20.6.21

Blua-flava arao 04


💚 Blua-flava arao (Ara ararauna) Blua-ora arao


Blua-flava arao aŭ blua-ora arao (Ara ararauna) estas granda sudamerika papago el tribo Arini, membro de neotropisa grupo de papagoj konataj kiel araoj. Ĝi havas plumaron kun bluaj supraj partoj kaj oranĝece flavaj malsupraj partoj. En naturo la papagoj troveblas en sudamerikaj arbaroj, arbustejoj kaj savanoj. Blua-flavaj araoj ankaŭ estas tre popularaj en birdobredada kulturo kaj kiel dombirdoj pro sia bela aspekto, inteligenteco, eblo reprodukti homan parolon kaj amikemeco al homoj. - Vikipedio 2021

Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

19.6.21

Orientazia ruĝvostulo 03


💚 Orientazia ruĝvostulo (Phoenicurus auroreus) Orientazia fenikuro


La Orientazia ruĝvostulo aŭ Orientazia fenikuro (Phoenicurus auroreus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj la genro de Phoenicurus, Ruĝvostuloj laŭ popola nomigo aŭ Fenikuroj laŭ adapto de la scienca nomo. La latina scienca nomo de la genro devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka kiuj signifas “purpura” aŭ “ruĝa” (feniko) kaj “vosto” (uros) kaj fakte la plej karaktera eco de la genro estas longa ruĝeca vosto pli malpli. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Bruna koturno 01


💚 Bruna koturno (Coturnix ypsilophora) Marĉa koturno


La Bruna koturno (Coturnix ypsilophora), konata ankaŭ kiel Marĉa koturno, estas specio de koturno (el la birda familio de Fazanedoj) troviĝanta en Oceanio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

18.6.21

📅 18/06/21

🌄 Vendredo, la 18-a de junio 2021


Internacia Tago de Suŝio 🍣
Monda Tago por Neŭrodiverseco 👥
Internacia Tago por Daŭrigebla Gastronomio 🍽️

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Orienta pigonajtingalo 02


💚 Orienta pigonajtingalo, ino (Copsychus saularis) Orienta ŝamao


La Orienta pigonajtingalo aŭ Orienta ŝamao (Copsychus saularis) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj (iam en Turdedoj) kaj genro Copsychus kiu enhavas speciojn kun longaj vostoj kaj nigraj supraj partoj. El tiu genro plej parto de la specioj loĝas en Azio, kelkaj en Afriko kaj multaj specioj estas endemioj en insuloj. Tiu estas distinge kaj tipe blankanigra birdo kun longa vosto kiu estas levata dum manĝado surgrunde aŭ ripozas videble. Distribuita en multaj partoj de tropika Suda kaj Sudorienta Azio, ili estas komunaj birdoj en urbaj ĝardenoj kaj arbaroj. Ili estas tre konata pro sia kanto kaj estis iam popularaj kiel kaĝobirdoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

17.6.21

📅 17/06/21 +++

🌄 Ĵaŭdo, la 17-a de junio 2021


Tago por Batali Dezertiĝon kaj Sekecon 🏜️

Tvitero

.....

🌄 Merkredo, la 16-a de junio 2021

Internacia Tago de Familiaj Monsendaĵoj 💸
Internacia Tago por la Afrika Infano 🌍
Internacia Tago por la Martestudo 🌊🐢

Tvitero

.....

🌄 Mardo, la 15-a de junio 2021

Internacia Tago kontraŭ Misuzo de Maljunuloj 🇺🇳
Internacia Tago de la Vento 🌬️  

Tvitero

.....

🌄 Lundo, la 14-a de junio 2021

Monda Tago de Sanga Donacanto ⚕️

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Jamajka buteo 02


💚 Jamajka buteo (Buteo jamaicensis) Ruĝvosta buteo


La Jamajka buteo (Buteo jamaicensis laŭ la scienca nomo) aŭ pli populare ruĝvosta buteo (Buteo jamaicensis) estas mezgranda al granda rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu estas unu el tri specioj populare konataj en Usono kiel "chickenhawk", nome kokagloj, kvankam ĝi rare predas standardgrandajn kokojn. Ĝi reproduktiĝas tra plej de Nordameriko, el okcidenta Alasko kaj norda Kanado ĝis tiom suden kiom ĝis Panamo kaj Karibio, kaj estas unu el la plej komunaj buteoj de Nordameriko. La Ruĝvostaj buteoj povas alkutimiĝi al ĉiuj klimataj biomoj ene de sia teritorio. Estas 14 agnoskataj subspecioj, kiuj varias laŭ aspektoj kaj teritorioj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Sulfurpitango 02


