30.1.22

Brazila tapiro 01


💚 Brazila tapiro (Tapirus terrestris) Sudamerika tapiro


La sudamerika tapiro (Tapirus terrestris), ankaŭ ofte nomita la brazila tapiro (de la tupio tapi'ira ), la amazonia tapiro , la kolhara tapiro , la malaltebenaĵo tapiro , en la portugala anta , kaj en miksita keĉua kaj hispana saĉavaca (laŭlitere " arbustbovo"), estas unu el la kvar vaste agnoskitaj specioj en la familio de tapiroj, kune kun la monttapiro, la malaja tapiro kaj la Baird-tapiro. Ĝi estas la plej granda pluviva indiĝena surtera mamulo en Amazono. - Vikipedio (en) 2022


Nomfontoj: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

29.1.22

Eŭropa cinklo 01


💚 Eŭropa cinkloCinclus cinclus ) Cinklo, Eŭrazia cinklo, Blankagorĝa cinklo


La Cinklo, Eŭropa cinklo, Eŭrazia cinklo aŭ Blankagorĝa cinklo (Cinclus cinclus) estas ĉeakva paserina birdo kiu troviĝas en Eŭropo kaj Mezoriento. Tiu specio estas dividita en kelkaj subspecioj laŭ koloraj diferencoj, ĉefe de la brusta zono. La cinklo estas fortika, mallongvosta birdo, malhela supre kaj blankabrusta, ege asocia al rapidaj fluantaj riveroj, rojoj kaj torentoj aŭ kun la lagoj kien tiuj alfluas. La vorto "cinklo" taŭgas ankaŭ por la kvin specioj de la genro Cinclus, sed tre pfte oni uzas antonomazie por tiu specio kio estas tre konata kaj disvastigata. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Brazila proverbo 05


💚 Ne pendigu vian ĉapelon pli alte ol vi povas etendi.


Fonto de proverbo: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Marsupia muso 02


💚 Marsupia muso (latinscienca genro: Antechinus)


Antechinus (/ æntɪˈkaɪnəs / ('formiko-echinus')) estas genro de malgranda dasiurida marsupia endemio de Aŭstralio. Ili similas al musoj. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Griza garolo 01


💚
Griza garolo ( Perisoreus canadensis ) Kanada garolo


La Griza garolo aŭ Kanada garolo, Perisoreus canadensis, estas birdo membro de la familio de korvoj kaj garoloj nome Korvedoj kiu troviĝas en la borealaj arbaroj tra Nordameriko norde de la arbarlinio kaj en subalpaj arbaroj de la Roka Montaro sude ĝis Nov-Meksiko kaj Arizono. Ĝi estas unu el la tri membroj de la genro Perisoreus, la aliaj estas la Siberia garolo, P. infaustus, kiu troviĝas el Norvegio al orienta Rusio kaj montras ruĝecajn partojn en flugilo kaj vosto kaj la Siĉuana garolo, P. internigrans, kiu estas pli malhela kaj estas limigita ene de la montaroj de orienta Tibeto kaj nordokcidenta Siĉuano. La tri specioj stokas manĝaĵojn kaj loĝas la tutan jaron en konstantaj teritorioj en koniferaj arbaroj. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

28.1.22

Afrika maraglo 05


💚 Afrika maraglo (Haliaeetus vocifer) Afrika fiŝaglo


La Afrika maraglo (Haliaeetus vocifer) aŭ Afrika fiŝaglo, kio povas esti konfuziga kun la veraj fiŝagloj (Ichthyophaga), estas granda aglo kaj rabobirdo de la familio Akcipitredoj kiu enhavas aliajn tagajn rabobirdojn kiel cirkuoj, akcipitroj, buteoj, milvoj, ktp., ĉikaze el la genro de maragloj. Tiu specio povas simili al la Blankakapa maraglo laŭ aspekto; kvankam rilataj, ĉiu loĝas en diferencaj kontinentoj, ĉar la Blankakapa maraglo loĝas en Nordameriko. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

27.1.22

Orientazia grilbirdo 01


💚 Orientazia grilbirdo (Locustella ochotensisOrientazia lokustelo


La Orientazia grilbirdo (Locustella ochotensis) estas birdospecio de la genro de Locustella aŭ birdoj kiuj kantas kvazaŭ insektoj (Lokusto). Ĝi troviĝas en Brunejo, Ĉinio, Indonezio, Japanio, Koreio, Malajzio, Filipinoj, Rusio, Tajvano kaj Usono. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Tufanaso 02


