💚 Hiacintulo (Anodorhynchus hyacinthinus) Hiacinta papago
La Hiacintulo aŭ Hiacinta papago (Anodorhynchus hyacinthinus), estas papago indiĝena de centra kaj orienta Sudameriko. Kun longo (el kapoverto al la pinto de sia longa pinteca vosto) de ĉirkaŭ 100 cm ĝi estas pli longa ol iu ajn alia specio de papago. Ĝi estas la plej granda arao kaj la plej granda fluganta papagospecio, kvankam la nefluga kakapo de Novzelando povas superpezi ĝis 3.5 kg. Ĝi estas ĝenerale facile rekonita, sed povas esti konfuzita kun la multe pli rara kaj malgranda Leara papago. - Vikipedio 2021
Nomfonto:
Fotfonto:
Tvitero:
💚 eonomoj.blogspot.com