Blugorĝa tukaneto (
Aulacorhynchus caeruleogularis )
La Blugorĝa tukaneto ( Aulacorhynchus caeruleogularis ) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj .. - Ĝi .. loĝas en humidaj montarbaroj de Kostariko kaj okcidenta Panamo. Ties natura altituda teritorio estas el 762 m al 2316 m super la marnivelo. - Kiel ĉe ĉiu tukano, la Blugorĝa tukaneto havas grandan longan bekon, kiu estas ĉikaze nigra kun flavo en supra makzelo kaj blanka strio ĉe bazo, sed, unike inter la grupo de la Smeraldotukano, kun ruĝeca makulo ĉe la bazo de la supra makzelo. La brusto kaj la resto de la korpo estas ĉefe verda kun helaj kaj malhelaj nuancoj, escepte ĉe la gorĝo, kiu estas blua, kaj la vostopinto kaj pugo, kiuj estas ruĝecaj. - Vikipedio 2022
Nomfonto:
Fotfonto:
Tvitero:
Blugorĝa tukaneto 🌎 #Mezamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj