu troviĝas en humidaj kaj sekaj arbaroj de Trinidado kaj de tropika Sudameriko tiom sude kiom ĝis suda Brazilo kaj centra Bolivio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Bluokula tukano 🌎 #Sudamerikajbirdoj #Karibiajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Tajvana pigo 01


Tajvana pigo
( Urocissa caerulea ) Tajvana blua pigo, Formosa blua pigo, Longvosta montodamo

La Formosa blua pigo ( Urocissa caerulea ), nomita ankaŭ Tajvana pigo en ĉina 臺灣藍鵲 [Táiwān lán què] aŭ pli poezie "longvosta montodamo" ( 長尾山娘 [Chángwěi shānniáng] Tajvana: Tn̂g-boé soaⁿ-niû ), estas birdo membro de la familio de Korvedoj. Ĝi estas endemia specio kiu vivas nur en la montoj de Tajvano je altecoj de 300 al 1200 m. La Formosa blua pigo estis elektita kiel nacia birdo de la ŝtato Respubliko de Ĉinio, komune konata kiel "Tajvano", kaj kvankam venkis en la balotado por Nacia Birdo, tio ankoraŭ ne estis oficiale akceptita. Ankaŭ la nomo de “blua pigo” estas uzata, sed konfuziĝas kun tiu de la specioj ( nuntempe du anstataŭ ununura ) kaj genro de la Blua pigo, sed ĉiukaze tiu kolora karaktero aperas ankaŭ en la scienca nomo nome caerulea tio estas en la latina “ĉiela” aŭ “blua kiel la ĉielo.” - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌏 Tajvana pigo ( Urocissa caerulea ) #Tajvanajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

26.10.22

🌄 Merkredo, la 26-a de oktobro 2022

Tago de konscio pri interseksuloj 💜💛

Tvitero:

Suda grunda kornobekulo 01


Suda grunda kornobekulo
( Bucorvus leadbeateri ) Suda grunda bucero

La Suda grunda bucero ( Bucorvus leadbeateri; antaŭe konata kiel Bucorvus cafer ), estas unu el du specioj de grunda bucero, kiuj ambaŭ troviĝas nur en Afriko, kaj estas la plej granda specio de bucero tutmonde. Ĝi troveblas en la sudaj regionoj de Afriko, de Kenjo ĝis Sudafriko. En ĉi tiuj regionoj, ili loĝas kaj maldensarbarojn kaj savanojn. - Vikipedio (En) 2021

Nomfontoj:
TSH 2022

Fotfonto:

Tvitero:

🌍 Suda grundkornobekulo ( Bucorvus leadbeateri ) #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Nordamerika robino 03


Nordamerika robino
( Turdus migratorius ) Migra turdo, Nordamerika ruĝgorĝulo

La Migra turdo ( Turdus migratorius, nomita ankaŭ Nordamerika robino aŭ Nordamerika ruĝgorĝulo ) estas migranta kantobirdo de la familio de turdedoj. La Migra turdo estas amplekse distribuata en Nordameriko, kaj vintras sude de Kanado el Florido al centra Meksiko kaj laŭlonge de la marbordo de Pacifiko. Ĝi estas la ŝtata birdo de Konetikuto, Miĉigano kaj Viskonsino. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌎 Nordamerika robino ( Turdus migratorius ) #Nordamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

25/10/22

🌄 Mardo, la 25-a de oktobro 2022

Monda Tago de la opero 🎭

Tvitero:

Ruĝbrova estrildo 01


Ruĝbrova estrildo
 ( Neochmia temporalis ) Ruĝbrova neoĥmio, Efemera neoĥmio

La ruĝbrova finko (Neochmia temporalis) estas estrildida finko, kiu loĝas en la orienta marbordo de Aŭstralio. Ĉi tiu specio ankaŭ estis enkondukita en Francan Polinezion. Ĝi estas ofte trovita en temperita arbaro kaj sekaj savaneoj. Ĝi ankaŭ troveblas en seka arbaro kaj mangrovaj habitatoj en tropika regiono. - Vikipedio (En) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌏 Ruĝbrova estrildo ( Neochmia temporalis ) #Aŭstraliajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