💚 Sulfurpitango (Pitangus sulphuratus) Pitango


La Sulfurpitango aŭ simple Pitango (Pitangus sulphuratus) estas birdo de la paseroforma ordo kaj apartenas al la familio de la tiranedoj. La pitango estas trovebla en Suda kaj Norda Ameriko en kampoj kaj ankaŭ en urboj. Simile al Megarinko, la kanto de la Sulfurpitango estas aŭdebla ekde frumatene. Ĝi estas bela birdo kun tre bunta bildo en kapo nome nigrecaj krono kaj traokula strizono inter blankaj strizonoj kaj superokula el frunto kaj subvanga. La subaj partoj estas tre flavaj kaj la supraj partoj estas brunaj. Ĝia dieto konsistas el insektoj, fruktoj, ranidoj kaj etaj fiŝoj. Ĝ estas birdo de la tiranaj muŝkaptuloj familio Tiranedoj. Ĝi estas la sola membro de la genro Pitangus. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

16.6.21

Eŭrazia pirolo 06


💚 Eŭrazia pirolo (Pyrrhula pyrrhula) Pirolo, Pirulo


Pirolo aŭ Pirulo aŭ Eŭrazia pirolo (Pyrrhula pyrrhula) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj kaj de genro de piroloj, kiuj estas fortikaj paserinaj birdoj kun diketaj bekoj kaj la maskloj havas oranĝajn aŭ ruĝajn brustojn.


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

15.6.21

Tindora sciuro 02


💚 Tindora sciuro, junulo (Funambulus palmarum)


La Tindora sciuro (Funambulus palmarum) estas specio de ronĝuloj en la familio Sciuridae trovebla nature en Barato (sude de la vindioj) kaj Srilanko. Fine de la 19-a jarcento, la manĝa sciuro estis enkondukita en Madagaskaron, Reunion, Majoton, Komorajn Insulojn, Maŭricion, Sejŝelojn kaj Aŭstralion, kie ĝi poste fariĝis negrava plago. La proksime rilata kvinstria palmsciuro, F. pennantii, troviĝas en norda Hindio, kaj ĝia teritorio parte interkovras kun ĉi tiu specio. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Harpio 02


💚 Harpio (Harpia harpyjaAgloharpio, Harpiaglo


La Amerika harpio (Harpia harpyja) estas aglo, ofte nomata ankaŭ Agloharpio, Harpiaglo aŭ simple Harpio. Tiu specio estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia verko Systema Naturae en 1758 kiel Vultur harpyja,[1] laŭ la mitologia besto harpio. Ĝi estas la ununura membro de la genro Harpia. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

14.6.21

Eŭrazia kanbirdo 02


💚 Eŭrazia 
kanbirdo (Acrocephalus scirpaceusKanbirdo


La Kanbirdo aŭ Eŭrazia kanbirdo (Acrocephalus scirpaceus) estas birdo de la genro Acrocephalus. Ĝi reproduktiĝas en Eŭropo al moderklimata okcidenta Azio. Ili estas migrantaj, kiuj vintrumas en subsahara Afriko. - Vikipedio 2021


Nomfontoj

Foto-fonto

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

13.6.21

📅 13/06/21

 🌄 Dimanĉo, la 13-a de junio 2021


Internacia Tago por Albinismo 

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Ĉasfalko 01


Ĉasfalko (Falco rusticolus) Girfalko


La Ĉasfalko (Falco rusticolus) estas granda falkoforma birdo kiu vivas en ĉiuj landoj ĉirkaŭantaj nordan poluson. La Ĉasfalko reproduktiĝas en marbordoj de Arkto kaj insuloj de Nordameriko, Eŭropo kaj Azio. Ĝi estas ĉefe specio de loĝantaj birdoj, sed kelkaj ĉasfalkoj disiĝas pli amplekse post la reprodukta sezono aŭ vintre. La Ĉasfalko estas disa tra multe de Norda Hemisfero, kun populacioj en Nordameriko, Gronlando kaj Norda Eŭropo. Ties plumaro varias laŭloke, ĉar estas birdoj el blankecaj al malhelbrunaj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Indiga emberizo 01


💚 Indiga emberizo (Passerina cyanea)


La Indiga emberizo (Passerina cyanea) estas malgranda semmanĝanta birdo de la kardinalo familio, Kardinaledoj. Ĝi estas migranta, ekde suda Kanado ĝis norda Florido dum la reprodukta sezono, kaj de suda Florido ĝis norda Sudameriko dum la vintro. Ĝi ofte migras nokte, uzante la stelojn por navigi. Ĝia habitato estas kamparo, arbustaroj, kaj malferma maldensarbaro. La indiga emberizo estas proksime rilatita al la lazula emberizo kaj krucbredas kun la specioj kie iliaj teritorioj interkovras. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

12.6.21

📅 12/06/21 +

 🌄 Sabato, la 12-a de junio 2021


Internacia Tago kontraŭ Infanlaboro 🇺🇳
Monda Tago pri Pupoj 🎎

Tvitero

.....

🌄 Vendredo, la 11-a de junio 2021

Monda Jaguara Tago 🐆

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Egipta ansero 03


💚 Egipta ansero (Alopochen aegyptiaca) Nila ansero


La Egipta ansero aŭ Nila ansero (Alopochen aegyptiaca) apartenas al la familio Anasedoj (cignoj, anseroj kaj anasoj). En ĉi tiu familio ĝi estas en la subfamilio Tadornenoj (duonanseroj). Tio ankaŭ diras ion pri ĝia formato. Ĝia nomo do estas konfuziga, ĉar ĝi ne apartenas al la subfamilio Anseroformaj (cignoj kaj anseroj). - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Brazilo 03


💚 Rio-de-Ĵanejro, Brazilo 


Rio-de-Ĵanejro (portugallingve Rio de Janeiro, /ˈxiu dʒi ʒaˈneiɾu/, laŭvorte "Rivero de Januaro", ofte simple Rio kaj kelkfoje Cidade Maravilhosa aŭ "Mirinda Urbo", pro sia titolo) estas la ĉefurbo de la brazila samnoma ŝtato Rio-de-Ĵanejro, la dua plej granda urbo de Brazilo kaj la tria plej granda metropola areo kaj aglomeraĵo en Sudameriko.[1][2][3] La urbo estis la ĉefurbo de Brazilo dum proksimume du jarcentoj, de 1763 ĝis 1822 dum la portugala kolonia epoko kaj de 1822 ĝis 1960 kiel sendependa lando, kaj ankaŭ la unua ĉefurbo de la Portugala Imperio (1808–1821). Ĝi ankaŭ estas konata simple kiel Rio kaj karesnomata "Mirinda Urbo" (Cidade Maravilhosa en la portugala). - Vikipedio 2021


Nomfonto

Foto-fonto

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Ruĝa flamengo 02


💚 Ruĝa flamengo (Phoenicopterus ruber) Kariba flamengo, Amerika flamengo


La Ruĝa flamengo, Kariba flamengo aŭ Amerika flamengo (Phoenicopterus ruber) estas granda specio de flamengo proksime rilata al la Roza flamengo kaj al la Ĉilia flamengo. Ĝi estis iam konsiderata samspecio kun la Roza flamengo, sed tiu traktis estas nun ampleksa revizio (ekz. Fare de la Usona kaj de la Brita Ornitologaj Unioj) kiel malĝusta por manko de pruvo. Ĝi estis konata ankaŭ kiel Kariba flamengo, sed la esto de la specio en la Galapagoj faras tiun nomon problemon. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto:

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

11.6.21

Eŭrazia hematopo 01


💚 Eŭrazia hematopo (Haematopus ostralegus) Hematopo


La Eŭrazia hematopo aŭ simple Hematopo, kiel la plej konata el la dek hematopoj, Haematopus ostralegus, estas longkrura birdo de la familio de Hematopedoj. Tamen la vorto "hematopo" ankaŭ uzeblas por nomigi ĉiujn membrojn de la familio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Foto-fonto

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

10.6.21

📅 10/06/21 +

🌄 Ĵaŭdo, la 10-a de junio 2021


Tvitero

.....

