21.7.21

Kojoto 02


💚 Kojoto (Canis latrans)


La kojoto (Canis latrans) estas membro de la (hunda) familio de la kanisedoj kaj parenco de la hejma hundo. La kojoto estas indiĝena besto de Nordameriko, kaj oni trovas ilin nur en Nordameriko kaj Centra Ameriko (plejsude en Kostariko). Eŭropaj esploristoj unue renkontis ĉi tiujn kanisedojn dum iliaj vojaĝoj en la sudokcidento de Nordameriko. Ili foje kuniĝas en malgrandaj aroj sed kutime ĉasas sole. Kojotoj meze vivas ses ĝis dek jarojn. La vorto "kojoto" venas al Esperanto de la (meksika) hispana lingvo, kiu siavice pruntis ĝin de la navatla lingvo kie ĝi havis la formon (IPA /ˈkɔ.jɔtɬ/) kaj eble signifis "kantanta hundo". - Vikipedio 2021

Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

No comments:

Post a Comment

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...