Showing posts with label Eŭropo. Show all posts
Showing posts with label Eŭropo. Show all posts

17.11.22

Orverta regolo 03


Orverta regolo
( Regulus regulus )

La Orverta regolo ( Regulus regulus ) estas tre eta paseroforma birdo. Ĝi estas membro de la familio de regoledoj, kies scienca nomo Regulidae devenas el la latina vorto regulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj derivas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj. - Ĝi loĝas el Britaj insuloj, en Skandinavio kaj centra kaj orienta Eŭropo, tra nordokcidenta Rusio al orienta Ĉinio, Siberio, sur Kaŭkazo, insulo Saĥaleno, Kuriloj kaj Japanaj Insuloj. - Subo de kapo kun laŭlonga flava strio, meze oranĝa, je flankoj nigre limigita. Flankoj de kapo grizaj kun malhela okulringo. Supre korpo estas flavece verda, pugo pli flava. Brusto malpure grizflave bruna. Ventro grizblua. Sur flugiloj du blanketaj strietoj. - La birdo havas mallongan akran bekon, kiu estas nigre-griza. Ĝiaj piedoj brunaj. - Vikipedio 2022

Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Orverta regolo 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

14.11.22

Paserstrigo 01


Paserstrigo
( Glaucidium passerinum )

La Paserstrigo ( Glaucidium passerinum ) estas la plej eta el la strigoj en Eŭropo ( pli malgranda ol sturno ); temas pri birdo de la familio de Strigedoj. Tiu strigo estas malhelruĝecaj al grizbrunaj, kun punktitaj flankoj kaj duonringo ĉirkaŭ la malantaŭa kolo. - Ĝi troviĝas en boreala arbaro de Norda kaj Centra Eŭropo al Siberio, kutime en bordoj de arbaraj maldensejoj. Ili troviĝas ĉefe en arbaroj de konifero de la boreala zono kaj tre altmontaraj regionoj kun koniferoj kaj miksitaj arbaroj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Paserstrigo 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

11.11.22

Eŭrazia garolo 05


Eŭrazia garolo
( Garrulus glandarius ) Eŭropazia garolo

La Eŭropazia garolo aŭ Eŭrazia garolo ( Garrulus glandarius ) de la ordo de paseroformaj birdoj kaj familio korvedoj estas la plej konata garolo en la malnova mondo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Eŭrazia garolo 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

8.11.22

Eŭrazia upupo 03


Eŭrazia upupo
( Upupa epops ) Upupo

La Upupo ( Upupa epops ) apartenas al la sama ordo koracioformaj birdoj de multkoloraj brilaj birdoj kiel abelmanĝuloj, alcionoj kaj koracioj spite ke ĝi ne montras tiom brilajn kolorojn. Estas la ununura specio de siaj genro kaj familio. En la taksonomio de Sibley aperas tiu ĉi specio kiel ununura specio eĉ de ordo nome Upupoformaj diferenca de Koracioformaj. - Vikipedio 2021

Nomfontoj:

Fotfonto

Tvitero:

Eŭrazia upupo 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Afrikajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

7.11.22

Oranĝaflanka bluvostulo 05


Oranĝaflanka bluvostulo
, masklo ( Tarsiger cyanurus ) Bluvostulo, Ruĝflanka bluvostulo, Ruĝflanka tarsigero, Oranĝaflanka tarsigero

La Bluvostulo, Ruĝflanka bluvostulo, Ruĝflanka tarsigero, Oranĝaflanka bluvostulo aŭ Oranĝaflanka tarsigero ( Tarsiger cyanurus ), estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Tarsigeroj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Oranĝaflanka bluvostulo 🌍🌏 #Aziajbirdoj #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

