7.6.21

Zunzuncito 02


💚 Zunzuncito (Mellisuga helenae) Abela kolibro, Helena kolibro


La Abela kolibro, Zunzuncito aŭ Helena kolibro (Mellisuga helenae) estas specio de kolibro kiu estas la plej malgranda birdo de la mondo. Ĝi apartenas al Kubo. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Amerika nigra urso 01


💚 Amerika nigra urso (Ursus americanus) Cinama urso


La Amerika nigra urso (Ursus americanus), ankaŭ konata kiel la cinama urso, estas la plej multe renkontata indiĝena urso-specio de Nordameriko. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Aŭstralia pigo 04


💚 Aŭstralia pigo, junulo (Gymnorhina tibicen)


Gymnorhina tibicen (antaŭe Cracticus tibicen) estas mezgranda nigrablanka paseroforma birdo indiĝena en Aŭstralio kaj suda Novgvineo. En la angla ĝi estas konata kiel Aŭstralia pigo (angle: Australian magpie) pro la similaj nigra-blankaj plumoj, kvankam ĝi estas nek pigo nek proksima parenco de pigoj. Ĝi estas membro de la Artamedoj kaj parenca al la birdoj de la genro Cracticus. Iam G. tibicen estis konsiderata tri malsamaj specioj, sed zonoj de hibridiĝo inter formoj plifortigis la ideon de ununura specio kun kelkaj subspecioj, el kiuj almenaŭ 9 estas nune agnoskataj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Eŭrazia sturno 06


💚 Ordinara sturno, junulo (Sturnus vulgaris) Sturno, Vulgara sturno, Eŭropa sturno


La Ordinara sturno, Vulgara sturno, Eŭropa sturno aŭ simple Sturno (Sturnus vulgaris) estas paserina birdo de la familio de Sturnedoj kaj la plej tipa el la genro, kiu siavice estas la plej tipa en la familio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

6.6.21

Kaba mevo 01


💚 Kaba mevo (Larus dominicanus vetula)


La afrika subspecio (L. d. vetula) estas foje apartigata kiel Kaba mevo (L. vetula). Ĝi havas pli angulan kapon kaj pli malgrandan mallongan bekon. La plenkreskulo havas malhelan okulon, dum la nomiga L. d. dominicanus havas palan okulon. Junuloj de Kaba mevo havas preskaŭ saman plumaron kun la samaĝuloj de L. d. dominicanus. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Dukolora paruo 02


💚 Dukolora paruo (Baeolophus bicolor)


La Dukolora paruo (Baeolophus bicolor) estas eta kantobirdo de Nordameriko, specio de la familio de Paruedoj. La Nigrakresta paruo, troviĝanta el centra kaj suda Teksaso suden, estis inkludita kiel subspecio sed ĝi estas nune konsiderata separata specio nome B. atricristatus. - Vikipedio 2021

Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

5.6.21

Reĝa aglo 03


💚 Reĝa aglo (Aquila chrysaetos) Oraglo 


La Reĝa aglo aŭ Oraglo (Aquila chrysaetos) estas unu el la plej konataj rabobirdoj de la norda duonglobo. Ĝi apartenas al la genro Aquila, en kiu estas ankaŭ aliaj specioj nomataj agloj, kaj al la familio Akcipitredoj kun multaj genroj de rabobirdoj. - Vikipedio 2021

Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

4.6.21

📅 04/06/21 +

 🌄 Vendredo, la 04-a de junio 2021


Internacia Tago de Senkulpaj infanaj viktimoj de agreso 🇺🇳

Tvitero:

.....

🌄 Ĵaŭdo, la 03-a de junio 2021

Monda Tago pri la Bulpiedo ⚕️
Monda Tago pri la Biciklo 🚲

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Flavgorĝa emberizo 02


💚 Flavgorĝa emberizo (Emberiza elegans)


La Flavgorĝa emberizo (Emberiza elegans) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Maroko 02


💚 Marakeŝo, Maroko


Marakeŝo (Marrakech aŭ Marrakesh, مراكش arabe, berbere: ⵎⵕⵕⴰⴽⵯⵛ Murakush) estas ĉefa urbo kaj tre grava turista centro en la sudorienta Maroko, proksime al la Atlasa Montaro. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Cindrogriza ansero 02X


💚 Cindrogriza ansero (Cereopsis novaehollandiaeVaksabeka ansero, Gruntansero


La Cindrogriza ansero aŭ laŭ la latina scienca nomo Vaksabeka ansero (Cereopsis novaehollandiae) au foje Gruntansero estas granda ansero loĝanta en suda Aŭstralio. Tiu specio ricevis anglan nomon el insulo Kabo Barren, kie oni vidis specimenojn la unuan fojon fare de eŭropaj esploristoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

