13.8.21

Kolumbia nucifrago 01


💚 Kolumbia nucifrago (Nucifraga columbiana) Klarka nucifrago


La Kolumbia nucifrago aŭ Klarka nucifrago (Nucifraga columbiana), estas granda paserina birdo de la familio de Korvedoj. Ĝi estas iomete pli malgranda ol sia parenco de Eŭrazio nome la Nuksrompulo (N. caryocatactes), kiu estas krome la ununura alia membro de la genro Nucifraga. Fakte ĉar “nucifrago” estas adaptaĵo de la grekaj vortoj por “nuksrompulo” temas pri du vortoj kiuj taŭgus por du specioj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

12.8.21

Granda brilsturno 02


💚 Granda lamprotorno (Lamprotornis chalybaeus) Granda brilsturno


La Granda lamprotorno aŭ Granda brilsturno (Lamprotornis chalybaeus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Lamprotornis aŭ Brilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. Ĝi reproduktiĝas el Senegalio orienten al Etiopio kaj suden tra orienta Afriko al nordorienta Sudafriko kaj Angolo. Ĝi estas tre komuna specio de malferma arbaro kiu entreprenas foje kelkajn seazonajn movojn. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

11.8.21

Ruĝeca kolibro 04


💚 Ruĝeca kolibro (Selasphorus rufus)


La Ruĝeca kolibro (Selasphorus rufus) estas malgranda kolibro, ĉirkaŭ 8 cm longa kun longa, rekta kaj maldika beko. Ĉi tiuj birdoj estas konataj pro siaj eksterordinaraj flugokapabloj, flugante 2.200 mejl. (3.200 km) dum siaj migraj transportoj. Ĝi estas unu el sep specioj en la genro Selasphorus. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Turfalko 08


💚 Turfalko (Falco tinnunculus) Tinunkolo, Eŭropa turfalko, Eŭrazia turfalko, Malnovmonda turfalko


La Turfalko, Tinunkolo (Falco tinnunculus) estas la plej ofte renkontata el la falkoj, nome malgrandaj rabobirdoj apartenantaj al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Eŭropa turfalko, Eŭrazia turfalko, aŭ Malnovmonda turfalko. En Britio kaj aliaj landoj kie ne estas aliaj brunaj falkoj, ĝi estas ĝenerale nomata simple kiel "la turfalko". - Vikipedio 2021


Nomfontoj

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

10.8.21

📅 10/08/21 +++++

🌄 Mardo, la 10a de aŭgusto 2021


Internacia Tago de la Leono 🦁
Internacia Tago de Biodizeloleo 🌻

Tvitero:

.....

🌄 Lundo, la 9a de aŭgusto 2021

Internacia Tago de la Indiĝenaj popoloj 🇺🇳

Tvitero:

.....

🌄 Dimanĉo, la 8a de aŭgusto 2021

Internacia Tago de Katoj 🐈
Internacia Tago de la Ina Orgasmo ♀️

Tvitero:

.....

🌄 Sabato, la 7a de aŭgusto 2021

Internacia Tago por rajtoj de Transgenruloj 👥

Tvitero:

.....

🌄 Vendredo, la 6a de aŭgusto 2021

Internacia Tago de Biero 🍺

Tvitero:

.....

🌄 Ĵaŭdo, la 5a de aŭgusto 2021

Monda Tago de Trafiklumoj/Semaforoj 🚦

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Ĉilia flamengo 02


💚 Ĉilia flamengo (Phoenicopterus chilensis)


La Ĉilia flamengo (Phoenicopterus chilensis) estas birdospecio de la genro de flamengoj kaj nome granda specio (110–130 cm) proksime rilata al la Kariba flamengo kaj al la Roza flamengo, kun kiuj ĝi estis foje konsiderata samspecifa. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Madagaskara upupo 01


💚 Madagaskara upupo (Upupa marginata)


La Madagaskara upupo (Upupa marginata) estas specio de upupo de la familio Upupidae. Ĝi antaŭe estis konsiderata subspecio (Upupa epops marginata) de la upupo, sed estis disigita pro siaj vokaligoj kaj malgrandaj diferencoj de plumaro. Iuj taksonomistoj ankoraŭ konsideras ĉiujn tri speciojn samspeciaj. Iuj aŭtoritatoj ankaŭ tenas la afrikan kaj eŭrazian upupon kune, sed disigas la Madagaskaran upupon. Ĝi estas endemia de Madagaskaro,  kie ĝia natura habitato estas subtropika aŭ tropika seka arbaro. Ĝi estas ofta birdo kaj la Internacia Unio por la Konservo de Naturo konsideras ĝian konservan staton almenaŭ zorgiga. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Valabio 02


💚 Valabio (Macropus)


Valabio estas nomo de diversaj specioj de marsupiuloj, similaj al kanguruo, sed malpli grandaj, vivantaj en Aŭstralio, kangurueto. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Hinda ardeo 02


💚 Hinda ardeo (Ardeola grayii)


La Hinda ardeo (Ardeola grayii) estas malgranda ardeo. Ĝi estas el Malnova Mondo, nome reproduktiĝas en suda Irano kaj oriente al Barato, Birmo, Bangladeŝo kaj Srilanko. Ili estas disvastigataj kaj komunaj sed povas esti facile misatentataj kiam ili gvatas predon borde de malgrandaj akvejoj aŭ eĉ kiam ili ripozas ĉe homaj loĝejoj. Ili estas tamen tre facile distingeblaj kiam ili ekflugas per tre brilblankaj flugiloj brilfulme kontraste kun la kriptecaj striecaj olivecbrunaj koloroj de la korpo. Ties kamuflo estas tiom efika ke ili povas esti tre proksimaj tuj antaŭ ekflugo kio kondukis al popolaj nomoj kaj kredoj ke ili estas ĉu blindaj ĉu ne tre bone vidkapablaj. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Fotfonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Blankvizaĝa nigropego 01


💚 Blankvizaĝa nigropego (Dryocopus pileatusBlankvizaĝa driokopo


La Blankvizaĝa nigropego aŭ Blankvizaĝa driokopo (Dryocopus pileatus) estas tre granda birdo de la familio de pegedoj, kiu logas en Nordameriko. Ĝi estas tre simila al sudamerika Strivizaĝa nigropego, sed tiu ĉi montras pli da blanko en vizaĝo. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Fotfonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

9.8.21

Blanka motacilo 04


💚 Blanka motacilo (Motacilla alba) Griza motacilo


La Blanka motacilo aŭ Griza motacilo (Motacilla alba) estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn. La specio vivas en granda parto de Eŭropo kaj Azio kaj en lokoj de norda Afriko, kaj malofte videblas en Alasko kaj eĉ reproduktiĝas en norda Nordameriko. Ili estas loĝantaj birdoj en la plej klimatmildaj partoj de sia teritorio, sed en aliaj lokoj migras al Afriko. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Amerika reao 03


💚 Amerika reao (Rhea americana) Amerika nanduo, Nanduo, Njanduo


La Amerika reao (Rhea americana), ankaŭ Amerika nanduo aŭ simple Nanduo (aŭ njanduo), estas la plej granda neotropisa birdo (ĝis maksimume 30 kg). Ĝi apartenas al la familio de la Reaedoj en la ordo de la Strutoformaj, kie ĝi estas unu el la du specioj de la genro Rhea. Temas pri Nefluga birdo endemia de Argentino, Bolivio, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo. Ĝi loĝas en vario de malfermaj areoj, kiaj herbejoj, savanoj aŭ herbejaj humidejoj. Kun pezo de 23–25 kg, tiu Nanduo estas la plej granda birdo en Sudameriko. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kaŝtankapa teksbirdo 01


💚 Kaŝtankapa teksbirdo (Ploceus castaneiceps) Ora kaŝtankapa teksbirdo


La Kaŝtankapa teksbirdo (Ploceus castaneiceps), ankaŭ konata kiel la Ora kaŝtankapa teksbirdo, estas specio de birdo de la familio de teksistoj, Ploceidae. Ĝi troviĝas ĉe la Afrika Savano en Kenjo kaj Tanzanio. La nomo de la birdo devenas de la unikaj markoj / kolorigo de la birdo, kaj ankaŭ kiel tiuj birdoj teksas malsimplajn nestojn. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

8.8.21

Blanknigra alciono 06


💚 Blanknigra alciono (Ceryle rudis)

La Blanknigra alciono (Ceryle rudis) estas mezgranda, videblega kaj bruema akvalciono, tio estas birdo de la superfamilio de alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon kaj la kukabaraojn, kaj de la familio de Ceriledoj. Tiu ĉi specio estas la ununura membro de la genro Ceryle. - Vikipedio 2021

Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Ruĝkapa karpodako 01


💚 Ruĝkapa karpodako, ino (Carpodacus mexicanus)


La Ruĝkapa karpodako (Carpodacus mexicanus) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio kaj la aliaj "amerikaj karpodakoj" estas kutime lokataj en la genro Carpodacus, sed ili ŝajne apartenus al distinga genro Burrica. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneraaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

6.8.21

Tufanaso 01


💚 Tufanaso (Aythya fuligula) Fuligulo


La Tufanaso aŭ fuligulo (Aythya fuligula) estas birdo el la anasedoj, mezgranda specio de la grupo de la merganasoj, kun populacio de preskaŭ unu miliono da birdoj. Oni ne agnoskas subspeciojn. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Fotfonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Korvofazano 01


💚 Granda centropo (Centropus sinensisKorvofazano


La Granda centropo aŭ Korvofazano Centropus sinensis, estas specio de centropo. Tiuj estas ofte lokitaj en la birda familio de kukoledoj, sed ŝajne meritas agnoskon kiel propra familio. C. sinensis estas komuna kaj disvastigata loĝanto de la centraj insuloj de suda Azio, el Barato orienten al suda Ĉinio kaj Indonezio. Ties natura habitato estas tre ampleksa el ĝangalo al terkultivejoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

4.8.21

📅 04/08/21 +++++

🌄 Merkredo, la 4a de aŭgusto 2021


Tvitero:

.....

🌄 Mardo, la 3a de aŭgusto 2021

Internacia Tago de la Akvomelono 🍉

Tvitero:

.....

🌄 Lundo, la 2a de aŭgusto 2021

Tvitero:

.....

🌄 Dimanĉo, la 1a de aŭgusto 2021

Internacia Senida / Neparenca Tago 🌿
Monda Tago pri pulmokancero ⚕️

Tvitero:

.....

🌄 Sabato, la 31a de julio 2021

Tvitero:

.....

🌄 Vendredo, la 30a de julio 2021

Internacia Tago kontraŭ Homvendado 🇺🇳
Internacia Tago de la Amikeco 🤝

Tvitero:


💚 eonomoj.blogspot.com

Kripluvio 02


💚 Kripluvio (Charadrius vociferus)


La Kripluvio (Charadrius vociferus) estas eta, fortika kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Eŭrazia sturno 07


💚 Sturno (Sturnus vulgaris) Ordinara sturno, Vulgara sturno, Eŭropa sturno


La Ordinara sturno, Vulgara sturno, Eŭropa sturno aŭ simple Sturno (Sturnus vulgaris) estas paserina birdo de la familio de Sturnedoj kaj la plej tipa el la genro, kiu siavice estas la plej tipa en la familio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Strigfringo 01x


💚 Strigofringo (Stizoptera bichenovii

La Strigofringo (Stizoptera bichenovii) estas estrildida fringo trovita en seka savano, tropikaj (malaltebenaĵoj) sekaj herbejoj kaj arbustaroj en norda kaj orienta Aŭstralio. Ĝi estas foje nomata Bicheno-fringo aŭ kiel Strigofringo, ĉi-lasta pro la malhela ringo de plumoj ĉirkaŭ la vizaĝo. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto

Fotfonto

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

2.8.21

Suda kazuaro 01


💚 Suda kazuaro (Casuarius casuariusDuoblabrida kazuaro, Aŭstralia kazuaro, Krestokazuaro, Dubrida kazuaro


La Suda kazuaro (Casuarius casuarius) konata ankaŭ kiel Duoblabrida kazuaro, Aŭstralia kazuaro, Krestokazuaro aŭ Dubrida kazuaro, estas granda nefluga nigra birdo. Temas pri birdospecio de la Strutoformaj kaj tiele rilata al la Emuo, Struto, kaj al la Reaoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Armita vanelo 01


💚 Armita vanelo (Vanellus armatus)


La Armita vanelo (Vanellus armatus) estas birdo de la genro Vanellus, grupo de mezgrandaj vadbirdoj de la familio de ĥaradriedoj. La angla nomo “Blacksmith” aŭ “Forĝisto” devenas el la ripetata metalika alarmalvoko 'tink, tink, tink'. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

1.8.21

Kuba smeraldo 01


💚 Kuba smeraldo (Riccordia ricordii)


La kuba smeraldo (Riccordia ricordii) estas specio de kolibro en la familio Trochilidae. Ĝi troviĝas en vasta gamo de duonmalfermaj vivejoj en Kubo, la Insulo Pinoj, kaj la okcidenta Bahamoj. Oni povas observi, ke ĉi tiu birdo manĝas dum la tuta tago, sidante sur drato por ripozi. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...