💚 Rokoloĝanta cerkomelo (Cercomela fusca) Hindia cerkomelo, Bruna rokocerkomelo
La Rokoloĝanta cerkomelo aŭ Hindia cerkomelo (Cercomela fusca) estas specio de birdo de la genro de Cercomela en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas endemia kaj komuna loĝanta reproduktulo ĉefe en nordocentra Barato. Foje la specio estas nomata kiel Bruna rokocerkomelo. Ĝi estas surgrunda manĝanta birdo, kiel plej parto de saksikolenoj; fakte en tiu grupo estas la ununura grundomanĝanta subfamilio en la familio de Muŝkaptuledoj; ĝis antaŭnelonge ili estis en la familio de la Turdedoj. - Vikipedio 2021
Nomfonto:
Foto-fonto:
Tvitero:
💚 eonomoj.blogspot.com
No comments:
Post a Comment