La Oranĝflugila amazono aŭ Oranĝflugila papago ( Amazona amazonica ) estas granda papago de tropika Sudameriko. Ili troviĝas el Kolombio, Trinidado kaj Tobago suden ĝis Peruo, Bolivio kaj centra Brazilo. Ilia ĉefa vivejo estas duonmalferma arbaro. La seksoj estas identaj laŭ aspekto. Ili estas plejparte verdaj kun bluaj kaj flavaj makuloj sur siaj kapoj kiuj varias laŭ amplekso inter individuoj. Iliaj potencaj grizaj bekoj malheliĝas al la pintoj. La oranĝaj plumoj en siaj flugiloj kaj vosto estas plej ŝajnaj dumfluge. @birdnomoj 2022. Foto de alvaroas8a0 @pixabay
Nomfonto:
Fotfonto:
Tvitero:
Oranĝflugila amazono 🌎 #Sudamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj
No comments:
Post a Comment