26.6.22

Okcidenta blubirdo 03


💚 Okcidenta blubirdo ( Sialia mexicana )


La Okcidenta blubirdo (Sialia mexicana) estas mezgranda birdo de la familio de Turdedoj. Plenkreskuloj havas grizajn ventron kaj iom da centra brusto. Maskloj estas tre brilbluaj supre kaj en gorĝo kun ruĝeca brusto ĉefe al flankoj; ili havas brunan makulon en dorso. Inoj havas pli senkolorajn bluajn flugilojn kaj voston, brunecan bruston kaj grizajn kronon, gorĝon kaj dorson. Do endas paroli pri seksa duformismo. La okulo estas tre nigra kaj la beko rekta, mallonga kaj nigreca. Inter ili estas iom nigreca bridostrizono. Ankaŭ la kruroj estas grizecaj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 birdnomoj.blogspot.com

No comments:

Post a Comment

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...