13.1.23

Emuo 03


Emuo
( Dromaius novaehollandiae )

La Emuo ( Dromaius novaehollandiae ) estas nefluga aŭstralazia birdospecio en la ordo Strutoformaj. Ĝi estas la plej granda birdo indiĝena de Aŭstralio kaj la ununura vivanta membro de la genro Dromaius. Ĝi estas la duna plej granda nuna birdo en la mondo laŭ alto, post sia parenco el la Strutoformaj nome la struto. - Vikipedio 2021

Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Emuo 🌏 #Aŭstraliajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Orkapuĉa tangaro 01


Orkapuĉa tangaro
( Stilpnia larvata )

La Orkapuĉa tangaro ( Stilpnia larvata ) estas mezgranda paserina birdo. Tiu tangro estas loĝanta reproduktulo de suda Meksiko sude ĝis okcidenta Ekvadoro. - Vikipedio ( En ) 2023


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Orkapuĉa tangaro 🌎 #Mezamerikajbirdoj #Sudamerikajbirdoj #Nordamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

12.1.23

🗓️ Ĵaŭdo, la 12-a de januaro 2023

Tvitero: 

Kolumlanio 02


Kolumlanio
( Lanius collaris )

La Kolumlanio ( Lanius collaris ) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi troviĝas ĉe plej parto de Subsahara Afriko. La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj. Per tiu beko tiu lanio, kiel la aliaj, havas kutimon palisumi kadavraĵojn sur dornoj de akacioj aŭ pikdrato kaj konservi ilin por posta manĝado. Ĝi manĝas grandajn insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn. Pro tio la specio ricevas nomojn de akuzisto, ekzekutisto, buĉisto ktp. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Kolumlanio 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

11.1.23

🗓️ Merkredo, la 11-a de januaro 2023
Internacia Tago de Danko 🤝

Tvitero:

Himantopo 04


Himantopo
( Himantopus himantopus )

Himantopo ( Himantopus himantopus ) estas svelta kaj eleganta vadbirdo el familio de Rekurbrostruledoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Tiu vorto utilas por tiu specifa specio, sed ankaŭ por ĉiu birdo en la genro Himantopus. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Himantopo 🌍🌏🌎 #Kosmopolitajbirdoj | #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj #Amerikajbirdoj #Nordamerikajbirdoj #Mezamerikajbirdoj #Sudamerikajbirdoj

Purpurgorĝa sunbirdo 02


Purpurgorĝa sunbirdo
( Leptocoma sperata )

La Purpurgorĝa sunbirdo ( Leptocoma sperata ) estas specio de birdo de la familio de Nektarinedoj. Ĝiaj naturaj vivmedioj estas malaltebenaĵaj tropikaj arbaroj kaj subtropika aŭ tropika mangrovarbaro de Maratua kaj Filipinoj. - Vikipedio ( En ) 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Purpurgorĝa sunbirdo 🌏 #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

9.1.23

🗓️ Lundo, la 9-a de januaro 2023

Tvitero:

Satena ĝardenisto 01


Satena ĝardenisto
( Ptilonorhynchus violaceus ) Ptilonorinko

La Ptilonorinko au ĝardenisto ( Ptilonorhynchus violaceus ) estas endemia de orienta Aŭstralio. Maturaj maskloj havas violbluajn okulojn kaj estas unuforme koloraj nigraj, tamen hela difrakto per la surfaca teksturo de la plumoj rezultigas preskaŭ metalan brilon donantan profundan brilbluan aspekton. Nematuraj maskloj estas koloraj kaj markitaj same kiel inoj kaj ofte estas konfuzitaj kun ili. - Vikipedio ( En ) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Satena ĝardenisto 🌏 #Aŭstraliajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Lentuga kolombo 01


Lentuga kolombo
( Columba guinea )

