10.6.22

Flava motacilo 03


💚 Flava motacilo ( Motacilla flava )


La Flava motacilo, Motacilla flava, estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn. La specio vivas en multo de moderklimataj Eŭropo kaj Azio kaj eĉ iome en Nordameriko en Alasko. Ili estas loĝantaj birdoj en pli mildaj partoj de sia teritorio, kiel en okcidenta Eŭropo, sed nordaj kaj orientaj populacioj migras en Afrikon kaj en sudan Azion. La populacio de Beringio vintrumas suben en marbordo de Pacifiko. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:
PIV 2020: motacilo

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com 

9.6.22

09/06/22

 🌄 Ĵaŭdo, la 9-a de junio 2022


Internacia Tago de arkivoj 🗄️📁


Tvitero:

 https://twitter.com/LaTagoHodiau/status/1534681886995406848?t=qJntD92j_AbeZXjqsxzzgg&s=19

Strigfringo 01


💚 Strigfringo ( Stizoptera bichenovii )


La strigfringo (Stizoptera bichenovii) estas estrildida fringo trovita en seka savano, tropikaj (malaltebenaĵoj) sekaj herbejoj kaj arbustaroj en norda kaj orienta Aŭstralio. Ĝi estas foje nomata Bicheno-fringo aŭ kiel Strigfringo, ĉi-lasta pro la malhela ringo de plumoj ĉirkaŭ la vizaĝo. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Senvosta serpentaglo 01


💚 Senvosta serpentaglo ( Terathopius ecaudatus )


La Senvosta serpentaglo (Terathopius ecaudatus) estas mezgranda specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj grupo de Serpentagloj; pro tio ĝi ricevas tiun nomon kvankam fakte serpentoj ne estas grava parto de ties dieto, malkiel la aliaj membroj de la grupo. Tiu familio inkludas ankaŭ multajn aliajn dumtagajn rabobirdojn kiaj buteoj, milvoj kaj cirkuoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Terathopius kaj probable origino de la Zimbabva Birdo, nacia simbolo de Zimbabvo. - Vikipedio 2022


Nomfonto:
PIV 2020: serpentaglo

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

8.6.22

08/06/22

 🌄 Merkredo, la 8-a de junio 2022


  Monda Tago de la oceanoj 🌏🇺🇳


Tvitero: 

https://twitter.com/LaTagoHodiau/status/1534293190857072641?t=Vw8ZzwGOzQIXope8bj8C3w&s=19


Amerika kardelo 07


💚 Amerika kardelo ( Spinus tristis ) Orienta kardelo, Natura kanario


La Amerika kardelo (Spinus tristis), konata ankaŭ kiel Orienta kardelo aŭ Natura kanario, estas nordamerika malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Ĝi estas migranta, kun teritorio el suda Kanado al Norda Karolino dum la reprodukta sezono, kaj el ĝuste sudo de la kanada limo al Meksiko dum la vintro. - Vikipedio 2021

Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Bluflanka muŝkaptulo 01


💚 Bluflanka muŝkaptuloFicedula superciliaris ) Blankabrova blua muŝkaptulo


La Bluflanka muŝkaptulo aŭ Blankabrova blua muŝkaptulo (Ficedula superciliaris) estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj indiĝena de Azio. Ĝi reproduktiĝas en la montodeklivoj de Himalajo kaj vintrumas en suda Barato. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kuba todo 01


💚 Multkolora todo (Todus multicolor) Kuba todo, Kartakuvo


La kuba todo (Todus multicolor) estas birda specio de la familio Todidae limigita al Kubo kaj apudaj insuloj. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

7.6.22

07/06/22

🌄 Mardo, la 7-a de junio 2022

  Monda Tago de nutra sekureco 🇺🇳


Tvitero:

Nigra pego 01


💚 Nigra pego ( Dryocopus martius )


La nigra pego, Dryocopus martius, estas granda birdo de la familio de pegedoj kaj genro de Dryocopus kaj la plej granda pego de Eŭropo kiu loĝas ankaŭ en norda Azio, kie ĝi estas la dua plej granda post la Mulleripicus pulverulentus, tie kaj en la tuta mondo, kaj la ununura membro de sia genro Dryocopus en sia teritorio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

