💚 Barboparuo (Panurus biarmicus) Lipharulo, Barbopanuro, Panuro
La Barboparuo, Lipharulo, Barbopanuro aŭ Panuro, Panurus biarmicus, estas tre rara eta paserina birdo. Ĝi estas konata kiel Barboparuo pro ia simileco kun la Longvosta paruo, aŭ kiel Barba paradoksornito kiam ĝi estis lokita kun tiuj post esti forigita de la familio de paruedoj. Sed laŭ pli ĵusaj pristudoj, ĝi estas fakte unika kantobirdo – neniu alia vivanta specio ŝajne estas specife rilata al ĝi. Tiel ŝajnas, ke oni devus agnoski la monotipan familion de Panuredoj kun nur tiu genro kaj specio. - Vikipedio 2021
Nomfonto:
Fotfonto:
Tvitero:
💚 eonomoj.blogspot.com
No comments:
Post a Comment