31.3.21

Ruĝvosta nigra kakatuo 02


💚 Ruĝvosta nigra kakatuo aŭ Kaliptorinko de Banks (Calyptorhynchus banksii).


Nigraj kakatuoj aŭ Kaliptorinkoj (Calyptorhynchus) estas genro de kakatuoj kiu formas sian propran subfamilion Calyptorhynchinae en la familio de kakatuedoj. La genro estis unue priskribita fare de la franca naturalisto Anselme Gaëtan Desmarest en 1826, kaj enhavas 5 speciojn de plejparte nigraj kakatuoj, kiuj diferencatas laŭ grando kaj ankaŭ laŭ formo kaj loko de ruĝaj, grizaj aŭ flavaj makuloj en siaj plumaroj. - Vikipedio 2021

Nomfontoj:

Foto-fonto:

💚 eonomoj.blogspot.com

30.3.21

Eŭropa sito 04


💚 La
Eŭropa sito (Sitta europaea) estas eta kantbirdo, granda kiel pasero, kaj ĝi havas propran familion sitedoj. Ĝi havas, alenforman, akrapintan kaj fortikpovan bekon, kiun ĝi uzas por serĉado de insektoj sur kaj sub ŝelo de arboj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

💚 eonomoj.blogspot.com

Bluvanga barbulo 01


💚 La Bluvanga barbulo (Megalaima asiatica) estas birdospecio de la familio de Aziaj barbuloj aŭ Megalaimedoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto

💚 eonomoj.blogspot.com

29.3.21

Bovardeo 03


💚 La Bovardeo (Bubulcus ibis) estas birdo el la familio de Ardeedoj de tutmonda distribuo. Ĝi troviĝas en tropikoj, subtropikoj kaj varmatemperaturaj zonoj. Ĝi estas la ununura membro de la monotipa genro Bubulcus, kvankam kelkaj fakuloj konsideras ties du subspeciojn kiel plenaj specioj, nome Okcidenta bovardeo kaj Orienta bovardeo. Spite la similaĵojn laŭ plumaro kun la egretardeoj de la genro Egretta, ĝi estas pli proksime rilata al la ardeoj de la genro Ardea. Origine indiĝena de partoj de Azio, Afriko kaj Eŭropo, ĝi entreprenis rapidan etendon en sia distribuado kaj sukcese koloniis multe de la resto de la mondo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

💚 eonomoj.blogspot.com

Ruĝeca kolibro 02


💚 La Ruĝeca kolibro (Selasphorus rufus) estas malgranda kolibro, ĉirkaŭ 8 cm longa kun longa, rekta kaj maldika beko. Ĉi tiuj birdoj estas konataj pro siaj eksterordinaraj flugokapabloj, flugante 2.200 mejl. (3.200 km) dum siaj migraj transportoj. Ĝi estas unu el sep specioj en la genro Selasphorus. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

💚 eonomoj.blogspot.com

Suda grunda kornobekulo 01X


💚 La Suda grunda bucero (Bucorvus leadbeateri; antaŭe konata kiel Bucorvus cafer), estas unu el du specioj de grunda bucero, kiuj ambaŭ troviĝas nur en Afriko, kaj estas la plej granda specio de bucero tutmonde. Ĝi troveblas en la sudaj regionoj de Afriko, de Kenjo ĝis Sudafriko. En ĉi tiuj regionoj, ili loĝas kaj maldensarbarojn kaj savanojn. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Foto-fonto

💚 eonomoj.blogspot.com

28.3.21

Kresta kolombo 03


💚 La
Kresta kolombo aŭ Krestokolombo (Ocyphaps lophotes) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj disvastigata reproduktanto en Aŭstralio. - Vikipedio 2021




💚 eonomoj.blogspot.com

📽 Blukapa papago 01


💚 La
Blukapa papago, ankaŭ konata kiel la blukapa pionus (Pionus menstruus) estas mezgranda papago de ĉirkaŭ 27 cm longa. La korpo estas plejparte verda, kun bluaj kapo kaj kolo, kaj ruĝaj subvostaj kaŝejoj. Ĝi estas loĝanto en tropika kaj subtropika Sudameriko kaj suda Mezameriko, de Kostariko, Venezuelo kaj Trinidado sude ĝis Bolivio kaj Brazilo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Vidfonto:

💚 eonomoj.blogspot.com

27.3.21

Ruĝa milvo 07


💚 La Ruĝa milvo aŭ
Rufa milvo (Milvus milvus) estas mezgranda rabobirdo de familio Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel aglojn, buteojn kaj cirkuojn. Tiu specio estas endemia de la regiono de Okcidenta Palearktiso en Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko, kvankam iam loĝis ĝis norda Irano. Ĝi estas rara specio kiu estas de loĝantaj birdoj en la plej moderklimataj partoj de ties teritorio en okcidenta Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko, sed birdoj el nordorienta kaj centra Eŭropo vintras pli sude kaj okcidente, sude ĝis Turkio. Vagantoj atingis norden ĝis Finnlando kaj suden ĝis Israelo kaj Libio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

💚 eonomoj.blogspot.com

Cikonibeka arbalciono 01


💚 La Cikonibeka arbalciono (Pelargopsis capensis, eksa Halcyon capensis) estas unu el la specioj de arbalcionoj, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj kiu enhavas ankaŭ alcionon kaj alcedinedojn. Ĝi estas amplekse, sed malabunde, disvastigita en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko al Indonezio. Tiu arbalciono estas ĉefe loĝanto tra sia teritorio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

💚 eonomoj.blogspot.com

Norda mokbirdo 03


💚 La Norda mokbirdo (Mimus polyglottos) estas birdo de la familio de Mimedoj (Mimidae) el la ordo de la Paseroformaj birdoj. Ĝi estas tre konata en Nordameriko kaj la ununura komuna disvastigata mokbirdo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:


💚 eonomoj.blogspot.com

📅 27/03/21 ++++


🌄 Sabato, la 27-a de marto 2021


Tera Horo 🌍 ⏰
Monda Teatro-Tago 🎭

.....

🌄 Vendredo, la 26-a de marto 2021

Purpura Tago por Epilepsio 💜

.....

🌄 Ĵaŭdo, la 25-a de marto 2021

Internacia Tago de Memoro de la Viktimoj de Sklaveco kaj la Transatlantika Sklavkomerco 🔗

.....

🌄 Merkredo, la 24-a de marto 2021

Monda Tago pri Tuberkulozo 🏥

.....

🌄 Mardo, la 23-a de marto 2021

Monda Urso-Tago 🐻
Monda Meteologia Tago 🌀


💚 eonomoj.blogspot.com

26.3.21

Brazila blubirdo 01


💚 La Brazila blubirdo aŭ flavbeka brazila blubirdo (Porphyrospiza caerulescens) estas specio de malgranda birdo. Kvankam ĝi estis longe klasita en la emberiza familio Emberizidae, aŭ la kardinalo Cardinalidae, pli lastatempaj molekulaj studoj montris, ke ĝi taŭgas komforte en la tribo Thraupini ene de la familio Thraupidae. - Vikipedio 2021




💚 eonomoj.blogspot.com

Eŭropa tufparuo 02


💚 Tufparuo (Lophophanes cristatus, iam Parus cristatus) estas eta kantbirdo, malpli granda ol pasero, de familio de paruedoj. - Vikipedio 2021




💚 eonomoj.blogspot.com 

Malgranda abelmanĝulo 01


💚 La Malgranda abelmanĝulo (Merops pusillus) estas preskaŭpaserina birdo de la familio Meropedoj aŭ abelmanĝuloj. Ĝi estas loĝanta en multe de subsahara Afriko. Ties migrado limiĝas al sezonaj movoj depende de pluvo. - Vikipedio 2021




💚 eonomoj.blogspot.com

Brunorela bulbulo 02


💚 La Brunorela bulbulo (Hypsipetes amaurotis) estas mezgranda bulbulo indiĝena en orienta Azio. Ĝi estas ekstreme ofta ene de la nordaj partoj de sia teritorio kaj troveblas de suda Sahalaleno ĝis nordaj Filipinoj. - Vikipedio (en) 2021




