💚 Argentokululo ( Zosterops lateralis ) Vaksokululo
La Arĝentokululo aŭ Vaksokululo ( Zosterops lateralis ) estas tre eta paserina birdo. Ĝi estas indiĝena de Aŭstralio, Nov-Zelando kaj la insuloj de sudokcidenta Pacifiko nome Lord Howe, Nov-Kaledonio, Lojaloj, Vanuatuo kaj Fiĝioj. Ĝi estas komuna, kaj eĉ abunda, tra la relative fruktodonaj partoj de sudokcidenta kaj sudorienta Aŭstralio (inklude Tasmanio kaj la insuloj de la Tasmania Markolo), kaj tra la humida marborda zono de tropika Kvinslando, inklude la regionon de la Kabjorka Duoninsulo. En Aŭstralio kaj Novzelando ĝia komuna nomo estas foje mallongigita kiel Blankokulo, sed tiu nomo estas pli komune uzata por aludi ĉiujn membrojn de la genro Zosterops aŭ Zosteropoj, aŭ eĉ por la tuta familio Zosteropedoj. - Vikipedio 2021
Nomfonto:
Fotfonto:
Tvitero:
💚 eonomoj.blogspot.com
No comments:
Post a Comment