8.3.22

Blugriza tangaro 04


💚 Blugriza tangaro ( Thraupis episcopus )


La blugriza tanano (Thraupis episcopus) estas mezgranda sudamerika kantobirdo de la familio de tanagistoj, Thraupidae. Ĝia teritorio estas de Meksiko sude al nordorienta Bolivio kaj norda Brazilo, la tuta Amazon-baseno, krom tre sude. Ĝi estis enkondukita en Lima ( Peruo ). Sur Trinidado kaj Tobago, ĉi tiu birdo nomiĝas blua jean. - Vikipedio (en) 2021

Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

6.3.22

Marĉoparuo 01


💚 Marĉoparuo ( Poecile palustris ) Foliarparuo


La Marĉoparuo aŭ Foliarparuo, Poecile palustris, estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj, tre rilata al la Salikparuo, Davida paruo kaj Songara paruo. Ĝi estas eta (ĉirkaŭ 12 cm longa kaj 12 g peza) kun nigraj krono kaj nuko, palaj vangoj, bruna dorso kaj grizecbrunaj flugiloj kaj vosto. Oni agnoskas inter 8 kaj 11 subspeciojn. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:
PIV 2020: paruo

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Glanpego 01


💚 Glanpego, ino ( Melanerpes formicivorus )


La Glanpego (Melanerpes formicivorus) estas mezgranda melanerpo, tio estas birdo de la familio de Pegedoj, kiu loĝas el sudokcidenta Usono kaj ĝis Centrameriko. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:
PIV 2020: pego

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

5.3.22

Novholanda mielmanĝulo 03X


💚 Novholanda mielmanĝulo ( Phylidonyris novaehollandiae )


La Novholanda mielmanĝanto (Phylidonyris novaehollandiae) estas mielmanĝanto specio trovita ĉie en suda Aŭstralio. Ĝi estis inter la unuaj birdoj kiuj estis science priskribitaj en Aŭstralio, kaj estis komence nomita Certhia novaehollandiae. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Fotfonto

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Oranĝaflanka bluvostulo 03


💚 Oranĝaflanka bluvostulo, masklo ( Tarsiger cyanurus ) Bluvostulo, Ruĝflanka bluvostulo, Ruĝflanka tarsigero, Oranĝaflanka tarsigero


La Bluvostulo, Ruĝflanka bluvostulo, Ruĝflanka tarsigero, Oranĝaflanka bluvostulo aŭ Oranĝaflanka tarsigero ( Tarsiger cyanurus ), estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Tarsigeroj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

4.3.22

Kaskonumido 04


💚 Kaskonumido ( Numida meleagris )


La Kaskonumido (Numida meleagris) estas la plej bone konata el la birdospecioj de la familio de Numidedoj, kaj la nura membro de la genro Numida (monotipa). Ĝi reproduktiĝas en Afriko, ĉefe sude de Saharo, kaj estis amplekse enmetita en Karibio, Brazilo, Aŭstralio kaj suda Francio.


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

3.3.22

Griza korniko 02


💚 Griza korniko ( Corvus cornix ) Kapuĉa korvo, Milica korvo, Milica birdo, Skota korvo, Dana korvo


La griza korniko (Corvus cornix) estas birdspecio de Eŭropazio de la genro de korvoj. Amplekse distribuita, ĝi estas konata surloke per diversaj nomoj, kiel en la angla Hooded Crow, tio estas Kapuĉa korvo, Milica korvo aŭ Milica birdo en Rusio, ĉar ĝia koloro similas al tiu de la polica uniformo, Skota korvo, Dana korvo, kaj Griza korvo en Irlando ktp. Ĝi troviĝas tra norda, orienta kaj sudorienta Eŭropo, kaj Meza Oriento; ĝi estas cindrogriza birdo kun nigraj kapo, gorĝo, flugiloj, vosto kaj femurplumoj, krom la nigraj beko, okuloj kaj kruroj. Kiel aliaj korvedoj ĝi estas ĉiomanĝanta kaj oportunema manĝanto. - Vikipedio 2022