25.10.22

Blankokula anaso 01


Blankokula anaso
( Aythya nyroca )

La Blankokula anaso ( Aythya nyroca ) estas mezgranda anaso el la familio de Anasedoj kaj grupo de merganasoj propra el Eŭrazio. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍🌏 Blankokula anaso ( Aythya nyroca ) #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

24.10.22

🌄 Lundo, la 24-a de oktobro 2022

Internacia Tago de la gibono 🐵
Tago de la Unuiĝintaj nacioj 🇺🇳
Monda Tago pri informado pri evoluo 🇺🇳
Monda Tago de polio ⚕️

Tvitero:

Koluma ŝtonturnulo 03


Koluma ŝtonturnulo
( Arenaria interpres )

La Koluma ŝtonturnulo ( Arenaria interpres ) estas unu el la du specioj de birdoj de la genro Arenaria, tio estas Ŝtonturnuloj, de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Karadrioformaj birdoj, tre parencaj al kalidroj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍🌏🌎 Koluma ŝtonturnulo ( Arenaria interpres ) #Kosmopolitajbirdoj #Afrikajbirdoj #Amerikajbirdoj #Aŭstraliajbirdoj #Aziajbirdoj #Eŭropajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Gvirkukolo 01


Gvirkukolo
( Guira guira )

La Gvirkukolo ( Guira guira ) estas granda birdo de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la kukolojn, la vojkurulojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi estas rilata al la tri anioj, membroj de la genro Crotophaga. Ĝi estas unu el la plej komunaj birdoj de Brazilo, neesta nur el la ĉiamverda arbaro de Amazonio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌎 Gvirkukolo ( Guira guira ) #Sudamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

22.10.22

🌄 Sabato, la 22-a de oktobro 2022

Internacia Tago de la balbutado 🗣️
MONDA TAGO DE LA MAJUSKLA BASKULO ⬆️🔒

Tvitero:

Giganta alciono 01


Giganta alciono
( Megaceryle maxima )

La Giganta alciono ( Megaceryle maxima ) estas la plej granda el la alcionoj, tio estas birdoj el la superfamilio de la Alcededoj, en Afriko, kie ĝi estas loĝanta reproduktanta birdo en plej parto de la kontinento sude de la Sahara Dezerto escepte la arida sudokcidento. - Vikipedio 2021

Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍 Giganta alciono ( Megaceryle maxima ) #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Komuna kviskalo 03


Komuna kviskalo
( Quiscalus quiscula )

La Komuna kviskalo ( Quiscalus quiscula ) estas granda paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Kviskaloj, kiu enhavas ses vivantajn speciojn de tre brilaj nigraj birdoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌎 Komuna kviskalo ( Quiscalus quiscula ) #Nordamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

21.10.22

🌄 Vendredo, la 21-a de oktobro 2022

Tvitero:

Oceania noktardeo 01


Oceania noktardeo
( Nycticorax caledonicus ) Ruĝecbruna noktardeo, Cinamobruna noktardeo

La Oceania noktardeo ( Nycticorax caledonicus ) ankaŭ komune aludita kiel Ruĝecbruna noktardeo aŭ Cinamobruna noktardeo, kaj en Melanezio kiel Melabaob, estas mezgranda ardeo de la tipa genro de Noktardeoj kiu enhavas ankaŭ nur alian specion pli tutmonda kaj pli tipe noktula. Ĝi troviĝas ĉe multe de Aŭstralio escepte la aridan internon, Indonezio, Filipinoj, Papuo-Novgvineo kaj Melanezio. Ankaŭ malgranda kolonio setlis ĉe Wanganui, Novzelando - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌏 Oceania noktardeo ( Nycticorax caledonicus ) #Aŭstralaziajbirdoj #Aŭstraliajbirdoj #Melaneziajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Heĝpronelo 03


Heĝpronelo
( Prunella modularis ) Pronelo

Pronelo aŭ Heĝpronelo ( Prunella modularis ) estas malgranda paserina birdo de la familio de Proneledoj kaj ties ununura genro Prunella, kaj kutima birdo en ĝardenoj de Eŭropo. Ĝia aspekto similas al tiu de paseroj, sed al kleraj observantoj ne ekzistas konfuzeblo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍 Heĝpronelo ( Prunella modularis ) #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