🌄 Merkredo, la 09-a de junio 2021

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Formiko 02


💚 Formiko (latinscienca familio: Formicidae)


Formikoj estas bonsociemaj specioj de la insekta familio de Formikedoj (Formicidae). Ili kun la rilataj vespoj kaj abeloj, apartenas al la ordo Himenopteroj. Formikoj evoluis el vespecaj prauloj en la mezo de la Kretaceo antaŭ inter 110 kaj 130 milionoj de jaroj kaj diversiĝis post la plialtiĝo de la florplantoj. Oni klasigis pli ol 12,500 de ĉirkaŭkalkulita totalo de 22,000 specioj.[1][2] Ili estas facile identigeblaj pro siaj kubutecaj antenoj kaj la distinga nodeca strukturo kiu formas ties sveltajn taliojn. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

9.6.21

Eŭropa melo 03


💚 Eŭropa melo (Meles meles)


Melo (Meles meles) estas mamulo, kies piedoj kaj ungegoj estas plataj fosiloj; ĝi havas maldelikatan grizblankan hararon kun brunnigraj sektoroj en harlongo. Sur la kapo ĝi havas blankajn kaj nigrajn striojn kaj kompare kun aliaj musteledoj ĝi estas relative dika, ankaŭ la irmaniero memorigas pri ursido. - Vikipedio 2021


Nomfontoj

Foto-fonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

8.6.21

📅 08/06/21

🌄 Mardo, la 08-a de junio 2021


Monda Tago pri Oceanoj 🌊
Monda Tago pri Cerbaj tumoroj ⚕️

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Suda grunda kornobekulo 02


💚 Suda grunda bucero (Bucorvus leadbeateri)


La Suda grunda bucero (Bucorvus leadbeateri; antaŭe konata kiel Bucorvus cafer), estas unu el du specioj de grunda bucero, kiuj ambaŭ troviĝas nur en Afriko, kaj estas la plej granda specio de bucero tutmonde. Ĝi troveblas en la sudaj regionoj de Afriko, de Kenjo ĝis Sudafriko. En ĉi tiuj regionoj, ili loĝas kaj maldensarbarojn kaj savanojn. - Vikipedio (en) 2021

Nomfonto:
TSH 2021

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Aŭstralia puntovarano 01


💚 Aŭstralia puntovarano (Varanus varius) Arbo goana


La Aŭstralia puntovarano aŭ Arbo goana (Varanus varius) estas membro de la familio de lacertoj indiĝena en orienta Aŭstralio. Granda lacerto, ĝi povas atingi 2 metrojn (6.6 ft) en tuta longo kaj 14 kilogramojn (31 funt.) En pezo. La puntekrano estas konsiderata kiel malplej zorgiga specio laŭ la Internacia Unio por la Konservo de Naturo. - Vikipedio (en) 2021

Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Nordamerika arbanaso 04


💚 Arbanaso, masklo (Aix sponsa)


La Arbanaso (Aix sponsa) estas specio de anaso troviĝanta en Nordameriko. Ĝi estas unu el la plej koloraj el la nordamerikaj akvobirdoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

7.6.21

📅 07/06/21 ++

🌄 Lundo, la 07-a de junio 2021


Internacia Tago de la Nutraĵa Sekureco 🌽

Tvitero

.....

🌄 Dimanĉo, la 06-a de junio 2021

Rusa Lingva Tago 🇺🇳

Tvitero:

.....

🌄 Sabato, la 05-a de junio 2021

Monda Tago pri la Medio 🏞️

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Fiŝaglo 04


💚 Fiŝaglo (Pandion haliaetusPandiono


Fiŝaglo aŭ Pandiono (Pandion haliaetus) estas dumtaga rabobirdo fiŝomanĝanta de la ordo de Falkoformaj kaj unika specio de la familio de Pandionedoj. Ĝi estas granda rabobirdo, kiu estas ĝis 60 cm longa kun enverguro de ĝis 2 m. Ĝi estas malhelbruna en supraj partoj kaj hegemonie grizeca en kapo kaj subaj partoj, kun nigra okulareo kaj flugiloj. - Vikipedio 2021

Nomfonto:

Foto-fonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...