💚 Amerika turfalko ( Falco sparverius )
La Amerika turfalko (Falco sparverius) estas la plej eta kaj la plej kolorplena falko el Nordameriko. Ĝi estas malgranda falko, tio estas birdo de la familio de Falkedoj, kaj la ununura membro de la grupo de turfalkoj en Ameriko. Ĝi estas la plej komuna falko en Nordameriko, kaj ĝi troviĝas en ampleksa vario de vivejoj. Ĝi estas 19-21 cm longa, kaj la plej malgranda falko de Nordameriko. Ĝi estas kazo de seksa dimorfismo laŭ grando kaj laŭ plumaro, kvankam ambaŭ seksoj havas ruĝecbrunan dorson kun rimarkinda strieco. Junuloj estas similaj laŭ plumaro al plenkreskuloj. - Vikipedio 2021
Nomfonto:
Fotfonto:
Tvitero:
💚 eonomoj.blogspot.com
No comments:
Post a Comment