6.6.22

Norda blankvizaĝa strigo 01


💚 Norda blankvizaĝa strigo ( Ptilopsis leucotis )


La Norda blankvizaĝa strigo (Ptilopsis leucotis) estas specio de strigo en la familio de Strigidae. La suda blankvizaĝa strigo (P. granti) antaŭe estis inkluzivita en ĉi tiu specio kaj la du estis konataj kiel la blankvizaĝa strigo. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

25.5.22

Ĉilia hirundo 01


💚 Ĉilia hirundoTachycineta leucopyga )


La Ĉilia hirundo (Tachycineta leucopyga) estas specio de birdo de la familio Hirundinidae. Ĝi reproduktiĝas en Ĉilio kaj Patagonio, migrante norden ĝis Bolivio, Paragvajo kaj Suda Rio-Grando. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

22.5.22

Kuniklostrigo 02


💚 Kuniklostrigo (Athene cunicularia)


La Kuniklostrigo (Athene cunicularia) estas eta longkrura strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Komuna molanaso 01


💚 Komuna molanaso
(Somateria mollissima) Molanaso


La Komuna molanaso (Somateria mollissima) estas belkolora akvobirdo el la familio de anasedoj kaj genro de molanasoj. Temas pri granda (50–71 cm korpolongo) maranaso kiu estas distribuata ĉe la nordaj marbordoj de Eŭropo, Nordameriko kaj orienta Siberio. Ili reproduktiĝas en Arkto kaj kelkaj nordaj moderklimataj regionoj, sed vintras iom suden en pli moderklimataj zonoj, kiam ili povas formi grandajn arojn en marbordaj akvoj. Ili povas flugi je rapido de ĝis 113 km/h. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

21.5.22

Fajrgorĝulo 01


💚 FajrgorĝuloLuscinia pectardens )


La Fajrgorĝulo (Luscinia pectardens) estas birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj. Ĝi estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed ĝi estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata muŝkaptuledo (Muscicapidae). Ili, kaj similaj malgrandaj specioj, formas la grupon de la Saksikolenoj. - Vikipedio 2021

Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Makulpipilo 01


💚 Makulpipilo ( Pipilo maculatus )


La Makulpipilo (Pipilo maculatus) estas granda specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj amerika genro de Pipiloj, kiu enhavas pliajn 7 aŭ 8 speciojn. La taksonomio de la pipiloj estis ĵus pridisputata en la lastaj jardekoj, kaj iam tiu birdo kaj la proksima Ruĝokula pipilo estis konsiderataj ununura specio, nome Ruĝecflanka pipilo. Arkaika nomo por la Makulpipilo estas la Oregona pipilo (Pipilo maculatus oregonus). - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Blankavizaĝa egreto 01


💚 Blankavizaĝa egreto ( Egretta novaehollandiae ) Blankafronta egreto


La Blankavizaĝa egreto, Egretta novaehollandiae, konata ankaŭ kiel Blankafronta egreto, kaj malĝuste Griza ardeo, aŭ Pardizgruo, estas komuna birdo en plej de Aŭstralazio, inklude Novgvineon, la insulojn de la Toresa Markolo, Indonezion, Novzelandon, la insulojn de Ĉeantarkto, kaj la tuton escepte la plej sekaj areoj de Aŭstralio. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

19.5.22

Griza kronogruo 07


💚 Griza kronogruo ( Balearica regulorum )


La Griza kronogruo (Balearica regulorum) estas birdo de la familio Gruedoj. Ĝi troviĝas en seka savano en Afriko sude de Saharo, kvankam ĝi nestas en iom pli malsekaj vivejoj. Tiu besto ne migras, tio estas, temas pri specio de loĝantaj birdoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

Eŭropa kardelo 04


💚 KardeloCarduelis carduelis )