20.10.22

🌄 Ĵaŭdo, la 20-a de oktobro 2022

Monda Tago de ostoporozo ⚕️
Monda Tago de la statistiko 🇺🇳

Tvitero:

Sudamerika vanelo 01


Sudamerika vanelo
( Vanellus chilensis ) Ĉilia vanelo, Teroo, Terutero

La Sudamerika vanelo, laŭ regiona nomiĝo Teroo aŭ Terutero, aŭ laŭ la scienca nomo Ĉilia vanelo, ( Vanellus chilensis, antaŭe nomita Belonopterus cayennensis lampronotus ), estas granda vadbirdo de la familio de la ĥaradriedoj de la ordo de Ĥaradrioformaj kaj unu el la plej konataj specioj de la genro Vanellus. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌎 Sudamerika vanelo ( Vanellus chilensis ) #Sudamerikajbirdoj #Mezamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Afrika akcipitraglo 01


Afrika akcipitraglo
( Aquila spilogastra, Aquila spilogaster, Hieraaetus spilogaster )

La Afrika akcipitraglo (Aquila spilogastra, Aquila spilogasterHieraaetus spilogaster, ĉar estas polemika taksonomio: vidu artikolon pri Hieraaetus) estas granda rabobirdo. Kiel ĉiuj agloj, ĝi apartenas al la familio de Akcipitredoj. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍 Afrika akcipitraglo ( Aquila spilogastra ) #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

19.10.22

🌄 Merkredo, la 19-a de oktobro 2022

Tvitero:

Bovkapa lanio 01


Bovkapa lanio
( Lanius bucephalus )

La Bovkapa lanio ( Lanius bucephalus ) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi troviĝas en Orienta Azio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌏 Bovkapa lanio ( Lanius bucephalus ) #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Blankvizaĝa nigropego 03


Blankvizaĝa nigropego
( Dryocopus pileatus ) Blankvizaĝa driokopo

La Blankvizaĝa nigropego aŭ Blankvizaĝa driokopo ( Dryocopus pileatus ) estas tre granda birdo de la familio de pegedoj, kiu logas en Nordameriko. Ĝi estas tre simila al sudamerika Strivizaĝa nigropego, sed tiu ĉi montras pli da blanko en vizaĝo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌎 Blankvizaĝa nigropego ( Dryocopus pileatus ) #Nordamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

18.10.22

🌄 Mardo, la 18-a de oktobro 2022

Monda Tago de la menopaŭzo ♀️
Monda Tago de la okapio 🦒

Tvitero:

Pukeka porfirio 02


Pukeka porfirio
( Porphyrio melanotus ) Pukeko, Aŭstralazia porfirio

La Pukeka porfirio ( Porphyrio melanotus ) estas specio de porphyrio trovebla en orienta Indonezio ( Molukoj, Aru kaj Kai-Insuloj ), Papuo-Nov-Gvineo, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. En Nov-Zelando, ĝi estas konata kiel la pukeko ( de la maoria pūkeko ). La specio estis konsiderata subspecio de la purpura porfirio. - Vikipedio (En) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌏 Pukeka porfirio ( Porphyrio melanotus ) #Aŭstralaziajbirdoj #Aŭstraliajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

17.10.22

🌄 Lundo, la 17-a de oktobro 2022

Internacia Tago por la ekstermado de malriĉeco 🇺🇳

Tvitero:

Insigna kolibro 01


Insigna kolibro
( Panterpe insignis ) Fajrogorĝa kolibro

La Insigna kolibro ( Panterpe insignis ) estas mezgranda kolibro de la talamankaj montarbaroj de Kostariko kaj okcidenta Panamo. Ĝi estas la sola membro de la genro Panterpe. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌎 Insigna kolibro ( Panterpe insignis ) #Mezamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

16.10.22

🌄 Dimanĉo, la 16-a de oktobro 2022

Monda Tago de la nutro 🇺🇳
Monda Tago de la reanimado 🫀
Monda Tago de la spino ⚕️

Tvitero:

Arbarfringo 05


Arbarfringo
( Fringilla coelebs ) Fringo, Arbara fringo

La fringo, arbarfringo aŭ arbara fringo ( Fringilla coelebs ) estas birdospecio de la familio de Fringedoj kaj unu el la tri specioj de la genro Fringoj ununura de la subspecio Fringenoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍🌏 Arbarfringo ( Fringilla coelebs ) #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Afrika marabuo 03


Afrika marabuo
Leptoptilos crumeniferus ) Marabuo, Marabua cikonio

La Marabuo, Afrika marabuo aŭ Marabua cikonio ( Leptoptilos crumeniferus ), estas granda vadbirdo de la familio Cikoniedoj, kiu enhavas la cikoniojn. Ili reproduktiĝas en Afriko sude de Saharo, kaj loĝas kaj en humidaj kaj en aridaj habitatoj, ofte ĉe homaj setlejoj, ĉefe ĉe rubejoj. Ĝi estas foje nomata "Funebristo" pro sia formo el malantaŭe: mantelecaj flugiloj kaj dorso, maldikegaj blankaj kruroj, kaj foje granda blanka maso de "haro." - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍 Afrika marabuo ( Leptoptilos crumeniferus ) #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

15.10.22

15/10/22

🌄 Sabato, la 15-a de oktobro 2022

Internacia Tago de la farmistino 👩🌾🇺🇳
Internacia Tago de la blanka bastono 🦯
Internacia Tago por lavado de la manoj 🤝

Tvitero:

Himalaja bulbulo 01


Himalaja bulbulo
( Pycnonotus leucogenys ) Blankvanga bulbulo

La himalaja bulbulo ( Pycnonotus leucogenys ), aŭ blankvanga bulbulo, estas specio de kantobirdo en la bulbul familio trovita en Centra kaj Suda Azio. - Vikipedio (En) 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌏 Himalaja bulbulo ( Pycnonotus leucogenys ) #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Ruĝeckrona vermivoro 01


Ruĝeckrona vermivoro
( Vermivora ruficapilla )

La Ruĝeckrona vermivoro ( Vermivora ruficapilla ) estas birdospecio de la amerika familio de Paruliedoj kaj genro de Vermivoroj, kio signifas “manĝantoj de vermoj”, tio estas de raŭpoj, kiuj estas grava parto de la dieto de kelkaj tiaj specioj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌎 Ruĝeckrona vermivoro ( Vermivora ruficapilla ) #Nordamerikajbirdoj #Mezamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

14.10.22

14/10/22

🌄 Vendredo, la 14-a de oktobro 2022

Monda Tago de normigo 🌍

Tvitero:

Grizbruna ranobuŝo 02


Grizbruna ranobuŝo
( Podargus strigoides ) Grizbruna podargo

La Grizbruna podargo ( Podargus strigoides ) estas aŭstralia varianto de podargo, tipo de birdo trovebla tra la kontinenta Aŭstralio, Tasmanio kaj suda Novgvineo. La Grizbruna podargo estas ofte erare konsiderita kiel strigo, kaj de tie devenas la specifa nomo strigoides. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌏 Grizbruna ranobuŝo ( Podargus strigoides ) #Aŭstraliajbirdoj #Novgvineajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Laga rano 01


Laga rano
( Pelophylax kl. esculentus ) Manĝebla rano

La manĝebla rano aŭ laga rano ( Pelophylax kl. esculentus ) estas ofta eŭropa hibrido inter Pelophylax lessonae kaj la ridorano ( P. ridibundus ). Tradicie ĝi estis ĉasata kaj komercata por manĝo, partikulare por ranokruroj, famaj en Francio kaj najbaraj landoj kiel delikataĵo. Nun ĝi estas leĝe protektata en la Eŭropa Unio, kvankam la amasa importado de ranoj el aliaj landoj daŭras. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍 Laga rano ( Pelophylax kl. esculentus ) #Eŭropajbestoj | #Esperanto #bestnomoj #bestoj

