19.11.22

Sunda forkovostulo 01


Sunda forkovostulo
( Enicurus velatus )

La Sunda forkovostulo ( Enicurus velatus ) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Forkovostuloj .. - Tiu ĉi specio estas endemia de Indonezio, kio nomigas la specion. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj. - Ĝi .. estas birdo de nigraj supraj partoj, sed ne tiom nigraj kaj nek tiom etendaj kiom ĉe la Malgranda forkovostulo, ĉar estas pli griza kaj la brusto estas blanka. Ankaŭ la blanka frunto ne estas tiom etenda kaj estas pli suba, tiel ke ĝi inkludas la nigrajn okulojn. La subaj partoj estas blankaj, sed kun grizaj punktoj en flankoj de brusto. Estas blankaj la pugo kaj la fina bordo de la vostoplumoj kiuj estas laŭgradaj. La beko estas nigra kaj la kruroj helrozkoloraj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Sunda forkovostulo 🌏 #Indoneziajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

No comments:

Post a Comment

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...