La Lentuga kolombo ( Columba guinea ) estas membro de la familio de birdoj kolomboj nome Kolombedoj, kiu loĝas kaj reproduktiĝas en granda parto de Afriko sude de Saharo. Ĝi estas komuna kaj disvastigata specio en malfermaj medioj en granda parto de sia teritorio, kvankam estas ankaŭ grandaj malplenoj en ĝi. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Lentuga kolombo 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

8.1.23

🗓️ Dimanĉo, la 8-a de januaro 2023

Internacia Tajpada Tago ⌨️

Tvitero:

Orelstrigo 01


Orelstrigo
( Asio otus )

La Orelstrigo ( Asio otus ) estas ĉefe holarktisa birdo kiu apartenas al la strigedoj. Ĝi estas unu de la plej oftaj strigoj en Eŭropo. Krome la specio loĝas en centra Azio ekde Rusio laŭ horizontala zono tra Mongolio al Japanio, en Ameriko en Usono kaj suda Kanado kaj en izolitaj disaj lokoj de centrorienta Afriko. - Vikipedio 2023


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Orelstrigo 🌍🌏🌎 #Holarktisajbirdoj #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Nordamerikajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

07/01/23

🗓️ Sabato, la 7-a de januaro 2023

Tvitero:

Hinda ardeo 03


Hinda ardeo
( Ardeola grayii )

La Hinda ardeo ( Ardeola grayii ) estas malgranda ardeo. Ĝi estas el Malnova Mondo, nome reproduktiĝas en suda Irano kaj oriente al Barato, Birmo, Bangladeŝo kaj Srilanko. Ili estas disvastigataj kaj komunaj sed povas esti facile misatentataj kiam ili gvatas predon borde de malgrandaj akvejoj aŭ eĉ kiam ili ripozas ĉe homaj loĝejoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Hinda ardeo 🌏 #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

6.1.23

🗓️ Vendredo, la 6-a de januaro 2023

Tvitero:

Skarlata robino 01


Skarlata robino
, masklo ( Petroica boodang )

La skarlata robino ( Petroica boodang ) estas ordinara ruĝbrusta aŭstralazia robino en la paserina birdogenro Petroica. La specio estas trovita sur kontinenta Aŭstralio kaj ĝiaj enmaraj insuloj, inkluzive de Tasmanio. - Vikipedio ( En ) 2023


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Skarlata robino 🌏 #Aŭstraliajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Blankvanga turako 03


Blankvanga turako
( Menelikornis leucotis, Tauraco leucotis )

La Blankvanga turako ( Menelikornis leucotis ) estas specio de birdo de la familio Musophagidae. Ĝi troviĝas en Eritreo, Etiopio kaj Suda Sudano. Mezgranda specio, ĝi mezuras ĉirkaŭ 43 cm ( 17 in ) en longo, inkluzive de vosto de 19 cm ( 7,5 in ), kaj pezas ĉirkaŭ 200- 315 g ( 7,1-11,1 oz ). Ĉi tiu specio estas la plej ofte kreskigita turako en kaptitaj kondiĉoj. - Vikipedio ( En ) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Blankvanga turako 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

5.1.23

🌄 Ĵaŭdo, la 5-a de januaro 2023

Tvitero:

Sulfurpitango 01


Sulfurpitango
( Pitangus sulphuratus ) Pitango

La Sulfurpitango aŭ simple Pitango ( Pitangus sulphuratus ) estas birdo de la paseroforma ordo kaj apartenas al la familio de la tiranedoj. La pitango estas trovebla en Suda kaj Norda Ameriko en kampoj kaj ankaŭ en urboj. Simile al Megarinko, la kanto de la Sulfurpitango estas aŭdebla ekde frumatene. - Vikipedio 2023


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Sulfurpitango 🌎 #Amerikajbirdoj #Sudamerikajbirdoj #Mezamerikajbirdoj #Nordamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

4.1.23

🌄 Merkredo, la 4-a de januaro 2023

Monda Brajla Tago ::

Tvitero:

Blankgorĝa silvio 03


Blankgorĝa silvio
( Sylvia communis ) Blankagorĝa silvio

La Blankgorĝa silvio aŭ Blankagorĝa silvio ( Sylvia communis ) estas komuna kaj disvastigata specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylvia aŭ silvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj. Ĝi reproduktiĝas tra Eŭropo kaj tra multe de moderklimata okcidenta Azio. Tiu malgranda paserina birdo estas tre migranta kaj vintrumas en tropikaj Afriko, Arabio kaj Barato. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Blankgorĝa silvio 🌍 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Verda pendopapago 01


Verda pendopapago
( Loriculus vernalis )

La Verda pendopapago ( Loriculus vernalis ) estas malgranda papago kiu estas loĝanta reproduktulo en la hinda subkontinento kaj iuj aliaj areoj de Sudorienta Azio. Ĝi spertas lokajn movojn, pelitajn plejparte de la havebleco de la fruktoj, semoj, burĝonoj kaj floroj kiuj konsistigas sian dieton. Ili frekventas la banjanarbon por la fruktoj kaj platanoj por la nektaro de la floroj. - Vikipedio ( En ) 2023


Nomfontoj:
TSH 2023

Fotfonto:

Tvitero:

Verda pendopapago 🌏 #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

3.1.23

🌄 Mardo, la 3-a de januaro 2023

Tvitero:

Ruĝvosta parulio 01


Ruĝvosta parulio
, masklo ( Setophaga ruticilla )

La Ruĝvosta parulio ( Setophaga ruticilla ) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj malgranda genro de Setophaga, kie ĝi estas la ununura specio. Ili reproduktiĝas en Nordameriko, tra suda Kanado kaj orienta Usono. - Vikipedio 2023


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Ruĝvosta parulio 🌎 #Amerikajbirdoj #Nordamerikajbirdoj #Mezamerikajbirdoj #Sudamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Blankavizaĝa egreto 03


Blankavizaĝa egreto
( Egretta novaehollandiae ) Blankafronta egreto, Pardizgruo

La Blankavizaĝa egreto ( Egretta novaehollandiae ) konata ankaŭ kiel Blankafronta egreto, kaj malĝuste Griza ardeo, aŭ Pardizgruo, estas komuna birdo en plej de Aŭstralazio, inklude Novgvineon, la insulojn de la Toresa Markolo, Indonezion, Novzelandon, la insulojn de Ĉeantarkto, kaj la tuton escepte la plej sekaj areoj de Aŭstralio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Blankavizaĝa egreto 🌏 #Aŭstralaziajbirdoj #Aŭstraliajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

2.1.23

🌄 Lundo, la 2-a de januaro 2023

Tvitero:

Kablanda kosifo 04


Kablanda kosifo
( Cossypha caffra )

La Kablanda kosifo ( Cossypha caffra ) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Kablanda kosifo 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

1.1.23

🌄 Dimanĉo, la 1-a de januaro 2023

Novjara Tago 🎆

Tvitero:

Reĝa katarto 01


Reĝa katarto
( Sarcoramphus papa )

La reĝa katarto ( Sarcoramphus papa ) estas la birdo plej klare kolorita inter la katartoj aŭ amerikaj vulturoj. Tiu birdo vivas en tropikaj malaltaj arbaroj el suda Meksiko ĝis suda Argentino, kaj ili troviĝas en altecoj de ĉirkaŭ 1200 m. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Reĝa katarto 🌎 #Sudamerikajbirdoj #Mezamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Eŭrazia pirolo 07


Eŭrazia pirolo
( Pyrrhula pyrrhula ) Pirolo, Pirulo

Pirolo aŭ Pirulo aŭ Eŭrazia pirolo ( Pyrrhula pyrrhula ) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj kaj de genro de piroloj, kiuj estas fortikaj paserinaj birdoj kun diketaj bekoj kaj la maskloj havas oranĝajn aŭ ruĝajn brustojn. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Eŭrazia pirolo 🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...