💚 eonomoj.blogspot.com

25.3.21

Karolina pego 01


💚 La Karolina melanerpo (aŭ iom malĝuste ankaŭ Ruĝventra melanerpo), Melanerpes carolinus, estas mezgranda melanerpo, tio estas birdo de la familio de Pegedoj, kiu reproduktiĝas en suda Kanado kaj centra kaj nordorienta Usono, kun teritorio tiom sude kiom ĝis Florido kaj tiom okcidente kiom ĝis Teksaso. La tiea komuna nomo Ruĝventra melanerpo estas iom konfuziga ĉar la plej rimarkinda ruĝa parto de ties plumaro estas ĉekape; la Ruĝkapa melanerpo tamen estas alia specio kiu estas sufiĉe proksima parenco sed aspektas tre diferenca. - Vikipedio 2021




💚 eonomoj.blogspot.com

Granda egretardeo 03


💚 La Granda egretardeo, Blanka egretardeo aŭ Blanka ardeo (Ardea alba) estas granda birdo el la familio de Ardeedoj tre disvastigata. - Vikipedio 2021




💚 eonomoj.blogspot.com

Ridema kukabarao 04


💚 La Ridema kukabarao (Dacelo novaeguineae) estas kutima karnovora birdo de Aŭstralio de la familio de Alcededoj aŭ de alciono, tre konataj pro sia alvoko. Iam konata kiel Ridema azeno, nuntempe estas pli konata laŭ la indiĝena nomo. - Vikipedio 2021




💚 eonomoj.blogspot.com

Tokoa tukano 01


💚 La Tokoa tukano (Ramphastos toco) estas la plej granda kaj eble la plej konata specio de la familio de tukanoj tio estas grandaj kaj koloraj birdoj el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko. - Vikipedio 2021 




💚 eonomoj.blogspot.com

24.3.21

Eŭrazia turfalko 06


💚 La
Turfalko, tinunkolo (Falco tinnunculus) estas la plej ofte renkontata el la falkoj, nome malgrandaj rabobirdoj apartenantaj al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Eŭropa turfalko, Eŭrazia turfalko, aŭ Malnovmonda turfalko. En Britio kaj aliaj landoj kie ne estas aliaj brunaj falkoj, ĝi estas ĝenerale nomata simple kiel "la turfalko". - Vikipedio 2021




💚 eonomoj.blogspot.com

Knajsna turako 02


💚 La Knajsna turako (Tauraco corythaix), aŭ, en Sudafriko, Knysna loerie, estas granda turako, unu el grupo de afrikaj musofagedoj. Ĝi estas loĝanta bredisto en la maturaj ĉiamverdaj arbaroj de suda kaj orienta Sudafriko, kaj Svazilando. Ĝi estis iam foje konsiderata kiel subspecio de la verda turako de Okcidenta Afriko. - Vikipedio 2021




💚 eonomoj.blogspot.com

Domtroglodito 01


💚 La
Domtroglodito, Troglodytes aedon, estas tre eta kantobirdo de la familio de trogloditoj nome, Trogloditedoj. Ili loĝas el Kanado al la plej suda Sudameriko, kaj en plej parto de ĉeurbaj areoj de sia teritorio ĝi estas la ununura plej komuna troglodito. Ties taksonomio estas tre komplika kaj kelkaj subspecioj aŭ ties grupoj estas ofte konsiderataj kiel separata specio. - Vikipedio 2021




💚 eonomoj.blogspot.com

Ringokula sturno 03


💚 La Ringokula sturno (Gracupica contra aŭ Sturnus contra) estas paserina birdo de la genro de sturnoj plej tipa en familio de Sturnedoj. Ĝi estas troviĝanta en Suda kaj Sudorienta Azio. La taksonomia lokiĝo ŝanĝis lastatempe kiam oni ŝanĝis ĝin el la genro Sturnus kie estis pasinte. - Vikipedio 2021




💚 eonomoj.blogspot.com

23.3.21

Okcidenta plektobirdo 01


💚 La Okcidenta plektobirdo (Anthochaera lunulata) estas paserina birdo de la familio de melomanĝuloj, Meliphagidae. Ĝi estas limigita al sudokcidenta Aŭstralio. - Vikipedio (en) 2021




💚 eonomoj.blogspot.com

Kadavrogrifo 02


💚 La Kadavrogrifo aŭ Perknoptero (Neophron percnopterus) estas birdo de la familio de Akcipitredoj, kiel aliaj malnovmondaj vulturoj, inter kiuj ĝi estas la plej malgranda, kun plej malgranda enverguro. Krome ĝi estas la ununura vivanta specio de genro Neophron. Kiel ĉe aliaj vulturoj, ili ŝvebas super termikoj kaj la subbildo blankanigra kaj kaj la kojnforma vosto faras ilin tre facile distingaj. Dumfluge vidataj desube kaj de malproksime ili konfuzeblas nur kun la tre malsimila kaj tute nerilata Blanka cikonio, kiu estas simile blankanigra, sed korpoformo, kapo (kun beko) kaj vosto (kaj kruroj) utilas kiel diferenciloj. - Vikipedio 2021




💚 eonomoj.blogspot.com

22.3.21

Blua paruo 06


💚 Blua paruo (Parus caeruleus kaj ĵuse Cyanistes caeruleus) estas tre komuna insektomanĝanta birdo de la familio de Paruedoj kaj ordo de Paseroformaj facile observebla ĉirkaŭ domoj. Ĝi estas loĝanta birdo, tio estas, plej parto de birdoj ne migras. - Vikipedio 2021. 




💚 eonomoj.blogspot.com

Reĝa pingveno 01


💚 La Reĝa pingveno, Aptenodytes patagonicus, aŭ laŭ la latina scienca nomo Patagona aptenodito, estas la plej granda specio de Pingvenoj kun 11 al 16 kg post la Imperiestra pingveno. Estas 4 milionoj da ili en la Antarkta ekozono. Estas du subspecioj nome nomiga A. p. patagonicus kaj A. p. halli; patagonicus troviĝas en Suda Atlantiko kaj halli aliloke. - Vikipedio 2021. Nuna paĝo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Re%C4%9Da_pingveno



💚 eonomoj.blogspot.com

Monta lagopo 01


💚 La Monta lagopo, Alpa lagopo aŭ Alpa lagopodo (Lagopus mutus) estas birdo, kiu vivas en la frostaj zonoj de Nordameriko, Eŭropo kaj Azio, en la montaro Alpoj kaj Skandinavio kaj la montaro Altajo de Ŝinĝjang, Ĉinio. Estas mezgranda ĉasbirdo de la familio de Tetraonedoj aŭ subfamilio de Tetraonenoj. Ĝi estas konata simple kiel Ptarmigan (lagopo) en Eŭropo kaj pli populare kaj konversacie kiel Snow Chicken (Neĝkoko) aŭ Partridge (Perdriko) en Nordameriko, kie ĝi estas la oficiala birdo de la teritorio de Nunavuto, Kanado, kaj la oficiala ĉasbirdo de la provinco de Novlando kaj Labradoro, Kanado. - Vikipedio 2021. Nuna paĝo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Monta_lagopo



💚 eonomoj.blogspot.com

Islanda proverbo 04


💚 "Unu malamiko estas tro multaj; cent amikoj estas tro malmultaj." (Islanda proverbo) 




💚 eonomoj.blogspot.com

Islando 03


💚 Rejkjaviko (islande Reykjavík, [REJkjavik]) estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Islando. Ĝi situas en sudokcidenta Islando, en la suda marbordo de la golfo Faxaflói. - Vikipedio 2021: https://eo.wikipedia.org/wiki/Rejkjaviko 



💚 eonomoj.blogspot.com

Nigra fuliko 01


💚 La Nigra fuliko, Eŭrazia fuliko aŭ Komuna fuliko (Fulica atra), aŭ simple fuliko, kvankam tiu nomo utilas ankaŭ por la tuta genro Fulica de fulikoj, estas birdo de la familio de Raledoj. - Vikipedio 2021: https://eo.wikipedia.org/wiki/Nigra_fuliko



💚 eonomoj.blogspot.com

📅 22/03/21 ++


🌄 Lundo, la 22-a de marto 2021


Monda Akva Tago 💦


.....


🌄 Dimanĉo, la 21-a de marto 2021


Internacia Tago por Eliminado de Rasa Diskriminacio 👥

Tago pri Konscienco pri Kankro de Anuso 🏥

Monda Tago de Sindromo de Down 💙💛

Internacia Tago de Arbaroj 🌲🌲🌲

Monda Tago de Plantado 🌱

Monda Tago de Poezio ✍️


.....


