Ridema kukabarao (
Dacelo novaeguineae )
La Ridema kukabarao ( Dacelo novaeguineae ) estas kutima karnovora birdo de Aŭstralio de la familio de Alcededoj aŭ de alciono, tre konataj pro sia alvoko. Iam konata kiel Ridema azeno, nuntempe estas pli konata laŭ la indiĝena nomo. - Ĝi troviĝas tra orienta Aŭstralio, kaj estis enmetita en la sudokcidenta angulo de Okcidenta Aŭstralio, Tasmanio kaj insuloj Flinders kaj Kanguruo - La Kukabarao estas fortika birdo ĉirkaŭ 45 cm longa, kun granda kapo, elstara bruna okulo, kaj tre granda beko, nigreca en supra makzelo kaj ostokolora en suba. La masklo kaj la ino aspektas same. Ili havas blankajn aŭ kremokolorajn korpon kaj kapon kun malhelbruna strio tra ĉiu okulo kaj pli nuance ĉefrunte kaj ĉekrone. La flugiloj kaj dorso estas malhelbrunaj kun ĉielbluaj punktomakuloj en ŝultroj. La vosto estas ruĝecoranĝa kun malhelbrunaj strioj kaj blankaj pintoj. - Vikipedio 2022
Nomfonto:
Fotfonto:
Tvitero:
Ridema kukabarao 🌏 #Aŭstraliajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj