💚
Florida pumo (
Puma concolor coryi aŭ
Puma concolor couguar )
La Florida pumo estas endanĝerita subspecio de pumo. Ĝi loĝas en la arbaroj kaj marĉoj de suda Florido. Ĝia nuna taksonomia statuso (Puma concolor coryi aŭ Puma concolor couguar) estas disputata. Oni iam nomis ĉi tiun subspecion de pumo en la angla cougar, mountain lion, puma kaj catamount (ĉiuj estas nomoj de pumo), sed en la sudorienta Usono, precipe en Florido, ĝi nomiĝis ekskluzive panther (la angla por pantero aŭ leopardo) aŭ Florida panther por distingi de aliaj subspecioj de pumo en aliaj regionoj de Usono. Floridaj pumoj ordinare troviĝis en pinarbaroj, durlignaj hamokoj kaj miksitaj marĉarbaroj. - Vikipedio 2021
Nomfontoj:
PIV2020: pumo
Fotfonto:
Tvitero:
💚 eonomoj.blogspot.com