Nomfonto:
PIV 2020: Griza korniko

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Norda kardinalo 11


💚 Norda kardinalo ( Cardinalis cardinalis ) Norda kardinalo


La norda kardinalo (Cardinalis cardinalis) estas birdo en la genro Cardinalis; ĝi ankaŭ estas konata ordinarlingve kiel la komuna kardinalbirdo, komuna kardinalbirdo, aŭ nur kardinalbirdo (kiu estis ĝia nomo antaŭ 1985). Ĝi troveblas en sudorienta Kanado, tra la orienta Usono de Majno ĝis Minesoto ĝis Teksaso, kaj sude tra Meksiko, Belizo kaj Gvatemalo. Ĝi ankaŭ estas enkondukita specio en kelkaj lokoj kiel Bermudo kaj Havajo. Ties habitato inkluzivas arbarojn, ĝardenojn, arbustarojn kaj humidejojn. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Manulo 02


💚 Manulo ( Octocolobus manul ) Palasa kato


La palasa kato (Octocolobus manul) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj vivas en la Nordoriento, Ŝinĝjang, Ĉinghaj, la Interna Mongolio, Gansu, Siĉŭan kaj Tibeto de Ĉinio, kaj ankaŭ en Mongolio, Sovetunio, Irano, Afganio, Hindio kaj Pakistano. - Vikipedio 2021


Nomfonto:
TSH 2022

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

2.3.22

Dornakola ibiso 03


💚 Dornakola ibiso ( Threskiornis spinicollis ) Pajlkola ibiso


La Dornakola ibiso aŭ Pajlkola ibiso (Threskiornis spinicollis) estas birdospecio de la familoi de ibisoj kaj plataleoj nome Treskiornitedoj. Ili povas troviĝi tra Aŭstralio, Novgvineo, kaj partoj de Indonezio. Plenkreskuloj havas distingajn pajlecajn aŭ dornecajn plumojn en siaj koloj; de tie la du alternativaj elektoj de komuna nomo kaj la latina scienca nomo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

1.3.22

Ruĝgorĝa barbulo 02


💚 Ruĝgorĝa barbulo, junulo ( Psilopogon mystacophanos, Megalaima mystacophanos )


La ruĝgorĝa barbulo ( Psilopogon mystacophanos ) estas specio de birdo de la familio de Megalaimedoj . Ĝi troviĝas en Brunejo, Indonezio, Malajzio, Mjanmao, Singapuro kaj Tajlando. Ties natura vivmedio estas subtropika aŭ tropika humida arbaro de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj marĉoj. Ĝi estas minacata de habitatoperdo. - Vikipedio (en) 2022


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Atlantika fraterkulo 03


💚 Atlantika fraterkuloFratercula arctica ) Marpapago


Atlantika fraterkulo (Fratercula arctica) estas aŭko, tio estas birdo el la familio de Aŭkedoj, havanta brile koloran bekon. Temas pri la ununura specio de la genro kiu troviĝas en Atlantiko (ĉar la aliaj du specioj de la genro troviĝas en Pacifiko), do en tiu teritorio kutime oni nomas la specion ankaŭ simple per la nomo fraterkulo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

28.2.22

Amerika anhingo 03


💚 Amerika anhingoAnhinga anhinga ) Anhingo, Serpentobirdo, Sagulo, Sagobirdo, Amerika sagobirdo


La Anhingo (Anhinga anhinga) foje nomata Serpentobirdo, Sagulo, Sagobirdo aŭ pli precize Amerika sagobirdo, estas akvobirdo de plej varmaj regionoj kaj de Nordameriko kaj de Sudameriko. La Anhingo estas membro de la sagobirda familio de Anhingedoj kaj parencas rekte al la Hindia sagobirdo (Anhinga melanogaster), la Afrika sagobirdo (Anhinga rufa), kaj la Aŭstralia sagobirdo (Anhinga novaehollandiae). La vorto anhinga devenas el la brazila tupia lingvo kaj signifas diablobirdo aŭ serpentobirdo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

27.2.22

Bluvizaĝa mielmanĝulo 04


💚 Bluvizaĝa mielmanĝuloEntomyzon cyanotis )


