💚 Tikalo* (hispane: Tikal) #Gvatemalo Vikipedio-paĝo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Tikal Foto de DEZALB. *proponita nomo #Esperanto #lokoj
Tikal (fakte Mutal) estas antikva urbo de la Majaoj en la pluvarbaro de El Petén (norda Gvatemalo). Ĝi estis unu el la ĉefaj urboj de la klasika majaa erao (3-a ĝis 9-a jarcento). La unuaj konstruaĵoj estas el la 7-a jarcento a.K.. Dum la 2-a jarcento komencis la vera urba evoluo kun la konstruado de temploj, steleoj kaj palacoj. La kulmnio okazas dum la 5-a jarcento kiam potenca dinastio submetas la apudajn urboŝtatojn. La granda malamiko estis la 100 km fora Calakmul. Dum la 6-a kaj 7-a jarcento perdiĝis la potenco de Tikal, konstruado ĉesis. - Vikipedio 2021
No comments:
Post a Comment