💚 Tufanaso, Masklo (Aythya fuligula) Fuligulo


La Tufanaso aŭ fuligulo (Aythya fuligula) estas birdo el la anasedoj, mezgranda specio de la grupo de la merganasoj, kun populacio de preskaŭ unu miliono da birdoj. Oni ne agnoskas subspeciojn. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Brazilo 06


💚 Manaŭso Manaŭo


Manaus [maNAuz/maNAuŝ], esperantlingve Manaŭso aŭ foje Manaŭo, estas brazila urbo proksime de la enfluo de rivero Negro en riveron Amazono (rivero). Ĝi situas nur kelkdek kilometrojn de la ekvatoro, kvazaŭ meze en ĝangalo (pluvarbaro) kaj havas ekstreme tropikan klimaton. Ĝi estis fondita en 1669 de portugalaj kolonizantoj. Sian jubileon ĝi festas ĉiujare je la 24-a de oktobro. - Vikipedio 2022

Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Nordamerika ruĝa vulpo 01


💚 Nordamerika ruĝa vulpo (Vulpes vulpes fulva) Amerika ruĝa vulpo


La Nordamerika ruĝa vulpo (Vulpes vulpes fulva) estas nordamerika subspecio de la ruĝvulpo. Ĝi estas la plej granda el la veraj vulpoj kaj unu el la plej vaste distribuitaj membroj de la ordo de Karnomanĝuloj, okazanta en Nordameriko. Ĝi estas listigita kiel malplej zorgo fare de la IUCN. - Vikipedio (en) 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kuba todo 03


💚 Kartakuvo ( Todus multicolor ) Multkolora todo, Kuba todo


La kartakuvo ( Todus multicolor ), ankaŭ konata kiel kuba barrancolí kaj pedorrera, estas specio de koracioforma birdo de la familio de Todedoj endemia de Kubo. Ĝi estas unu el la plej altvaloraj specioj de la kuba birdfaŭno. Neniuj subspecioj estas konataj. - Vikipedio (es) 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

25.1.22

Eŭrazia sturno 10


💚 Sturno ( Sturnus vulgaris ) Ordinara sturno, Vulgara sturno, Eŭropa sturno


La Ordinara sturno, Vulgara sturno, Eŭropa sturno aŭ simple Sturno ( Sturnus vulgaris ) estas paserina birdo de la familio de Sturnedoj kaj la plej tipa el la genro, kiu siavice estas la plej tipa en la familio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Malhela lagopo 01


💚 Malhela lagopo, masklo ( Dendragapus obscurus


La Malhela lagopo, Dendragapus obscurus, estas birdospecio de la familio de Tetraonedoj, loĝanta en arbaroj indiĝena de la Roka Montaro en Nordameriko. Ĝi estas tiom proksime rilata al la Fulga lagopo, Dendragapus fuliginosus, ke ĝis ĵuse estis iom da debato ĉu ili estas vere separataj specioj. - Vikipedio 2022


Nomfontoj: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Usona proverbo 12


💚 Aroganteco estas vojbaro sur la ŝoseo de saĝeco.


Fonto de proverbo: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Gepardo 05


💚 GepardoAcinonyx jubatus ) Ĉasleopardo


Gepardo estas felisedo ( Acinonyx jubatus ), kiu povas atingi tre altajn kur-rapidojn, ekzemple dum ĉasado. Ĝi estas la plej rapida tera besto, ekzemple rapido je 93 km/h (58 mph) estis mezurita per mezurilo en kolrimeno. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

23.1.22

Mandarenanaso 12


💚 Mandarenanaso, masklo ( Aix galericulata )


La Mandarenanaso ( Aix galericulata ) estas specio el anasedoj kiu troveblas en Ĉinio, de kie ĝi disvastiĝis ankaŭ en apudaj landoj kaj poste eĉ al Okcidenta Eŭropo dekomence por kaptiva bredado, sed poste al sovaĝiĝintaj populacioj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Ruĝokula vireo 01


💚 Ruĝokula vireo ( Vireo olivaceus )


La Ruĝokula vireo, Vireo olivaceus, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj. Ĝi estas iom simila al silvioj sed ne estas proksime rilata al la Paruliedoj. Ĝi estas komuna en sia ampleksa teritorio kaj ne estas konsiderata minacata en la listoj de la IUCN. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Damao 04


