Showing posts with label Afriko. Show all posts
Showing posts with label Afriko. Show all posts

11.2.23

Platbeka anaso 04


Platbeka anaso


La Platbeka anaso ( Anas platyrhynchos ), kiu estas la plej ofte trovebla anaso de Eŭropo kaj aliaj lokoj, estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj kiu reproduktiĝas tra moderklimataj kaj subtropikaj regionoj de Ameriko, Eŭropo, Azio, kaj Nordafriko, kaj estis enmetita en Novzelando kaj Aŭstralio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Platbeka anaso 🌍🌏🌎 #Disvastigatajbirdoj #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Nordamerikajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj


Platbeka anaso, masklo ( Anas platyrhynchos ). Priskribo atendanta. Foto de Johnny_Harvester @pixabay 2023

10.2.23

Malgranda kalidro 01


Malgranda kalidro


La Malgranda kalidro ( CalidrisErolia minuta ) estas tre eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. - Vikipedio 2023


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Malgranda kalidro 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj


Malgranda kalidro ( Calidris minuta aŭ Erolia minuta ). Priskribo atendanta. Foto de Johnny_px @pixabay 2022

9.2.23

Mustaĉibiso 01


Mustaĉibiso
- Hadada ibiso


La Mustaĉibiso aŭ Hadada ibiso ( Bostrychia hagedash ) estas birdospecio de la grupo de ibisoj troviĝanta en Subsahara Afriko. - Vikipedio 2023


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Mustaĉibiso 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj


Mustaĉibiso aŭ Hadada ibiso ( Bostrychia hagedash ). Priskribo atendanta. Foto de WelshPixie @pixabay 2018

6.2.23

Kaskonumido 02


Kaskonumido

La Kaskonumido ( Numida meleagris ) estas la plej bone konata el la birdospecioj de la familio de Numidedoj, kaj la nura membro de la genro Numida ( monotipa ). Ĝi reproduktiĝas en Afriko, ĉefe sude de Saharo, kaj estis amplekse enmetita en Karibio, Brazilo, Aŭstralio kaj suda Francio. - Vikipedio 2023


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Kaskonumido 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj


Kaskonumido ( Numida meleagris ). Priskribo atendanta. Foto de hbieser @pixabay 2019

2.2.23

Afrika selbekulo 03


Afrika selbekulo
- Selbekulo, Afrika jabiruo

La Selbekulo, Afrika selbekulo aŭ malpli ĝuste Afrika jabiruo ( Ephippiorhynchus senegalensis ) estas granda vadbirdo de la familio de cikonioj nome Cikoniedoj. Tiu estas la plej proksima parenco de la disvastigata azia Nigrakola selbekulo, la unika alia membro de la genro Ephippiorhynchus. Ĝi estas pli malpli similgranda kun la konata Blanka cikonio, sed kun tre partikularaj koloroj en plumaro kaj kapo ( beko ). - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Afrika selbekulo 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj


Afrika selbekulo aŭ simple Selbekulo ( Ephippiorhynchus senegalensis ). Priskribo atendanta. Foto de josibo @pixabay 2021

29.1.23

Blankakrona enanto 01


Blankakrona enanto
- Blankakrona nigra enanto

La Blankakrona enanto, aŭ Blankakrona nigra enanto ( Oenanthe leucopyga ) estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas specio el Mezoriento. - Vikipedio 2023


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Blankakrona enanto 🌍 #Afrikajbirdoj #Mezorientajbirdoj #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj


ALT: Blankakrona enanto aŭ Blankakrona nigra enanto ( Oenanthe leucopyga ). Priskribo atendanta. Foto de belf20 2022

27.1.23

Verda fringo 03


Verda fringo

Verda fringo ( Chloris chloris ) estas paseroforma birdo, kiu apartenas al la familio de Fringedoj. Ĝi vivas meze de branĉoj de arboj kaj dum printempo kaj somero aŭdigas sian kanton konsistantan el milde grakantaj krioj, kiuj eliĝas kiel la susurado de pacaj posttagmezoj. Ĝi estas birdo kiu adaptiĝas relative facile al kaptiteco. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Verda fringo 🌍 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

26.1.23

Sekretaribirdo 05


Sekretaribirdo
- Serpentario

La Sekretaribirdo ( Sagittarius serpentarius ) vivas en Afriko sude de saharo, en ĉiuj medioj, de marbordoj ĝis altaj montaroj, de dezertoj ĝis malsekaj ebenaĵoj, sed ne vivas en densa praarbaro. Ĝi ĉasa kurante kaj sin nutras per malgrandaj bestoj kiujn ĝi povas rapide frapi kaj kapti per beka oŭ pieda frapo: insektoj, ranoj, lacertoj, serpentoj, k.t.p. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Sekretaribirdo 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

22.1.23

Superba brilsturno 04


Superba brilsturno
( Lamprotornis superbus ) Superba lamprotorno

La Superba lamprotorno au Superba brilsturno ( Lamprotornis superbus ) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Lamprotornis aŭ Brilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. Ene de tiu genro formas apartan grupon la kvar specioj kiuj krom la ĝenerala brilblua koloro montras ruĝecajn subajn partojn kiuj estas la jenaj: Superba lamprotorno, Hildebranda lamprotorno, Ŝelia brilsturno kaj Ruĝecventra lamprotorno. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Superba brilsturno 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

21.1.23

Ŝafgrifo 01


Ŝafgrifo
( Gypaetus barbatus ) Gipaeto, Liphara gipaeto

La Gipaeto, Ŝafgrifo aŭ Liphara gipaeto ( Gypaetus barbatus ), estas taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, sed tre malsimila ne nur de samfamilianoj, sed eĉ de aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj; krome ĝi estas la ununura membro de la genro Gypaetus. En Eŭrazio la gipaeto estas la plej ampleksflugila el ĉiuj la vulturoj kaj pro tio tre impona kaj rigardinda fluganta birdo. - Vikipedio 2023


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Ŝafgrifo 🌏🌍 #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

19.1.23

Ruĝkapa anaso 05


Ruĝkapa anaso
( Netta rufina )

La Ruĝkapa anaso ( Netta rufina ) estas birdospecio el la familio de Anasedoj ene de la grupo de la Merganasoj. Ĝi estas monotipa, ne havas subspeciojn, spite la ampleksan teritorion ( el Iberio al Ĉinio ). - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Ruĝkapa anaso 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

18.1.23

Lilbrusta koracio 14


Lilbrusta koracio
( Coracias caudata )

La Lilbrusta koracio ( Coracias caudata ) estas birda membro de la familio de koraciedoj, kiu reproduktiĝas tra tropika Afriko sude de Saharo, kaj precipe ekde Etiopio, tra Orienta Afriko, al Angolo kaj ĝis nordo de Sudafriko, kaj en la sudo de Arabio, preferante malfermajn arbarojn kaj savanon; ĝi ne ĉeestas lokojn senarbajn. Ĝi estas unu el la plej kolorbuntaj birdoj kaj eble la plej bunta inter koracioj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Lilbrusta koracio 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

16.1.23

Blankkrona vanelo 01


Blankkrona vanelo
( Vanellus albiceps )

La Blankkrona vanelo ( Vanellus albiceps ) estas mezgranda vadbirdo kiu spite ties ŝajna aspekto estas vanelo anstataŭ pluvio. Ĝi estas loĝanta tra tropika Afriko, plej ofte proksime de grandaj riveroj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Blankkrona vanelo 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

12.1.23

Kolumlanio 02


Kolumlanio
( Lanius collaris )

La Kolumlanio ( Lanius collaris ) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi troviĝas ĉe plej parto de Subsahara Afriko. La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj. Per tiu beko tiu lanio, kiel la aliaj, havas kutimon palisumi kadavraĵojn sur dornoj de akacioj aŭ pikdrato kaj konservi ilin por posta manĝado. Ĝi manĝas grandajn insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn. Pro tio la specio ricevas nomojn de akuzisto, ekzekutisto, buĉisto ktp. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Kolumlanio 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

11.1.23

Himantopo 04


Himantopo
( Himantopus himantopus )

Himantopo ( Himantopus himantopus ) estas svelta kaj eleganta vadbirdo el familio de Rekurbrostruledoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Tiu vorto utilas por tiu specifa specio, sed ankaŭ por ĉiu birdo en la genro Himantopus. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Himantopo 🌍🌏🌎 #Kosmopolitajbirdoj | #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj #Amerikajbirdoj #Nordamerikajbirdoj #Mezamerikajbirdoj #Sudamerikajbirdoj

9.1.23

Lentuga kolombo 01


Lentuga kolombo
( Columba guinea )

La Lentuga kolombo ( Columba guinea ) estas membro de la familio de birdoj kolomboj nome Kolombedoj, kiu loĝas kaj reproduktiĝas en granda parto de Afriko sude de Saharo. Ĝi estas komuna kaj disvastigata specio en malfermaj medioj en granda parto de sia teritorio, kvankam estas ankaŭ grandaj malplenoj en ĝi. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Lentuga kolombo 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

4.1.23

Blankgorĝa silvio 03


Blankgorĝa silvio
( Sylvia communis ) Blankagorĝa silvio

La Blankgorĝa silvio aŭ Blankagorĝa silvio ( Sylvia communis ) estas komuna kaj disvastigata specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylvia aŭ silvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj. Ĝi reproduktiĝas tra Eŭropo kaj tra multe de moderklimata okcidenta Azio. Tiu malgranda paserina birdo estas tre migranta kaj vintrumas en tropikaj Afriko, Arabio kaj Barato. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Blankgorĝa silvio 🌍 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

2.1.23

Kablanda kosifo 04


Kablanda kosifo
( Cossypha caffra )

La Kablanda kosifo ( Cossypha caffra ) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Kablanda kosifo 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

28.12.22

Suda ruĝa episkopobirdo 01


Suda ruĝa episkopobirdo
( Euplectes orix )

La birdospecio Euplectes orix aŭ Suda Ruĝa Episkopobirdo estas malgranda paseroforma birdo apartenanta al la genro Euplectes de episkopo- kaj vidvino-birdoj en la biologia familio de ploceedoj. Ĝi estas ofta en malsekaj kaj herbejaj regionoj de Afriko sude de la ekvatoro. Norde de la ekvatoro, ĝi estas anstataŭigata per la Norda Ruĝa Episkopobirdo ( Euplectes franciscanus ) kiu estis antaŭe rigardita kiel subspecio de tiu specio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Suda ruĝa episkopobirdo 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

27.12.22

Blua rokturdo 01


Blua rokturdo
( Monticola solitarius ) Solema rokturdo

La Blua rokturdo aŭ Solema rokturdo ( Monticola solitarius ) estas specio de birdo. Tiu turdeca membro de la Muŝkaptuledoj estis iam lokita en la familio de Turdedoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Blua rokturdo 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...