Showing posts with label @loknomoj. Show all posts
Showing posts with label @loknomoj. Show all posts

8.10.22

Usono 27


Fenikso
, Arizono

Fenikso ( angle: Phoenix [fi:niks] ) estas la ĉefurbo, la plej granda urbo, kaj la plej granda metropola areo en la ŝtato Arizono en Usono. Ĝi estas ankaŭ la ĉefurbo de la konteo Maricopa. La tereno, kie situas hodiaŭ la urbo, estis aĉetita en oktobro 1870. Ĝi laŭleĝe urbiĝis la 5-an de februaro 1881.


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:  

🌎 Fenikso, Arizono ( angle: Phoenix, Arizona ) #Nordamerikajlokoj #Usonajlokoj | #Esperanto #loknomoj #lokoj

2.10.22

Filipinoj 03


Ĉokolado-montetoj
, Filipinoj


La ĉokolado-montetoj estas nenormala geologa formacio en Bohol, Filipinoj. Ĝi konsistas el ĉ. 1,268 perfekte konuso-formaj montetoj de preskaŭ sama alteco situantaj je areo de pli ol 50 km2. Ili estas kovritaj de verda herbaro, kiu iĝas bruna dum la seka sesio, tial la nomo. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌏 Ĉokolado-montetoj, Filipinoj ( Cebue: Mga Bungtod sa Tsokolate, Tagaloge: Mga Tsokolateng Burol ) #Aziajlokoj #Filipinajlokoj | #Esperanto #loknomoj #lokoj

26.9.22

Aŭstralio 20


Nacia Kariljono, Kanbero ( angle: National Carillon, Canberra )


La Nacia Kariljono estas granda kariljono situanta sur Queen Elizabeth II Island en Lago Burley Griffin, centra Kanbero, en la Aŭstralia Kapitala Teritorio, Aŭstralio. La kariljono estas administrita kaj konservita fare de la Nacia Kapitala Adminstracio nome de la Ŝtatkomunumo de Aŭstralio. Ĝi havas 57 sonorilojn, intervalante preskaŭ 5 oktavojn de la 6,108 kg (13,466 funt.) bassonorilo en F# ĝis la 8 kg (18 funt.) sonorilo en D. - Vikipedio (en) 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌏 Nacia Kariljono, Kanbero ( angle: National Carillon, Canberra ) #aŭstralaziajlokoj #loknomoj #lokoj

21.9.22

Peruo 05


Andoj
( hispane: Cordillera de los Andes )


Andoj estas la plej longa montarĉeno de la Tero. La andaj montoj etendiĝas laŭlonge de la okcidenta bordo de Sud-Ameriko, de Venezuelo tra Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio ĝis Ĉilio kaj Argentino. Ili konsistas el du, kelkregione eĉ pluraj, ĉefaj ĉenoj. En la meza parto (en Peruo, Bolivio, nordaj Ĉilio kaj Argentino) la ĉenoj situas tre diste. Tie ili ĉirkaŭbaras centran altebenon (Altiplano), sur kiu troviĝis la kerno de la imperio de la inkaoj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Andoj ( hispane: Cordillera de los Andes ) #Peruo #Sudameriko Foto de jmarti20 @pixabay | #Esperanto #lokoj

16.9.22

Finnlando 02


💚 Helsinko, Finnlando 


Helsinko (finne Helsinki, svede Helsingfors) estas la ĉefurbo de Finnlando. En la komenco de 20-a jarcento en Esperanto estis uzata ankaŭ la formo Helsingforso, kiu devenas el la svedlingva nomo de la urbo. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Helsinko ( finne: Helsinki, svede: Helsingfors ) #Finnlando Foto de reijotelaranta @pixabay | #Esperanto #lokoj

10.9.22

Usono 09


💚 Miamo, Florido ( angle: Miami, Florida )


Miamo (originala nomo: Miami, proksima prononco: angle [maj-A-mi], hispane, [mi-A-mi]) estas la plej granda urbo de Florido en Usono kaj la metropolo de Antiloj. La aglomeraĵo de Miamo havas 3 750 000 homojn kaj situas en sudorienta Florido kiel longa, stria urbo (ĉ. 170 x 15 km) inter la maro kaj la granda marĉo de Everglades. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:  