💚 Damao ( Dama dama


Damao ( Dama dama ) estas remaĉulo el la ordo de parhufuloj, kaj familio de cervedoj. Ĝi similas al cervo, sed la virbesto portas platajn kornarojn, iom similajn al tiuj de alko. - Vikipedio 2022


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

22.1.22

Maskovanelo 04


💚 MaskovaneloVanellus miles )


La Maskita vanelo ( Vanellus miles ) estas granda, komuna kaj elstarema birdo devena el Aŭstralio, ĉefe el norda kaj orienta partoj de la kontinento. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Vulkana kolibro 01


💚 Vulkana kolibro ( Selasphorus flammula )


La vulkana kolibro ( Selasphorus flammula ) estas tre malgranda kolibro, indiĝena de la talamankaj montararbaroj de Kostariko kaj okcidenta Panamo. - Vikipedio (en) 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

21.1.22

Tufparuo 01


💚 Tufparuo ( Lophophanes cristatus


Turfparuo ( Lophophanes cristatus, iam Parus cristatus ) estas eta kantbirdo, malpli granda ol pasero, de familio de paruedoj. - Vikipedio 2021

Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Brodita karpo 06


💚 Brodita karpo ( Cyprinus rubrofuscus ) Koi (fiŝo)


Koi (japane 鯉, romaji: koi) aŭ pli specife niŝikigoi (japane 錦鯉, laŭvorte "brodita karpo"), estas ornama variaĵo de la hejmigita karpo ( Cyprinus carpio ) kiu estas tenata por dekoraj celoj en eksterdomaj lagetoj aŭ akvoĝardenoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Neĝemberizo 01


💚 Neĝemberizo ( Plectrophenax nivalis ) Neĝofloko


La Neĝemberizo ( Plectrophenax nivalis ), foje populare nomata "neĝofloko", estas paserina birdo de la familio de Emberizedoj. Ĝi estas arkta specialisto, kun ĉirkaŭpolusa arkta reprodukta teritorio tra la tuta norda hemisfero. Estas malgrandaj izolataj populacioj en kelkaj altaj montoj sude de la arkta regiono, inklude Cairngorms en centra Skotio kaj la Montoj Saint Elias en la suda limo inter Alasko kaj Jukono. - Vikipedio 2022


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

20.1.22

Ganga minao 01


💚 Ganga minao ( Acridotheres ginginianus ) Ganga akridotero


Ganga akridotero aŭ Ganga minao ( Acridotheres ginginianus ) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Akridoteroj kiuj portas fruntajn krestojn. Ĝi loĝas en Suda Azio kun teritorioj el Sindo, Pakistano al Bangladeŝo. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Strivizaĝa buntpego 03


💚 Strivizaĝa buntpego ( Picoides pubescens )


La Strivizaĝa buntpego, Picoides pubescens, estas birdo de la genro Picoides kaj malgranda memrbo de la grupo de buntpegoj, tio estas pego, kie ĉefas la koloroj nigra supre kaj blanka sube, sed ankaŭ aliaj (ĉikaze ruĝa) en markoj supre. Krome ĝi estas la plej malgranda pego en Nordameriko. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

19.1.22

Kardinala muŝkaptulo 02


💚 Kardinala muŝkaptuloPyrocephalus obscurus ) Kardinalo-muŝkaptulo


La Kardinala muŝkaptulo ( Pyrocephalus obscurus ) estas malgranda paserina birdo de la familio de tiranaj muŝkaptuloj trovita tra Sudameriko kaj suda Nordameriko. Ĝi estas okulfrapa escepto inter la ĝenerale enuigaj Tiranedoj pro sia ruĝeta ruĝa kolorigo. La maskloj havas helruĝajn kronojn, brustojn kaj subajn partojn, kun brunecaj flugiloj kaj vostoj. Inoj malhavas la vivan ruĝan kolorecon kaj povas esti malfacile identigeblaj - ili povas esti konfuzitaj por la Febo de Say. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

18.1.22

Eŭrazia garolo 06


💚 Eŭrazia garolo ( Garrulus glandarius )


La Eŭropazia garolo aŭ Eŭrazia garolo ( Garrulus glandarius ) de la ordo de paseroformaj birdoj kaj familio korvedoj estas la plej konata garolo en la malnova mondo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...