Showing posts with label Nigra paruo. Show all posts
Showing posts with label Nigra paruo. Show all posts

24.11.22

Nigra paruo 03


Nigra paruo
( Periparus ater )

Nigra paruo ( Parus ater sed nun Periparus ater ) estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj .. - [ Ĝi ] .. estas disvastiganta kaj komuna birdo, precipe loĝanta, tio estas, plej parto de birdoj ne migras. Ili vivas en nordokcidenta Afriko, Eŭropo kaj okcidenta Azio ( Turkio, Sirio ). - [ Ĝi ] .. havas distingan grandan blankan makulon en la nuko ( plej karaktera eco de la specio ) tre kontrasta kun la nigra kapo, kio nomigas la specion, kune kun la malhelgriza dorso kun iom da malhelverda nuanco. La kapo, gorĝo kaj kolo de plenkreskuloj estas brile nigraj, kontraste kun la blanko de la nuko kaj de la vizaĝo; la blankaj pintoj de la flugilkovriloj montras duoblan blankan flugilstrion, kiu diferencigas la specion disde la Blua paruo kaj la Granda paruo, kiuj havas ununuran flugilstrion. La subaj partoj estas blankaj nuance al okro aŭ ruĝeco ĉe la flankoj. La beko estas nigra, la gamboj grizecaj kaj la irisoj malhelbrunaj. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Nigra paruo 🌍🌏 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

26.9.21

Nigra paruo 02


💚 Nigra paruo (Periparus ater)


Nigra paruo (Parus ater sed nun Periparus ater) estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj, pli eta ol granda paruo. Tiuj du paruaj specioj havas similajn morojn kaj vivmanieron, tamen la nigra paruo prefere manĝas insektojn kaj semojn de koniferoj. Ankaŭ ĝi preferas pli mallarĝajn kavojn por nesti. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...