La Bluvizaĝa mielmanĝulo (Entomyzon cyanotis), ankaŭ ordinarlingve konata kiel la bananabirdo, estas paserina birdo de la familio de meliomanĝuloj, Meliphagidae. Ĝi estas la sola membro de sia genro, kaj ĝi plej proksime rilatas al mielmanĝantoj de la genro Melithreptus. Oni rekonas tri subspeciojn. Je ĉirkaŭ 29,5 cm (11,6 in) de longo, la bluvizaĝa specio estas granda por melomanĝanto. Ĝia plumaro estas distinga, kun olivecaj supraj partoj, blankaj subaj partoj, kaj nigraj kapo kaj gorĝo kun blankaj nuko kaj vangoj. Maskloj kaj inoj similas laŭ ekstera aspekto. Plenkreskuloj havas bluan areon de nuda haŭto ambaŭflanke de la vizaĝo facile distingante ilin de junuloj, kiuj havas flavajn aŭ verdajn makulojn de nuda haŭto. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Botelnaza delfeno 01


💚 Botelnaza delfeno ( Tursiops truncatus ) Ordinara botelnaza delfeno, Atlantika botelnaza delfeno


La Botelnaza delfeno aŭ ordinara botelnaza delfeno (Tursiops truncatus), aŭ Atlantika botelnaza delfeno, estas la plej bone konata specio el la familio de Delfenedoj. - Vikipedio 2022


Nomfontoj: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

26.2.22

Anakondo 01


💚 Anakondo ( latinscienca genro: Eunectes )


La Anakondoj (genro Eunectes) estas genro de serpentoj nevenenaj, ĉiuj el ili sufokaj aŭ konstriktoraj, apartenantaj al la familio de la boaoj. Ĝi estas formita de unu formortinta specio kaj kvar vivantaj, pej kun grandoj de 2 al 10 metroj de totala longo. Tiuj serpentoj kutime ricevas multajn surlokajn nomojn, kiaj kuriĥuoj, sukurioj aŭ guiooj, sed plej konata nomo estas anakondo. Ties scienca nomo, Eunectes (kio donus eŭnekto), derivas de la greka vorto Eυνήκτης, kiu signifas "bona naĝanto". - Vikipedio 2022


Nomfontoj:
PIV 2020: anakondo

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kamphirundo 01


💚 Kamphirundo
( Hirundo rustica ) Domhirundo

Domhirundo aŭ kamphirundo (Hirundo rustica) estas malgranda migranta paseroforma birdo trovebla en Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko kaj pro tio la plej disvastigata specio de hirundo en la mondo. Oni uzas ambaŭ nomojn Domhirundo kaj kamphirundo, la unua pro tio ke tiu specio uzas tre ofte domojn ĉu en kornizoj ĉu en abandonitaj domoj por nestumi, dum la dua nomigo pro tio ke la specio preferas kampon aŭ etan vilaĝon al urboj, kio aperas ankaŭ en la latina scienca specifa nomo rustica, kio signifas kampa. -Vikipedio 2020


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Azia malfermbekulo 02


💚 Azia malfermbekulo, junulo ( Anastomus oscitans ) Azia anastomo


La Azia anastomo aŭ Azia malfermbekulo (Anastomus oscitans) estas granda vadbirdo de la familio de cikonioj nome Cikoniedoj. Tiu distinga cikonio troviĝas ĉefe en kaj ĉirkaŭ la Hinda subkontinento. Ĝi estas ĉefe grizecblanka kun brilnigraj flugiloj kaj vosto kaj plenkreskuloj havas bekon kun mallarĝa vakutruo formata de arkeca supra makzelo kaj kurveca malsupra makzelo. Junuloj naskiĝas sen tiu bekotruo kaj oni supozas, ke tiu strukturo estas adaptaĵo kiu helpas kapti ties ĉefan predon nome helikoj. Kvankam temas pri specio de ĉefe loĝantaj birdoj en sia teritorio, ili faras longdistancajn movojn reage al vetero kaj al manĝodisponeblo. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...