Koskoroba cigno 01


Koskoroba cigno
( Coscoroba coscoroba ) Koskorobo, Koskoroba ansero

La Koskorobo, Koskoroba cigno aŭ Koskoroba ansero ( Coscoroba coscoroba ) estas specio de akvobirdo kiu loĝas en suda Sudameriko. Ĝi estas la plej malgranda el la birdoj nomataj "cignoj", sed temas pri granda specio de akvobirdo ( pli granda ol anseroj ), averaĝe 4.2 kg, 1 m longa kaj kun enverguro de 1.57 m. Ĝi apartenas al la subfamilio de Anserenoj en la familio de anasoj, cignoj kaj anseroj nome Anasedoj. Ĝi estas lokita en la monotipa genro Coscoroba. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌎 Koskoroba cigno ( Coscoroba coscoroba ) #Sudamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

13.10.22

13/10/22

🌄 Ĵaŭdo, la 13-a de oktobro 2022

Monda Tago de trombozo ⚕️
Monda Tago de la vido 👁️
Internacia Tago por la prevento de naturkatastrofoj 🇺🇳
Internacia Tago de artefarita sterko 🌾

Tvitero:

Buĥara markoro 01


Buĥara markoro
( Capra falconeri heptneri ) Tadjika markoro

La Buĥara markoro, aŭ Tadjika markoro ( Capra falconeri heptneri ) estas endanĝerigita kapro-antilopo, indiĝena de Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio, eble ankaŭ Afganio. Hodiaŭ ĝi troviĝas en malmultaj disaj populacioj, ekzemple en Kugitanga Natura Rezervo en plej orienta Turkmenio. La populacio de la Buĥara markoro estas ĉirkaŭ 5,750 bestoj. - Vikipedio (En) 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌏 Buĥara markoro ( Capra falconeri heptneri ) #Aziajbestoj | #Esperanto #bestnomoj #bestoj

Nizo 03


Nizo
( Accipiter nisus )

La Nizo ( Accipiter nisus ) estas specio de rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn agloj, buteoj kaj cirkuoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍🌏 Nizo ( Accipiter nisus ) #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

12.10.22

12/10/22

🌄 Merkredo, la 12-a de oktobro 2022

Monda Tago de artrito ⚕️

Tvitero:

Hirunda ŝterno 02


Hirunda ŝterno
( Sterna hirundo ) Ordinara ŝterno, Ŝterno

La hirunda ŝterno, ordinara ŝterno, aŭ simple ŝterno en Eŭropo, ĉar temas pri la plej ofta birdo de la genro Sterna, ( Sterna hirundo ) estas svelta kaj eleganta marbirdo de la familio Ŝternedoj aŭ ŝternoj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍🌏🌎 Hirunda ŝterno ( Sterna hirundo ) #Tutmondajbirdoj #Amerikajbirdoj #Eŭraziajbirdoj #Afrikajbirdoj #Aŭstraliajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Skarlatbrusta gonoleko 01


Skarlatbrusta gonoleko
( Laniarius atrococcineus ) Skarlatbrusta laniario

La skarlatbrusta laniario ( Laniarius atrococcineus ) aŭ la skarlatbrusta gonoleko, ( "gonolek" - supozeble imitaĵo de sia voko ), aŭ la skarlatbrusta bubuo, estas suda afrika birdo. Ĝi havas nigrajn suprajn partojn kun blanka ekbrilo ĉe la flugilo, kaj brilajn skarlatajn subajn partojn. - Vikipedio (En) 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍 Skarlatbrusta gonoleko ( Laniarius atrococcineus ) #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

11/10/22

🌄 Mardo, la 11-a de oktobro 2022

Internacia Tago de elŝrankiĝo 🌈

Tvitero:

11.10.22

Nikobara kolombo 05


Nikobara kolombo
( Caloenas nicobarica )

La Nikobara kolombo ( Caloenas nicobarica ) estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj reproduktanto en etaj senhomaj insuloj de Indonezio kaj Nikobaroj. Ĝi estas la ununura ankoraŭ vivanta membro de la genro Caloenas. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌏 Nikobara kolombo ( Caloenas nicobarica ) #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...