17.11.22

Orverta regolo 03


Orverta regolo
( Regulus regulus )

La Orverta regolo ( Regulus regulus ) estas tre eta paseroforma birdo. Ĝi estas membro de la familio de regoledoj, kies scienca nomo Regulidae devenas el la latina vorto regulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj derivas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj. - Ĝi loĝas el Britaj insuloj, en Skandinavio kaj centra kaj orienta Eŭropo, tra nordokcidenta Rusio al orienta Ĉinio, Siberio, sur Kaŭkazo, insulo Saĥaleno, Kuriloj kaj Japanaj Insuloj. - Subo de kapo kun laŭlonga flava strio, meze oranĝa, je flankoj nigre limigita. Flankoj de kapo grizaj kun malhela okulringo. Supre korpo estas flavece verda, pugo pli flava. Brusto malpure grizflave bruna. Ventro grizblua. Sur flugiloj du blanketaj strietoj. - La birdo havas mallongan akran bekon, kiu estas nigre-griza. Ĝiaj piedoj brunaj. - Vikipedio 2022

Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Orverta regolo 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

No comments:

Post a Comment

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...