6.11.21

Usono 21


💚 Imperio-ŝtato Konstruaĵo, Novjorko


Empire State Building [empajer stejt bilding] estas ŝtalbetona artdekora nuboskrapulo en Novjorko kun 102 etaĝoj, kun alto de 381 m, kun bazo de preskaŭ unu hektaro. La konstruo troviĝas en Meza Manhatano, ĉe la angulo de Fifth Avenue (5a Avenuo) kaj la Strato 34-a. Ĝi estis desegnita de la arkitektura firmao Shreve, Lamb & Harmon kaj finkompletigita en 1931 kaj estis siatempe la plej alta nuboskrapulo (anstataŭante la Chrysler Building). Ĝi estis ĝis 1954 plej alta konstruaĵo de la mondo, aŭ ĝis 1972, ĝis malfermo de World Trade Center. Oni ekipis ĝin en 1950 per televida anteno, altigante ĝin ĝis 449 m. La konstruaĵo havas tegmentan alton de 380 m kaj staras totale 443.2 m alte, inklude ties anteno. La nomo estis derivita el "Empire State", kromnomo de Novjorkio, kio estas de nekonata origino. - Vikipedio 2021


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

No comments:

Post a Comment

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...