5.11.22

Ruĝa milvo 02


Ruĝa milvo
( Milvus milvus ) Rufa milvo

La Ruĝa milvo aŭ Rufa milvo ( Milvus milvus ) estas mezgranda rabobirdo de familio Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel aglojn, buteojn kaj cirkuojn. Tiu specio estas endemia de la regiono de Okcidenta Palearktiso en Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko, kvankam iam loĝis ĝis norda Irano. Ĝi estas rara specio kiu estas de loĝantaj birdoj en la plej moderklimataj partoj de ties teritorio en okcidenta Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko, sed birdoj el nordorienta kaj centra Eŭropo vintras pli sude kaj okcidente, sude ĝis Turkio. Vagantoj atingis norden ĝis Finnlando kaj suden ĝis Israelo kaj Libio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Ruĝa milvo 🌍 #Eŭropajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

1.11.22

Griza ansero 02


Griza ansero
( Anser anser )

La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo ( 75–89 cm ) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Griza ansero 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

28.10.22

Longvosta paruo 03


Longvosta paruo
( Aegithalos caudatus ) Egitalo

La Egitalo simple dirite aŭ pli precize Longvosta paruo, ĉar estas aliaj membroj de la genro Aegithalos, ( Aegithalos caudatus ) estas tre malgranda, sociema birdo kun tre longa ŝtupoforma vosto ( el kie devenas la nomo en Esperanto kaj en la latina scienca nomo, ĉar caudatus signifas “kun vosto” ), el la ordo de la Paseroformaj birdoj ( Passeriformes ) kaj la familio de la Egitaledoj ( Aegithalidae ) rilata al la Paruedoj, kun kiuj tiu specio foje kuniĝas en miksitaj aroj ĉefe vintre. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Longvosta paruo 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

25.10.22

Blankokula anaso 01


Blankokula anaso
( Aythya nyroca )

La Blankokula anaso ( Aythya nyroca ) estas mezgranda anaso el la familio de Anasedoj kaj grupo de merganasoj propra el Eŭrazio. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍🌏 Blankokula anaso ( Aythya nyroca ) #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

24.10.22

Koluma ŝtonturnulo 03


Koluma ŝtonturnulo
( Arenaria interpres )

La Koluma ŝtonturnulo ( Arenaria interpres ) estas unu el la du specioj de birdoj de la genro Arenaria, tio estas Ŝtonturnuloj, de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Karadrioformaj birdoj, tre parencaj al kalidroj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍🌏🌎 Koluma ŝtonturnulo ( Arenaria interpres ) #Kosmopolitajbirdoj #Afrikajbirdoj #Amerikajbirdoj #Aŭstraliajbirdoj #Aziajbirdoj #Eŭropajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

21.10.22

Heĝpronelo 03


Heĝpronelo
( Prunella modularis ) Pronelo

Pronelo aŭ Heĝpronelo ( Prunella modularis ) estas malgranda paserina birdo de la familio de Proneledoj kaj ties ununura genro Prunella, kaj kutima birdo en ĝardenoj de Eŭropo. Ĝia aspekto similas al tiu de paseroj, sed al kleraj observantoj ne ekzistas konfuzeblo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍 Heĝpronelo ( Prunella modularis ) #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

16.10.22

Arbarfringo 05


Arbarfringo
( Fringilla coelebs ) Fringo, Arbara fringo

La fringo, arbarfringo aŭ arbara fringo ( Fringilla coelebs ) estas birdospecio de la familio de Fringedoj kaj unu el la tri specioj de la genro Fringoj ununura de la subspecio Fringenoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍🌏 Arbarfringo ( Fringilla coelebs ) #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

14.10.22

Laga rano 01


Laga rano
( Pelophylax kl. esculentus ) Manĝebla rano

La manĝebla rano aŭ laga rano ( Pelophylax kl. esculentus ) estas ofta eŭropa hibrido inter Pelophylax lessonae kaj la ridorano ( P. ridibundus ). Tradicie ĝi estis ĉasata kaj komercata por manĝo, partikulare por ranokruroj, famaj en Francio kaj najbaraj landoj kiel delikataĵo. Nun ĝi estas leĝe protektata en la Eŭropa Unio, kvankam la amasa importado de ranoj el aliaj landoj daŭras. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍 Laga rano ( Pelophylax kl. esculentus ) #Eŭropajbestoj | #Esperanto #bestnomoj #bestoj

13.10.22

Nizo 03


Nizo
( Accipiter nisus )

La Nizo ( Accipiter nisus ) estas specio de rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn agloj, buteoj kaj cirkuoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍🌏 Nizo ( Accipiter nisus ) #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

12.10.22

Hirunda ŝterno 02


Hirunda ŝterno
( Sterna hirundo ) Ordinara ŝterno, Ŝterno

La hirunda ŝterno, ordinara ŝterno, aŭ simple ŝterno en Eŭropo, ĉar temas pri la plej ofta birdo de la genro Sterna, ( Sterna hirundo ) estas svelta kaj eleganta marbirdo de la familio Ŝternedoj aŭ ŝternoj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍🌏🌎 Hirunda ŝterno ( Sterna hirundo ) #Tutmondajbirdoj #Amerikajbirdoj #Eŭraziajbirdoj #Afrikajbirdoj #Aŭstraliajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

8.10.22

Blua paruo 10


Blua paruo
( Cyanistes caeruleus )

Blua paruo ( Parus caeruleus kaj ĵuse Cyanistes caeruleus ) estas tre komuna insektomanĝanta birdo de la familio de Paruedoj kaj ordo de Paseroformaj facile observebla ĉirkaŭ domoj. Ĝi estas loĝanta birdo, tio estas, plej parto de birdoj ne migras. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍 Blua paruo ( Cyanistes caeruleus ) #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

5.10.22

Tufgrebo 05


Tufgrebo
( Podiceps cristatus ) Kresta grebo

La Tufgrebo ( kelkfoje Kresta grebo ) ( Podiceps cristatus ) estas la plej granda ( longeco 44–51 cm, enverguro 85–90 cm ) el ĉiuj greboj, tio estas akvobirdo el la ordo de Podicipoformaj kaj familio de Podicipedoj. Ĝi estas tre konata membro de la nomiga genro Podiceps, kaj facile rekonebla por duobla plumotufo de reproduktuloj, kio estas tialo ankaŭ por la latina scienca nomo cristatus, kio aludas al kresto. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍🌏 Tufgrebo ( Podiceps cristatus ) #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

Cipresa eŭforbio 01


Cipresa eŭforbio
( Euphorbia cyparissias )

Euphorbia cyparissias, la cipresa eŭforbio, estas specio de planto en la genro Euphorbia. Ĝi estas indiĝena de Eŭropo kaj estis enkondukita en Nordameriko en la 1860-aj jaroj kiel ornama planto. - Vikipedio (en) 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍 Cipresa eŭforbio ( Euphorbia cyparissias ) #Eŭropajfloroj | #Esperanto #flornomoj #floroj

4.10.22

Kutima blua papilio 01


Kutima blua papilio
( Polyommatus icarus ) Eŭropa kutima bluo, Kutima bluo


La kutima blua papilio aŭ eŭropa kutima bluo ( Polyommatus icarus ) estas papilio de la familio de Licenedoj kaj subfamilio de Polyommtinae. La papilio troviĝas ĉie en la Palearkto. Papilioj en la Polyommatinae estas kolektive nomitaj bluoj, de la kolorigo de la flugiloj. Ordinaraj bluaj maskloj kutime havas flugilojn kiuj estas bluaj supre kun nigra-bruna bordo kaj blanka franĝo. La inoj estas kutime brunaj supre kun blua polvigado kaj oranĝaj makuloj. - Vikipedio (en) 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍 Kutima blua papilio ( Polyommatus icarus ) #Eŭropajbestoj #Afrikajbestoj | #Esperanto #bestnomoj #bestoj

2.10.22

Palumbo 01


Palumbo ( Columba palumbus ) Ringokolombo


La Ringokolombo aŭ Palumbo ( Columba palumbus ) estas membro de la familio de birdoj Kolombedoj aŭ kolomboj kaj la plej granda de ili en Eŭropo. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

🌍 Palumbo ( Columba palumbus ) #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...