6.5.21

Nordamerika arbanaso 03


💚 Arbanaso, masklo (Aix sponsa)


La arbanaso (Aix sponsa) estas specio de anaso troviĝanta en Nordameriko. Ĝi estas unu el la plej koloraj el la nordamerikaj akvobirdoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

5.5.21

📅 05/05/21

🌄 Merkredo, la 05-a de majo 2021


Internacia Akuŝisto-Tago ⚕️
Monda Tago de Portugala Lingvo 🇵🇹

Twitter

💚 eonomoj.blogspot.com

Gufo 02


💚 Gufo (Bubo bubo)


Gufo (Bubo bubo) estas specio de granda birdo el la ordo de strigoformaj, familio de strigedoj, kun granda plumtufo super ĉiu bone. Temas pri nokta rabobirdo, disvastigitaj tra Eŭropo, Azio kaj norda Afriko. Ĝi estas pli komuna en nordoriento de Eŭropo, sed ankaŭ en la zono kiu ĉirkaŭas la Mediteraneon, inkluzive Iberion. En Azio la specio ĉeestas la plejparton de la kontinento, escepte la plej nordan Siberion kaj la sudan Azion (la tri duoninsuloj). Ties latinlingva scienca specifa nomo baziĝas sur la onomatopeo de la sonoj de la specio, kaj jam ekde la Mezepoko oni konas ĝin kiel Bubo en la bestolibroj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

Flavgorĝa emberizo 01


💚 Flavgorĝa emberizo (Emberiza elegans)


La Flavgorĝa emberizo (Emberiza elegans) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

Plataventra ŝvebo-libelo 01


💚  Plataventra ŝvebo-libelo (Libellula depressa)

Plataventra ŝvebo-libelo (Libellula depressa) estas unu el la plej oftaj libeloj en Eŭropo kaj centra Azio. Ĝi estas tre distinga kun tre larĝa platigita abdomeno, kvar flugilmakuloj kaj, ĉe la masklo, la abdomeno fariĝas pruineca bluo. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto

Foto-fonto

Twitter

💚 eonomoj.blogspot.com

Pasera spizelo 01


💚 Pasera spizelo (Spizella passerina)


La Pasera spizelo (Spizella passerina) estas specio de pasero de la Nova Monda, paserina birdo de la familio de la paseleredoj. Ĝi estas disvastigita, sufiĉe malsovaĝa kaj ofta tra la plej granda parto de sia nordamerika teritorio. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

4.5.21

📅 04/05/21

🌄 Mardo, la 04-a de majo 2021


Internacia Tago de Fajrobrigadistoj 🚒
Monda Astmo-Tago ⚕️
Tago de Star Wars 🌌

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

Makako 01


💚 Makako (latina genro: Macaca)


Makako (Macaca) estas genro da simioj de la malnova mondo. Makakoj vivas en Azio de Hindio kaj Tibeto orienten ĝis Sulaveso, Javo, la Filipinoj kaj Japanio. Unu specio, la magoto (Macaca sylvanus) vivas en Nordorienta Afriko kaj Ĝibraltaro. En 2005 por la unua fojo dum pli ol 100 jaroj oni malkovris novan specion, Macaca munzala el Arunaĉal-Pradeŝo (Nordorienta Hindio). - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

3.5.21

📅 03/05/21

🌄 Lundo, la 03-a de majo 2021


Internacia Tago de Libereco de Amaskomunikiloj 📰
Internacia Leopardo-Tago 🐆

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

Eŭrazia monedo 02


💚 Eŭrazia monedo (Corvus monedula) Monedo, Eŭropa monedo, Okcidenta monedo, Korveto


La Monedo (Corvus monedula), konata ankaŭ kiel Eŭrazia monedo, Eŭropa monedo, Okcidenta monedo, aŭ tre simple kiel Korveto, estas unu el la plej malgrandaj specioj (34–39 cm longa) en la genro de korvoj kaj korakoj. Kiel ĉiuj korvedoj, ĝi estas ĉiomanĝa. Ĝi troviĝas tra Eŭropo, okcidenta Azio kaj Nordafriko. Oni agnoskas kutime kvar subspeciojn. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

Cedra silkvostulo 03


💚 Amerika bombicilo (Bombycilla cedrorum) Cedra bombicilo, Amerika silkvostulo, Cedra silkvostulo


La Amerika bombicilo aŭ Cedra bombicilo (Bombycilla cedrorum) estas membro de la familio de Bombiciledoj en ties ununura genro kaj en la ordo de paseroformaj birdoj. Ĝi havas silke molajn, buntajn plumojn, kaj vivas en malfermaj nordamerikaj arbaroj, precipe en suda Kanado kaj norda Usono. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

