💚 Akvobaraĵo Hoover
Akvobaraĵo Hoover aŭ Boulder digo (angle: Hoover Dam, originale Boulder Dam) situas ĉe la limo inter usonaj federaciaj ŝtatoj Nevado kaj Arizono, ĉirkaŭ 50 km sudoriente de Las Vegas en la Nigra Kanjono. La akvobaraĵo ŝveligas la akvon de rivero Kolorado, kiu formas tie la limon inter Arizono kaj Nevado. La ŝveliĝanta lago estas nomata Lago Mead kaj havas la surfacon de 63.900 hektaroj (laŭ alia fonto: 69.000 hektaroj), longon de ĉirkaŭ 170 km kaj maksimuman profundon de ĉirkaŭ 180 metroj. Ĝi povas rezervi ĉirkaŭ 35 miliardojn da m³ de akvo kaj tiel ĝi estas la plej granda baraĵlago de Usono. - Vikipedio 2021
Nomfonto:
Fotfonto:
Tvitero:
💚 eonomoj.blogspot.com
No comments:
Post a Comment