La Kardelo (Carduelis carduelis) estas malgranda paseroforma birdo el la familio de la fringedoj. Ĝi estas palearktisa kaj orientalisa specio kaj vivas tra Eŭropo, Nordafriko (ankaŭ Kabo-Verdo kaj Reunio), la tuta Mediteranea Baseno, Mezoriento (sed ne en Jemeno), Centra Azio kaj Okcidenta Azio kaj eĉ preskaŭ en tuta Azio escepte de Sudorienta Azio kaj Koreio. Ĉiam en malfermaj, parte arbarigitaj malaltaĵoj. Ĝi preferas la pli mildajn okcidentajn partojn de ĝia arealo, sed laŭbezone migradas ekde pli malvarmaj regionoj por fuĝi el la plej akraj temperaturoj. La kardelo estas enkondukita en multajn areojn tra la mondo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Skarlata ibiso 03


💚 Skarlata ibiso ( Eudocimus ruber ) Rozkolora ibiso, Roza ibiso


La Skarlata ibiso, Rozkolora ibiso aŭ Roza ibiso ( Eudocimus ruber ) estas specio de la grupo de ibisoj kaj familio de Treskiornitedoj kiu loĝas en tropika Sudameriko kaj ankaŭ en kelkaj insuloj de Karibio kiaj ĉe Trinidado kaj Tobago. Laŭ formo ĝi similas al la aliaj 27 nunaj specioj de ibisoj, sed ties rimarkinde brila skarlata koloro faras ĝin nekonfuzebla. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

18.5.22

Bluvanga barbulo 02


💚 Bluvanga barbulo (Megalaima asiatica)


La Bluvanga barbulo (Megalaima asiatica) estas birdospecio de la familio de Aziaj barbuloj aŭ Megalaimedoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

17.5.22

Kalifornia koturno 01


💚 Kalifornia koturno ( Callipepla californica )


La Kalifornia koturno, Callipepla californica, estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj kaj ordo de Kokoformaj. Ĝi estas malgranda surgrunde loĝanta birdo kiu estis elektita kiel la ŝtata birdo de Kalifornio. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

28.4.22

Ŝubekulo 02


💚 Ŝubekulo ( Balaeniceps rex )


La Ŝubekulo (Balaeniceps rex) estas la ununura birda specio de la familio de balenocipitedoj de la ordo cikonioformaj. Ĝia araba nomo estas abu markub (arabe أبو مركوب, patro de la ŝuoj). La ŝubekulo ricevis sian nomon pro sia ŝuforma beko, kiu estas 19 centimetrojn granda. La korpolongeco atingas eĉ 120 centimetrojn.
Ĝi estas granda afrotropisa birdo kiu vivas en tropika orienta Afriko, kaj ĉefe en Ugando. Ĝi nestas surgrunde, kie la ino demetas 2 ovojn. Nokte la ino ĉiam kovas, tage ofte kovas la masklo. Se la temperaturo estas varmega, ĝi ofte malvarmigas la ovojn per akvo. La idoj elkoviĝas post 30 tagoj; ili havas densan, grizan lanugaron. La idoj restas en la nesto dum 3 ĝis 3,5 monatoj. Ili devas memstariĝi kiam ili estas 4-monataĝaj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

27.4.22

Eŭrazia sturno 04


💚 Ordinara sturno ( Sturnus vulgaris ) Vulgara sturno, Eŭropa sturno, Sturno


La vulgara sturno, ordinara sturno, eŭropa sturno aŭ simple sturno (Sturnus vulgaris) estas paserina birdo de la familio de Sturnedoj kaj la plej tipa el la genro, kiu siavice estas la plej tipa en la familio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:
PIV 2020: sturno

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Norda karakaro 02


💚 Norda karakaro ( Caracara cheriway ) Norda karakarao, Norda kresta karakaro, Norda kresta karakarao, Aŭdubona karakaro