2.6.21

📅 02/06/21

🌄 Merkredo, la 02-a de junio 2021


Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Blanknigra alciono 04


💚 Blanknigra alciono (Ceryle rudis)


La Blanknigra alciono (Ceryle rudis) estas mezgranda, videblega kaj bruema akvalciono, tio estas birdo de la superfamilio de alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon kaj la kukabaraojn, kaj de la familio de Ceriledoj. Tiu ĉi specio estas la ununura membro de la genro Ceryle. - Vikipedio 2021

Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Grekio 04


💚 Partenono, Ateno


La Partenono (en antikva greka: Παρθενών; en moderna greka: Παρθενώνας, nome salono de virgulinoj), estis dora templo el la helena altklasika periodo, sanktigata al la diino Atena Parteno (en antikva greka, virga Atena, konsiderita patronino fare de tiamaj atenanoj) kaj ĉefa templo de la Akropolo de la poliso Ateno. La peripteron konstruis la konstruigantoj Iktino kaj Kalikrato de 447 al 432 a. K. dum la regado de Periklo. La templon – tute de blanka marmoro – dekoris riĉaj murpentraĵoj de diaĵoj kaj herooj, valormetaloj kaj la fama kultbildo de Atena kiun skulptis Fidiaso. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Nobla boleto 03


💚 Nobla boleto (Boletus edulis)


La Nobla boleto (Boletus edulis) estas fungo el la manĝindaj fungoj. Latine edulis signifas manĝebla. Ĝi havas ĉaman aŭ flavbrunan koloron, ofte la rando estas pli hela. La ĉapelo estas komence globforma, sed ĝi platiĝas. Ĝi grandas de 10 ĝis 25 cm sed povas atingi 35 cm. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

1.6.21

📅 01/06/21

🌄 Mardo, la 01-a de junio 2021


Internacia Tago de Gepatroj 👪
Monda Tago de Lakto 🥛
Monda Tago de Konscienco pri Narcisista Misuzo 👥

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Aŭstralia blanka ibiso 02


Aŭstralia blanka ibiso (Threskiornis molucca)


La Aŭstralia blanka ibiso (Threskiornis molucca), estas vadbirdo de la familio de ibisoj nome Treskiornitedoj. Ĝi estas disvastigata tra multe de Aŭstralio. Ĝi havas ĉefe blankan plumaron kun nuda (senpluma), nigra kapo, longa subenkurba beko kaj nigraj kruroj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Nizo 01


💚 Nizo (Accipiter nisus)


La Nizo (Accipiter nisus) estas specio de rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn agloj, buteoj kaj cirkuoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Granda aranekrabo 01


💚 Granda aranekrabo (Maja squinado)


La Granda aranekrabo (Maja squinado) estas specio de migranta krabo troviĝanta en la nordorienta Atlantiko kaj Mediteranea Maro. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

31.5.21

📅 31/05/21

🌄 Lundo, la 31-a de majo 2021


Monda Tago kontraŭ Tabako 🚭
Monda Tago por blondulinoj 👱‍♀️

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Blankvizaĝa arbanaso 01


💚 Blankvizaĝa arbanaso (Dendrocygna viduata)


La Blankavizaĝa arbanaso, literumata ankaŭ kiel Blankvizaĝa arbanaso (Dendrocygna viduata) estas birdospecio de la grupo de arbanasoj kiu reproduktiĝas en subsahara Afriko kaj multe de Sudameriko. Tiu specio estas gregema, kaj ĉe preferataj lokoj, aroj de milo aŭ pliaj birdoj alvenantaj krepuske estas impresa vidaĵo. Kiel ties alternativa komuna nomo de fajfanasoj implicas, tiuj estas bruemaj birdoj kun klara trinota fajfalvoko. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Indonezio 04


💚 Temploj en Prambanano, Javo


Temploj en Prambanano (Prambanan) estas unu el la plej bonaj modeloj de hinduisma historio de Javo. Ĉiuj temploj en regiono de Prambanano estis konstruitaj inter la 8-a kaj la 10-a jarcento, kiam budhistaj Ŝajlendroj regis al sudo de Javo kaj hinduistaj Sanjajoj el dinastio de Mataramo regis al nordo de Javo. En la dua duono de la 9-a jarcento tiuj ĉi du dinastioj evidente kuniĝis pro geedziĝo de hinduista reĝo de nomo Rakai Pikatan el dinastio Mataramo kaj de budhista princidino Pramodhavardhani el dinastio Ŝajlendro. Tio klarigus, kial en tiuj ĉi temploj aperas komune kaj budhismaj kaj hinduismaj elementoj. La temploj estis dum kelke da jarcentoj post sia finiĝo forlasitaj, kiam la regantaj hinduismaj dinastioj transŝoviĝis en la orientan Javon. La plej konservinta, la plej granda kaj la plej ornamita el la temploj de Prambanano estas Candi Shiva Mahadeva, la templo inicita al Ŝivao. Ĝi estis konstruita en duono de la 9-a jarcento, proksimume je 50 jaroj pli poste ol budhisma Borobuduro. Verŝajne lasis ĝin konstrui Rakai Pikatan kiel danko por reveno de la hinduisma dinastio al la potenco sur Javo - Vikipedio 2021


