Showing posts with label Ringanaso. Show all posts
Showing posts with label Ringanaso. Show all posts

16.11.22

Ringanaso 01


Ringanaso
( Callonetta leucophrys )

La Ringanaso ( Callonetta leucophrys ) estas malgranda anaso de arbaroj de Sudameriko. - Ĝi .. reproduktiĝas en nordokcidenta Argentino kaj Paragvajo, loĝanta ankaŭ en orienta Bolivio, suda Brazilo kaj Urugvajo. Ties habitatoj estas tropikaj marĉaj arbaroj kaj klarejoj en arbaraj malaltaj teroj, izolaj lagetoj kaj malgrandaj rojoj. - La masklo [ bildigita ] havas tre helbrunan ( cinamokoloran ) flankan dorson, pli grize en centra dorso, palgrizajn flankojn ( fakte kun tre fajna grizblanka strieco se vidite de proksimege ) kaj salmokoloran bruston kun bela nigra makuleco. La kapo estas helgriza kun svaga strieco kaj tre markata nigra bendo el super la frunto tra la krono kaj ege markata al la nuko kaj kolflankoj, sub blanka kolumareo: tiu nigra ringo el la krono tra la nuko al kolflankoj nomigas la specion laŭ la komuna nomo. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Ringanaso 🌎 #Sudamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...