La Norda karakaro, Norda karakarao, Norda kresta karakaro aŭ Norda kresta karakarao (Caracara cheriway), nomita iam Aŭdubona karakaro, estas rabobirdo de la familio de Falkedoj. Ĝi estis iam konsiderata sampecifa kun la Suda karakaro (C. plancus) kaj la formortigita Guadalupa karakaro (C. lutosa) kiel "Kresta karakaro" – nomo ankoraŭ komune uzata ĉu por la Norda karakaro ĉu por la Suda. Kial ĝiaj parencoj, la Norda karakaro estis iam lokiigta en la genro Polyborus, kiu nomigis la subfamilion de Poliborenoj. Malkiel la falkoj de la genro Falco de la sama familio, la karakaroj ne estas rapidaj flugantaj ĉasistoj, sed pli bone lantaj kaj ofte manĝantoj de kadavraĵoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

26.4.22

Zebrokolombo 02


💚 Zebrokolombo ( Geopelia striata ) Strikolombo


La Zebrokolombo aŭ Strikolombo (Geopelia striata) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj disvastigata reproduktanto en Sudorienta Azio. Ĝi estas proksima parenco de la Pacema kolombo de Aŭstralio kaj Novgvineo kaj de la Striata kolombo de orienta Indonezio. Tiuj du estis iam klasigitaj kiel subspecioj de la Zebrokolombo ĝis antaŭ nelonge kaj ankaŭ la nomoj Pacema kolombo kaj Striata kolombo estis ofte uzata por la tuta specio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

25.4.22

Grizkapa arbalciono 01


💚 Grizkapa arbalciono ( Halcyon leucocephala )


La Grizkapa arbalciono (Halcyon leucocephala) estas arbalciono, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon, kukabaraojn kaj aliajn arbalcionojn. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:
PIV 2020: alciono

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

24.4.22

Nordamerika robino 01


💚 Nordamerika robino ( Turdus migratorius ) Nordamerika Robino, Nordamerika Ruĝgorĝulo


La Migra turdo (Turdus migratorius, nomita ankaŭ Nordamerika Robino aŭ Nordamerika Ruĝgorĝulo) estas migranta kantobirdo de la familio de turdedoj. La Migra turdo estas amplekse distribuata en Nordameriko, kaj vintras sude de Kanado el Florido al centra Meksiko kaj laŭlonge de la marbordo de Pacifiko. Ĝi estas la ŝtata birdo de Konetikuto, Miĉigano kaj Viskonsino. Ĝi havas 7 subspeciojn, sed nur T. m. confinis en sudokcidento estas specife distinga, kun palgrizbrunaj subaj partoj.


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Nimfiko 01


💚 Nimfiko ( Nymphicus hollandicus ) Holanda nimfiko


Nimfiko aŭ holanda nimfiko (Nymphicus hollandicus) estas specio de papagoj el familio kakatuedoj. En naturo nimfikoj estas endemiaj en Aŭstralio, sed multaj de ili estas dombestoj kaj vivas en kapteco tra tuta la mondo. Nimfiko estas la due plej populara doma birdo post la onda papago. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

23.4.22

Eŭrazia upupo 04


💚 Upupo ( Upupa epops )


La Upupo (Upupa epops) apartenas al la sama ordo koracioformaj birdoj de multkoloraj brilaj birdoj kiel abelmanĝuloj, alcionoj kaj koracioj spite ke ĝi ne montras tiom brilajn kolorojn. Estas la ununura specio de siaj genro kaj familio. En la taksonomio de Sibley aperas tiu ĉi specio kiel ununura specio eĉ de ordo nome Upupoformaj diferenca de Koracioformaj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

22.4.22

Norda flavtufa pingveno 01


💚 Norda flavtufa pingveno ( Eudyptes moseleyi


La Norda flavtufa pingveno (Eudyptes c. moseleyi) estas kutime konsiderita subspecio de Ŝtonsalta pingveno, kvankam tre ĵusaj studioj montris pruvaron de distingo el la grupo de la Suda flavtufa pingveno nome Eudyptes c. krizokomo/E. c. filholi. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

3.4.22

Arĝentgorĝa tangaro 01


💚 Arĝentgorĝa tangaro ( Tangara icterocephala )


La Arĝentgorĝa tangaro (Tangara icterocephala) estas malgranda paserina birdo. Ĉi tiu brilkolora tanano estas loĝanto de Kostariko, tra Panamo kaj okcidenta Kolombio, ĝis okcidenta Ekvadoro. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...