Tvitero:

Miamo, Florido ( angle: Miami, Florida ) #Usono 🇺🇲 Foto de pixexid @pixabay | #Esperanto #lokoj

3.9.22

Barato 01


💚 Tamilnado ( tamile: தமிழ் நாடு ) Tamilujo


Tamilnado aŭ Tamilujo (tamile தமிழ் நாடு [Tamil Nadu] Pri tiu ĉi sono aŭskulti «Tamil-Lando») estas la plej suda ŝtato de Barato kun areo de 130 266 km² kaj 72 147 030 loĝantoj (ĉe la popolnombrado de 2011). La ĉefurbo estas Ĉenajo (iam Madraso). - Vikipedio 2022  


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

30.8.22

Aŭstralio 12


💚 Sidneja Havenponto, Sidnejo, Novsudkimrio 🇦🇺


La je la 19-a de Marto 1932 oficiale inaŭgurita Sydney Harbour Bridge (esperante Sidneja Havenponto) estas la ĉefa ligo inter la norda kaj suda bordoj de Sidnejo per la haveno de Sidnejo (Port Jackson) kaj estas nomata de hejmuloj simple "coat hanger“ (esperante: vestarko). La ponto estis notita en 2007 je sia 75-a jubileo kiel nacia monumento en la Australian National Heritage List. Laŭ la argumentado de la aŭstralia publika instanco pri monumentoj la ponto staras simbole por la evoluo de la moderna Sidnejo kaj internacie por la bonega futuro de Aŭstralio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

27.8.22

Ekvadoro 01


💚 Kuenko ( hispane: Cuenca ) Kvenko


Cuenca, oficiale Santa Ana de los Ríos de Cuenca (de la riveroj) kaj en Esperanto Kvenko aŭ Kuenko, estas urbo de la centra sudo de la Respubliko Ekvadoro kaj estas la ĉefurbo de la provinco Azuay kaj de la Regiono 6a. Estas situanta en la suda parto de la Ekvadoraj Andoj. Ties Historia Centro estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en la jaro 1999. Estas nomata la Ateno de Ekvadoro pro sia majesta arkitekturo, sia kultura diverseco, sia alportado al la ekvadoraj belartoj, sciencoj kaj beletroj kaj pro esti la naskoloko de multaj gravuloj de la ekvadora socio. La manfaritaj pajlĉapeloj estas specialaĵo por la tuta lando. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

22.2.22

Slovenio 02


💚 Pirano, Slovena Istrio

Pirano estas malnova mediteranea kaj havena urbo en Slovena Istrio, kiu situas sur la kabo mem de Pirana duoninsulo. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

27.1.22

Brazilo 06


💚 Manaŭso Manaŭo


Manaus [maNAuz/maNAuŝ], esperantlingve Manaŭso aŭ foje Manaŭo, estas brazila urbo proksime de la enfluo de rivero Negro en riveron Amazono (rivero). Ĝi situas nur kelkdek kilometrojn de la ekvatoro, kvazaŭ meze en ĝangalo (pluvarbaro) kaj havas ekstreme tropikan klimaton. Ĝi estis fondita en 1669 de portugalaj kolonizantoj. Sian jubileon ĝi festas ĉiujare je la 24-a de oktobro. - Vikipedio 2022

Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

13.1.22

Kenjo 03


💚 Najrobio, Najrobo


Najrobio aŭ Najrobo ( svahile Nairobi [nairoɓi], angle Nairobi [naɪˈɹoʊbi] ) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Kenjo. En 2005 ĝi havis 2 750 561 loĝantojn kaj areon de 150 km². Ĝi formas kun la ĉirkaŭo la Najrobian kantonon. Najrobio estas la plej loĝata urbo en Orienta Afriko, kun aktuala ĉirkaŭata loĝantaro de 3 milionoj. Laŭ la censo de 2009, en la administra areo de Najrobio, loĝis 3 138 295 da loĝantoj sur 696 km². Najrobio estas nune la 14a plej loĝata urbo en Afriko, inkludante la loĝantaron de ĉeurboj. - Vikipedio 2022

Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

11.1.22

Anglio 11


💚 Birmingamo, Okcidentaj Mezlandoj


Birmingamo (angle Birmingham, pron. /ˈbɜːmɪŋəm/) estas kaj milionurbo kaj metropola distrikto en la angla regiono West Midlands. 1.014.000 loĝantoj (en 1997) loĝas sur areo de 265 kvadrataj kilometroj. Ĝia havas plurajn fervojstaciojn, el kiuj la ĉefa nomiĝas Birmingham New Street, kaj ankaŭ reton da kanaloj. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

10.1.22

Usono 26


💚 Ĉikago, Ilinojso


Ĉikago ( angle: Chicago [ŝi-kA-goŭ] ) — "La venta urbo", "La dua urbo", "La urbo de larĝaj ŝultroj" — estas la plej granda urbo en la ŝtato Ilinojso, kaj la tria plej granda urbo en Usono. Loĝantoj — 2,9 milionoj, en la ĉikaga regiono ( Ĉikagio ) — 9,6 milionoj. Centro por teknologio kaj scienca esplorado, fabrikado kaj transporto. Centro ankaŭ por komerco en agrikulturaj akcioj. Etne tre diversa urbo, kvartaloj de hindoj, ĉinoj, meksikanoj, portorikanoj, poloj kaj aliaj etnoj troviĝas en la urbo. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

9.1.22

Laoso 01


💚 Budho-parko, Vjentiano


Vjentiano aŭ Vjentjano ( ວຽງຈັນ Viangchan, en laŭa lingvo ) estas ĉefurbo de Laoso. Ĝi havas ĉirkaŭ 200 000 loĝantojn ( jaro 2005 ) kaj en la aglomero loĝas ĉirkaŭ 716 000 ( jaro 2004 ). La urbo troviĝas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Mekongo, kiu landlimas Laoson kaj Tajlandon. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

8.1.22

Aŭstralio 19


💚 Strando Lee Pinto, Darvino, Norda Teritorio


Darvino (angle Darwin) estas la ĉefurbo de la Norda Teritorio de Aŭstralio. Dum la jaro 2016 la urbo havis 145 916 enloĝantojn, kio faras ĝin la plej granda urbo de la Norda Teritorio. La haveno de Darvino estas la plej grava en norda Aŭstralio. Ĝi estas la plej malgranda kaj plej norda el la aŭstraliaj ĉefurboj, kaj ĝi funkcias kiel la regiona centro de la Supra Pinto. - Vikipedio 2022


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

7.1.22

Pakistano 02


💚 Ĥajber-Paŝtulando


Ĥajber-Paŝtulando (paŝtune خېبر پښتون خواہ) estas unu el sume kvar provincoj de Pakistano. Inter la jaroj 1902 kaj 2010 ĝi nomiĝis Nordokcidenta limregiona provinco. Laŭ la stato de 2006 en la provinco vivis 21 706 054 loĝantoj, kio korespondas al loĝdenso de po 291,3 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. La du nomeroj aludas al la montpasejo Ĥajber kaj al la etno de paŝtuoj. Norde limas kun la Vaĥana Koridoro de Afganio. - Vikipedio 2022


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

6.1.22

Italio 10


💚 Florenco, Toskanio


Florenco ( itale Firenze fi'rɛnt͡se ) estas urbo en norda Toskanio, en centra Italio, ĉe la Rivero Arno. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

3.1.22

Usono 25


💚 Evergladoj, Florido


Evergladoj (angle Everglades [ˈɛvɚɡleɪdz], hispane Everglades, seminole Pa-hay-okee) estas natura regiono de subtropikaj humidejoj en la suda parto de la usona subŝtato de Florido, enhavante la sudan duonon de granda baseno. La sistemo ekas ĉe Orlando kun la rivero Kissimmee, kiu enfluas en la ampleksa sed neprofunda Lago Okeechobee. La akvo kiu lasas la lagon en la humida sezono formas malrapidan riveron 97 km larĝan kaj ĉirkaŭ 160 km longan, kiu fluas suden tra kalkoŝtona ŝildo al la Florida Golfo ĉe la suda pinto de la subŝtato. - Vikipedio 2022


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

21.12.21

Ekvadoro 01


💚 Galapagoj


La Galapagoj ( hispane Archipiélago de Colón ) estas insularo en la Pacifika Oceano. Ĝi estas parto de Ekvadoro. - Vikipedio 2021


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...