Showing posts with label Pumo. Show all posts
Showing posts with label Pumo. Show all posts

16.9.22

Nordamerika pumo 01


💚 Nordamerika pumo ( Puma concolor couguar )


La nordamerika pumo ( Puma concolor couguar ) estas puma subspecio en Nordameriko. Ĝi iam estis ofta en orienta Nordameriko, kaj daŭre estas ĝenerala en la okcidenta duono de la kontinento. Tiu subspecio inkludas populaciojn en okcidenta Kanado, la okcidenta Usono, Florido, Meksiko kaj Mezameriko, kaj eble Sudameriko nordokcidente de la Andoj. Ĝi estas la plej granda kato en Nordameriko, kie nordamerikaj jaguaroj estas sufiĉe malgrandaj. Ĝi tiel inkludas la formortintajn orientan pumon kaj pluekzistantajn Floridajn panterpopulaciojn. - Vikipedio (en) 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

Nordamerika pumo ( Puma concolor couguar ) #Nordameriko Foto de CorinnaSt @pixabay | #Esperanto #bestoj

21.7.22

Florida pumo 01


💚 Florida pumo ( Puma concolor coryiPuma concolor couguar )


La Florida pumo estas endanĝerita subspecio de pumo. Ĝi loĝas en la arbaroj kaj marĉoj de suda Florido. Ĝia nuna taksonomia statuso (Puma concolor coryiPuma concolor couguar) estas disputata. Oni iam nomis ĉi tiun subspecion de pumo en la angla cougar, mountain lion, puma kaj catamount (ĉiuj estas nomoj de pumo), sed en la sudorienta Usono, precipe en Florido, ĝi nomiĝis ekskluzive panther (la angla por pantero aŭ leopardo) aŭ Florida panther por distingi de aliaj subspecioj de pumo en aliaj regionoj de Usono. Floridaj pumoj ordinare troviĝis en pinarbaroj, durlignaj hamokoj kaj miksitaj marĉarbaroj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:
PIV2020: pumo

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...