Showing posts with label Suda eŭropo. Show all posts
Showing posts with label Suda eŭropo. Show all posts

26.11.22

Eŭropa abelmanĝulo 03


Eŭropa abelmanĝulo
( Merops apiaster ) Abelmanĝulo

La Eŭropa abelmanĝulo ( Merops apiaster ), aŭ simple Abelmanĝulo .. - .. reproduktiĝas en mezvarmaj regionoj ĉefe en la mediteraneaj landoj kaj Balkanio ( Iberio, Italio, Hungario, Grekio, ktp. ), kaj en partoj de norda Afriko kaj okcidenta Azio. Ĝi estas tre migranta, kaj vintras en tropika Afriko ( aŭ en Nordokcidenta Barato, suda Barato kaj Sri-Lanko ĉe la aziaj birdoj ). - Ĝi estas svelta, 27 ĝis 29 cm longa .. kaj havas brunan kapon, pli helbrunajn nukon kaj ŝultrojn, flavan dorson, verdan voston pli verda ĉepinte kaj kun pli longaj centraj vostoplumoj, bluajn bruston kaj ventron kaj flavegan gorĝon kun nigreca suba strio lima kun brusto. En la realo la nuanca ŝanĝo de la bruna kapo al la flava dorso estas brila, ora kaj belega al rigardo. Dumfluge videblas krome brunaj flugilkovriloj kaj bluaj flugilpintoj. La okulirizo estas ruĝa kun nigreca subvizaĝa makulo kaj blankeca frunto. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Eŭropa abelmanĝulo 🌍 #Eŭraziajbirdoj #Eŭropajbirdoj #Aziajbirdoj #Afrikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

13.1.22

Eŭropa abelmanĝulo 04


💚 Eŭropa abelmanĝulo ( Merops apiaster ) Abelmanĝulo


La eŭropa abelmanĝulo ( Merops apiaster ), aŭ simple abelmanĝulo estas la ununura meropo, tio estas birdo el la genro Merops kaj familio de Meropedoj, facile videbla en Eŭropo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

14.12.21

Tufa fantomkrabo 01


💚 Tufa fantomkrabo ( Ocypode cursor


Ocypode cursor, la tufa fantomkrabo, estas specio de fantomkrabo trovita sur sablaj strandoj laŭ la marbordoj de la orienta Atlantika Oceano kaj orienta Mediteranea Maro. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

24.11.21

Roza flamengo 02


💚 Roza flamengo (Phoenicopterus roseus) Granda flamengo


La Roza flamengo aŭ Granda flamengo (Phoenicopterus roseus) estas la plej disvastiĝanta specio de flamengo, ĉar ĝi ekzistas en Afriko, suda Azio (marbordaj regionoj de Pakistano kaj Barato) kaj suda Eŭropo (Hispanio, Albanio, Turkio, Grekio, Kipro, Portugalio, Italio kaj Kamargo, nome suda regiono de Francio). Kelkaj populacioj estas mallongdistance migrantaj, kaj vidaĵoj el nordo de la reprodukta teritorio estas relative oftaj; tamen, pro la speciala populareco de la specio en kaptiveco, ĉu tiuj estas aŭ ne veraj naturaj individuoj estas temo por debato. Oni vidis ununuran birdoj en Nordo de Kokosinsuloj en 1988. La Roza flamengo estas la ŝtata birdo de Guĝarato, Barato. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

29.9.21

Falsa terstelo 01


💚 Falsa terstelo (Astraeus hygrometricus)


Astraeus hygrometricus, ofte konata kiel higroskopa terstelo, la barometra terstelo, aŭ la falsa terstelo, estas specio de fungo en la familio Diplocystaceae. Junaj specimenoj similas al blovpafilo kiam malfermitaj. En matureco, la fungo montras la karakterizan terstelan formon, kiu estas rezulto de la ekstera tavolo de frukta korpa histo disfendiĝanta laŭ stela maniero. La falsa terstelo estas ektomikoriza specio, kiu kreskas lige kun diversaj arboj, precipe en sablaj teroj. A. hygrometricus antaŭe laŭsupoze havis kosmopolitan distribuon, kvankam ĝi nun supozeble estas limigita al Suda Eŭropo, kaj Astraeus estas ofta en temperitaj kaj tropikaj regionoj. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

19.9.21

Sudgranda lanio 01


💚
Sudgranda lanio (Lanius meridionalis)


La Sudgranda lanio (Lanius meridionalis) estas granda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi estas ege rilata al la Granda lanio (Lanius excubitor), kun kiu ĝi estis konsiderata samspecifa; kie ili koincidis, ili ne interreproduktiĝis kaj estis unuafoje separataj pro elekto de habitato (Sangster et al., 2002). - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:  

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...