2.5.21

📅 02/05/21

🌄 Dimanĉo, la 02-a de majo 2021


Internacia Tagiĝo-Refrenkoruso-Tago 🐦
Monda Tago de Rido 😄
Monda Tuno-Tago 🐟

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kablanda kosifo 02


💚 Kablanda kosifo (Cossypha caffra)

La Kablanda kosifo (Cossypha caffra) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

Eŭropa koracio 01


💚 Eŭropa koracio (Coracias garrulus) Garolkoracio


La Eŭropa koracio (Coracias garrulus) estas la sola membro de la birda familio de birdoj reproduktiĝanta en Eŭropo. Ĝia ĝenerala teritorio etendiĝas al Mezoriento, Mezazio kaj Maroko. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:


💚 eonomoj.blogspot.com

Ruĝeca motmoto 01


💚
Ruĝeca motmoto (Baryphthengus martii)


La ruĝeca motmoto (Baryphthengus martii) estas preskaŭ paserina birdo kiu estas loĝanta bredisto en pluvarbaroj de nordorienta Honduro sude al okcidenta Ekvadoro, nordorienta Bolivio kaj sudokcidenta Brazilo. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

1.5.21

📅 01/05/21

🌄 Sabato, la 01-a de majo 2021

Internacia Tago de la Laboro 👩🔧
Monda Lyme-malsona Tago ⚕️

Twitter

💚 eonomoj.blogspot.com

Dornakola ibiso 02


💚 Dornakola ibiso (Threskiornis spinicollis) Pajlkola ibiso


La Dornakola ibiso aŭ Pajlkola ibiso (Threskiornis spinicollis) estas birdospecio de la familoi de ibisoj kaj plataleoj nome Treskiornitedoj. Ili povas troviĝi tra Aŭstralio, Novgvineo, kaj partoj de Indonezio. Plenkreskuloj havas distingajn pajlecajn aŭ dornecajn plumojn en siaj koloj; de tie la du alternativaj elektoj de komuna nomo kaj la latina scienca nomo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

30.4.21

📅 30/04/21

🌄 Vendredo, la 30-a de aprilo 2021


Internacia Ĵaztago 🎷🎶

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

Afrika selbekulo 02


💚 Afrika selbekulo (Ephippiorhynchus senegalensis) Selbekulo, Afrika jabiruo


La Selbekulo, Afrika selbekulo aŭ malpli ĝuste Afrika jabiruo (Ephippiorhynchus senegalensis) estas granda vadbirdo de la familio de cikonioj nome Cikoniedoj. Tiu estas la plej proksima parenco de la disvastigata azia Nigrakola selbekulo, la unika alia membro de la genro Ephippiorhynchus. Ĝi estas pli malpli similgranda kun la konata Blanka cikonio, sed kun tre partikularaj koloroj en plumaro kaj kapo (beko). - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

Ruĝa milvo 08


💚 La Ruĝa milvo aŭ Rufa milvo (Milvus milvus) estas mezgranda rabobirdo de familio Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel aglojn, buteojn kaj cirkuojn. Tiu specio estas endemia de la regiono de Okcidenta Palearktiso en Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko, kvankam iam loĝis ĝis norda Irano. Ĝi estas rara specio kiu estas de loĝantaj birdoj en la plej moderklimataj partoj de ties teritorio en okcidenta Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko, sed birdoj el nordorienta kaj centra Eŭropo vintras pli sude kaj okcidente, sude ĝis Turkio. Vagantoj atingis norden ĝis Finnlando kaj suden ĝis Israelo kaj Libio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

29.4.21

📅 29/04/21

🌄 Ĵaŭdo, la 29-a de aprilo 2021


Internacia Dancotago 💃

Twitter

💚 eonomoj.blogspot.com

Marstelo 02


💚 Marstelo (latina klaso: Asteroidea) Asterio


Marsteloj (Asteroidea) estas plataj kaj multfoje stelformaj (*5-pintaj) bestoj. Ili grandas de kelkaj cm al kelkdek cm. Ilia korpo konstruiĝas el centra disko kaj brakoj. La disko kaj brakoj tre varias je grando. Ili havas kalkajn skeletojn. La buŝaperturo situas ventre. Sur la ventra flanko troviĝas ankaŭ ambulakraj piedetoj kun adheraj disketoj en 2 aŭ 4 vicoj. Ili estas unuseksaj bestoj kun ekstera fekundigo. - Vikipedio 2021 *plejparte


Nomfontoj

Foto-fonto

Twitter

💚 eonomoj.blogspot.com

Tikela muŝkaptulo 03


Tikela muŝkaptulo
(Cyornis tickelliae)


