💚 Marstelo ( Asteroidea ) Asterio
Marsteloj ( Asteroidea ) estas plataj kaj multfoje stelformaj bestoj. Ili grandas de kelkaj cm al kelkdek cm. Ilia korpo konstruiĝas el centra disko kaj brakoj. La disko kaj brakoj tre varias je grando. Ili havas kalkajn skeletojn. La buŝaperturo situas ventre. Sur la ventra flanko troviĝas ankaŭ ambulakraj piedetoj kun adheraj disketoj en 2 aŭ 4 vicoj. Ili estas unuseksaj bestoj kun ekstera fekundigo. - Vikipedio 2021
Nomfonto:
Fotfonto:
Tvitero:
💚 eonomoj.blogspot.com
No comments:
Post a Comment