🌄 Sabato, la 20-a de marto 2021 


Tago de Monda Rajto al Akvo 🚰

Internacia Tago de Feliĉo 🙂

Monda Tago pri Buŝa Sano 😬

Monda Tago de Rano 🐸

Monda Tago de Pasero 🐦


💚 eonomoj.blogspot.com

21.3.21

Viktoria kronokolombo 02


💚 Viktoria kronokolombo (Goura victoria) estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda surterema kolombo kiuj loĝas en la malaltaj nordaj pluvarbaroj de Nov-Gvineo, de grando kiel de meleagro aŭ ĉirkaŭ 74cm longa, blugriza kun tre eleganta blua punta kresto surkape kaj malhelbluaj (preskaŭ nigraj) maskoplumoj ĉirkaŭ siaj okuloj kaj ruĝa irizo, krom malhelgrenata aŭ ruĝbruna brusto. Ambaŭ seksoj estas similaj. Tiu ĉi specio povas esti facile diferencigita el la similaj samgenraj specioj pro la unikaj blankaj pintoj de sia kresto. - Vikipedio 2021: https://eo.wikipedia.org/wiki/Viktoria_kronokolombo



💚 eonomoj.blogspot.com

Ruĝbeka bovbekisto 01


💚 Ruĝbeka bufago (Buphagus erythrorhynchus) estas paserina birdo de la familio de Bufagidoj, Buphagidae; Ĝi apartenas al la savano de subsahara Afriko, de la Centafrika Respubliko orienten ĝis Suda Sudano kaj sude ĝis norda kaj orienta Sudafriko. Ĝia teritorio koincidas kun tiu de la malpli disvastigita flavbeka bufago. - Vikipedio (en) 2021: https://en.wikipedia.org/wiki/Red-billed_oxpecker



💚 eonomoj.blogspot.com

20.3.21

Dompasero 07


💚 Dompasero  (Passer domesticus) #Eŭrazio #NordAfriko #VastaDistribuo Vikipedio-paĝo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Dompasero Foto de TheOtherKev. #Esperanto #birdoj 


La dompasero (Passer domesticus) estas birdospecio el la familio de paseredoj kaj plej verŝajne la plej konata birdo en multaj landoj de la mondo. Ĝia vivo estas tre ligita kun la vivo kaj aktivado de homo. Origine birdo de stepoj, ĝi verŝajne koloniis homajn loĝejojn antaŭ kelkaj jarmiloj kaj troviĝas ĉie kie loĝas homoj, sed ne estas la ununura paserospecio kiu loĝas ĉe homoj. En iuj lokoj ĝi estas tre kutima. La plumaro estas ĝenerale brungriza. - Vikipedio 2021


💚 eonomoj.blogspot.com

Dompasero 06


💚 Dompasero, junulo (Passer domesticus) #Eŭrazio #NordAfriko #VastaDistribuo Vikipedio-paĝo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Dompasero Foto de Oldiefan. #Esperanto #birdoj


La dompasero (Passer domesticus) estas birdospecio el la familio de paseredoj kaj plej verŝajne la plej konata birdo en multaj landoj de la mondo. Ĝia vivo estas tre ligita kun la vivo kaj aktivado de homo. Origine birdo de stepoj, ĝi verŝajne koloniis homajn loĝejojn antaŭ kelkaj jarmiloj kaj troviĝas ĉie kie loĝas homoj, sed ne estas la ununura paserospecio kiu loĝas ĉe homoj. En iuj lokoj ĝi estas tre kutima. La plumaro estas ĝenerale brungriza. - Vikipedio 2021


💚 eonomoj.blogspot.com

Angla proverbo 13


💚 "Mono por malnova ŝnuro." (Angla proverbo) #Anglio Foto de Skitterphoto. #Esperanto #proverboj



💚 eonomoj.blogspot.com

Okcidenta blubirdo 03X


💚 Okcidenta blubirdo (Sialia mexicana) #Nordameriko Vikipedio-paĝo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Okcidenta_blubirdo Foto de stephmcblack. #Esperanto #birdoj


La Okcidenta blubirdo (Sialia mexicana) estas mezgranda birdo de la familio de Turdedoj. - Vikipedio 2021


💚 birdnomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...