La Tikela muŝkaptulo (Cyornis tickelliae) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj. Ĝi estas insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko al Indonezio. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Foto-fonto

Twitter

💚 eonomoj.blogspot.com

Eŭrazia upupo 04


💚
Upupo (Upupa epops)


La Upupo (Upupa epops) apartenas al la sama ordo koracioformaj birdoj de multkoloraj brilaj birdoj kiel abelmanĝuloj, alcionoj kaj koracioj spite ke ĝi ne montras tiom brilajn kolorojn. Estas la ununura specio de siaj genro kaj familio. En la taksonomio de Sibley aperas tiu ĉi specio kiel ununura specio eĉ de ordo nome Upupoformaj diferenca de Koracioformaj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

28.4.21

📅 28/04/21

🌄 Merkredo, la 28-a de aprilo 2021


Monda Tago por Sekureco kaj Sano sur Laboro 👷
Ĉesu Manĝaĵmalŝparo-Tago 🛑🍞🗑️
Internacia Tago de Gvidhundoj 🐕

Twitter

💚 eonomoj.blogspot.com

Maskegitalo 01


💚 Maskegitalo (Aegithalos concinnus) Brunkrona egitalo, Nigragorĝa egitalo


La Maskegitalo, Brunkrona egitalo aŭ Nigragorĝa egitalo (Aegithalos concinnus) estas tre eta paserina birdo de la familio de Egitaledoj. Tiu specio havas ses subspeciojn nuntempe agnoskitajn, kaj kelkajn aliajn sugestitajn. Genetikaj studoj sugestis, ke tiuj subspecioj povus reprezenti separatajn speciojn, sed necesas pli da studoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Foto-fonto

Twitter

💚 eonomoj.blogspot.com

Kojnvosta aglo 01


💚 Kojnvosta aglo (Aquila audax)


Kojnvosta aglo (Aquila audax) estas plej granda aglo de Aŭstralio (kvankam ĝi troviĝas ankaŭ en suda Novgvineo) kaj plej komuna granda aglo en la mondo. Longajn larĝajn flugilojn, plenplumajn piedojn kaj rimarkendan kojnforman voston havas ĝi. Pro kaj vosto kaj grandeco — ĝi estas el plej grandaj rabobirdoj en la mondo — ĝi konatiĝas tuj kiel "kojnulo" eĉ de senspertulo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

Blankventra otido 01


💚 Blankventra otido (Eupodotis senegalensis


La Blankventra otido (Eupodotis senegalensis) estas afrika specio de otido. Ĝi estas disvastigita en subsahara Afriko en herbejoj kaj malfermaj arbaraj habitatoj. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

Blua garolo 01


💚
Blua garolo (Cyanocitta cristata)


La Blua garolo (Cyanocitta cristata) estas paserina birdo, membro de la familio de Korvedoj indiĝenaj de Nordameriko. Ĝi apartenas al la grupo de "bluaj" aŭ amerikaj garoloj, kiuj estas, inter korvedoj, ne tre proksima al la aliaj garoloj. Ĝi estas adaptebla, agresema kaj ĉiomanĝanta, kaj koloniigis novajn habitatojn dum multaj jardekoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

27.4.21

📅 27/04/21

🌄 Mardo, la 27-a de aprilo 2021


Internacia Hieno-Tago 🐾
Monda Tapiro-Tago 🐾

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kardinalo-muŝkaptulo 01


💚 Kardinalo-muŝkaptulo (Pyrocephalus obscurus


La Kardinalo-muŝkaptulo (Pyrocephalus obscurus) estas malgranda paserina birdo de la familio de tiranaj muŝkaptuloj trovita tra Sudameriko kaj suda Nordameriko. Ĝi estas okulfrapa escepto inter la ĝenerale enuigaj Tiranedoj pro sia ruĝeta ruĝa kolorigo. La maskloj havas helruĝajn kronojn, brustojn kaj subajn partojn, kun brunecaj flugiloj kaj vostoj. Inoj malhavas la vivan ruĝan kolorecon kaj povas esti malfacile identigeblaj - ili povas esti konfuzitaj por la Febo de Say. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:
TSH 2021

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

Eŭrazia sturno 05


💚 Ordinara sturno (Sturnus vulgarisSturno, Vulgara sturno, Eŭropa sturno


La Ordinara sturno, Vulgara sturno, Eŭropa sturno aŭ simple Sturno (Sturnus vulgaris) estas paserina birdo de la familio de Sturnedoj kaj la plej tipa el la genro, kiu siavice estas la plej tipa en la familio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...