💚
Hindia migra falko (Falco peregrinus peregrinator) Hindia ŝahiino, Nigra ŝahiino
Falco peregrinus peregrinator, priskribita de Sundevall en 1837, estas konata kiel la hindia migra falko, la nigra ŝahiino aŭ la hindia ŝahiino. Ĝi estis iam foje konata kiel Falco atriceps aŭ Falco shaheen. Ties teritorio inkludas Sudazion el Pakistano tra Barato kaj Bangladeŝo al Srilanko kaj Sudorienta Ĉinio. En Barato la ŝahiino estis konstatita el ĉiuj subŝtatoj escepte Utar-Pradeŝo ĉefe el rokaj kaj montetaj regionoj. La ŝahiino estis konstatita ankaŭ el la Andamanoj kaj Nikobaroj. Ili havas ovarojn de 3 al 4 ovoj, elnestiĝo okazas post 48 tagoj, kun averaĝa nestosukceso de 1.32 idoj por nesto. En Barato krom nestado en klifoj, oni konstatis nestadon en homfaritaj strukturoj kiaj konstruaĵoj kaj telefonfostoj. Populacio ĉirkaŭkalkulata je 40 reproduktantaj paroj estis konstatita en Sri-Lanko en 1996. Ĝi estas nemigranta, kaj estas malgranda kaj malhela, kun ruĝecaj subaj partoj. En Srilanko tiu specio preferas la pli altajn montetojn dum la migranta calidus estas pli ofte vidata laŭlonge de la marbordo. En Pakistano ĝi estas armea simbolo de la Pakistana Aerarmeo. - Vikipedio 2021
Nomfontoj:
Fotfonto:
Tvitero:
💚 eonomoj.blogspot.com