16.11.22

Armita vanelo 02


Armita vanelo
( Vanellus armatus )

La Armita vanelo ( Vanellus armatus ) estas birdo de la genro Vanellus, grupo de mezgrandaj vadbirdoj de la familio de ĥaradriedoj. La angla nomo “Blacksmith” aŭ “Forĝisto” devenas el la ripetata metalika alarmalvoko 'tink, tink, tink'. - Ĝi estas komuna specio ekde Kenjo, tra centra Tanzanio kaj Kongo ĝis suda kaj sudokcidenta Afriko. - Ĝi loĝas ĉe malsekaj zonoj. Tiele lagaj regionoj ĉu pro pluvo ĉu pro homa agado allogas la specion. Ankaŭ herbejoj plaĉas al ili. - Ĝi havas .. nigra granda videbla antaŭa parto de kapo -escepte frunton-, gorĝo, brusto kaj supra ventro kaj ankaŭ makuloj en komenco de dorso -eta-, meza dorso -granda- kaj vostopinto. Estas blankaj la frunto -ĝis okulo-, malantaŭa kolo kaj ventro. Estas grizo la resto de la dorso. La beko estas nigra kaj la kruroj grizaj. Inoj estas averaĝe iom pli grandaj kaj pezaj sed ambaŭ seksoj estas similaspektaj. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Armita vanelo 🌍 #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

No comments:

Post a Comment

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...