Showing posts with label Prambanano. Show all posts
Showing posts with label Prambanano. Show all posts

31.5.21

Indonezio 04


💚 Temploj en Prambanano, Javo


Temploj en Prambanano (Prambanan) estas unu el la plej bonaj modeloj de hinduisma historio de Javo. Ĉiuj temploj en regiono de Prambanano estis konstruitaj inter la 8-a kaj la 10-a jarcento, kiam budhistaj Ŝajlendroj regis al sudo de Javo kaj hinduistaj Sanjajoj el dinastio de Mataramo regis al nordo de Javo. En la dua duono de la 9-a jarcento tiuj ĉi du dinastioj evidente kuniĝis pro geedziĝo de hinduista reĝo de nomo Rakai Pikatan el dinastio Mataramo kaj de budhista princidino Pramodhavardhani el dinastio Ŝajlendro. Tio klarigus, kial en tiuj ĉi temploj aperas komune kaj budhismaj kaj hinduismaj elementoj. La temploj estis dum kelke da jarcentoj post sia finiĝo forlasitaj, kiam la regantaj hinduismaj dinastioj transŝoviĝis en la orientan Javon. La plej konservinta, la plej granda kaj la plej ornamita el la temploj de Prambanano estas Candi Shiva Mahadeva, la templo inicita al Ŝivao. Ĝi estis konstruita en duono de la 9-a jarcento, proksimume je 50 jaroj pli poste ol budhisma Borobuduro. Verŝajne lasis ĝin konstrui Rakai Pikatan kiel danko por reveno de la hinduisma dinastio al la potenco sur Javo - Vikipedio 2021


Nomfonto

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...