Nomfonto

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Arĝentorela najtingalo 01X


💚 Arĝentorela mesiobirdo, masklo (Leiothrix argentauris)


La Arĝentorela mesiobirdo (Leiothrix argentauris) estas specio de birdo el Sudorienta Azio. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

30.5.21

📅 30/05/21 ++

🌄 Dimanĉo, la 30-a de majo 2021


Monda Tago de Multloka Sklerozo ⚕️

Tvitero

.....

🌄 Sabato, la 29-a majo 2021

Internacia Tago de la Pactrupoj 🇺🇳
Internacia Tago de la Nokta Enurezo ⚕️
Monda Tago de la Digesto 🍽️

Tvitero

.....

🌄 Vendredo, la 28-a de majo 2021

Internacia Tago de la hamburgero 🍔
Internacia Tago de la virina higieno ♀️
Internacia Tago de la masturbado 🧖

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Palumbo 04


💚 Ringokolombo (Columba palumbusPalumbo


La Ringokolombo aŭ Palumbo (Columba palumbus) estas membro de la familio de birdoj Kolombedoj aŭ kolomboj kaj la plej granda de ili en Eŭropo. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

29.5.21

Nigra cigno 03


💚 Nigra cigno (Cygnus atratus


La Nigra cigno (Cygnus atratus) estas granda akvobirdo el la genro de cignoj kaj la familio de Anasedoj. Ĝi estas la sola specio de cigno, kiu preskaŭ komplete nigras, kaj krome havas ruĝan bekon la plej longan kolon el ĉiuj cignaj specioj. Nigraj cignoj estas nature disvastiĝintaj ĉefe en sudorienta kaj sudokcidenta Aŭstralio, kaj estas la oficiala simbolo de la ŝtato Okcidenta Aŭstralio. Tiu specio estis ĉasata ĝis formorto en Novzelando, sed poste reenmetita. En Aŭstralio ili estas nomadaj, kun vagadecaj migromodeloj depende de klimataj kondiĉoj. Ili estas monogamaj reproduktuloj kiuj kunhavas respondecon pri kovado kaj pri idozorgado inter ambaŭ seksoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Sekretaribirdo 02


💚 Sekretaribirdo (Sagittarius serpentarius) Serpentario


La Sekretaribirdo (Sagittarius serpentarius) vivas en Afriko sude de saharo, en ĉiuj medioj, de marbordoj ĝis altaj montaroj, de dezertoj ĝis malsekaj ebenaĵoj, sed ne vivas en densa praarbaro. Ĝi ĉasa kurante kaj sin nutras per malgrandaj bestoj kiujn ĝi povas rapide frapi kaj kapti per beka oŭ pieda frapo: insektoj, ranoj, lacertoj, serpentoj, k.t.p. Ĝia nomo venas ĉu de la aspekto de la birdo kiu ŝajnas sekretario kun krajono metata malantaŭ orelo kaj nigraj maniketoj, ĉu de la araba saqr-et-taïr (ĉasbirdo). - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Flavkoluma juhino 01


💚 Flavkoluma juhino (Yuhina flavicollis)


La Flavkoluma juhino (Yuhina flavicollis) estas birda specio de la blankokula familio Zosteropidae. Ĝia teritorio etendiĝas trans la himalajaj arbaroj en norda Hindio al nordorientaj hindaj ŝtatoj, Nepalo, Butano, Bangladeŝo kaj oriente al Hindoĉinio inkluzive de Laoso, Mjanmao, Tajlando kaj Vjetnamujo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montaj arbaroj. La buŝharita yuhina foje troviĝas en miksitaj ĉassocietoj kun aliaj yuhina kaj fulvetta specioj, sed ankaŭ laŭdire ĝi ne asociiĝas kun miksitaj ĉassocietoj en iuj areoj. Ĝi estas priskribita kiel unu el la plej oftaj yuhinoj en Himalajo, kvankam ĝi estas relative malofta al malofta ĉe malaltaj altitudoj. Ĝi preferas relative neĝenatan fermitan baldakenan kovrilon. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:
TSH 2021

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kutima vombato 02


💚 Kutima vombato (Vombatus ursinusUrsa vombato, Kurthara vombato


La Kutima vombato (Vombatus ursinus), ankaŭ iam nomata Ursa vombato aŭ Kurthara vombato estas unu el nur tri nun vivantaj specioj de vombatoj kaj la sola ano de genro Vombatus. La Kutima Vombato grandas averaĝe 98 cm longa kaj pezas ĉ. 26 kg. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...