16.9.21

Ordinara delfeno 01


💚 Ordinara delfeno (Delphinus delphis) Mallongbeka delfeno


La Ordinara delfeno aŭ mallongbeka delfeno (Delphinus delphis) estas specio de komuna delfeno. Ĝi havas pli grandan teritorion ol la Tropika delfeno (D. capensis), kaj vivas tra varm-moderaj kaj tropikaj oceanoj, inklude la Hindan Oceanon kvankam je pli malgrandaj kvantoj ol ĉe alia lokoj kie ili troviĝas. Estas pli da tiuj delfenoj al de aliaj delfenaj specioj en la varm-moderaj partoj de Atlantiko kaj Pacifiko. Ĝi troviĝas ankaŭ en Karibio kaj Mediteraneo. Tiu delfeno estas abunda ankaŭ en la Nigra Maro, Golfo de Meksiko, kaj Ruĝa Maro. Ili sekvas la golfan marfluon ĝis akvoj de Norvegio. Rare tiuj delfenoj kuraĝas al Arkto. - Vikipedio 2021


Nomfontoj

Fotfonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Tufparuo 05


💚 Tufparuo (Lophophanes cristatus)


Turfparuo (Lophophanes cristatus, iam Parus cristatus) estas eta kantbirdo, malpli granda ol pasero, de familio de paruedoj. - Vikipedio 2021

Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

15.9.21

📅 15/09/21

 🌄 Merkredo, la 15a de septembro 2021


Internacia Tago de la demokratio 🇺🇳
Monda Tago de Kancero de limfganglio ⚕️
Monda Tago de Miotona distrofio ⚕️

Tvitero:

.....

🌄 Mardo, la 14a de septembro 2021

Monda Tago pri aŭdi voĉojn 👥

Tvitero:

.....

🌄 Lundo, la 13a de septembro 2021

Internacia Tago de Ĉokolado 🍫

Tvitero:

.....

🌄 Dimanĉo, la 12a de septembro 2021

Internacia Tago de la Sudo-sudo kunlaboro 🇺🇳
Internacia Tago de Migreno ⚕️

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Orienta pigonajtingalo 03


💚 Orienta pigonajtingalo (Copsychus saularis) Orienta ŝamao


La Orienta pigonajtingalo aŭ Orienta ŝamao (Copsychus saularis) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj (iam en Turdedoj) kaj genro Copsychus kiu enhavas speciojn kun longaj vostoj kaj nigraj supraj partoj. El tiu genro plej parto de la specioj loĝas en Azio, kelkaj en Afriko kaj multaj specioj estas endemioj en insuloj. Tiu estas distinge kaj tipe blankanigra birdo kun longa vosto kiu estas levata dum manĝado surgrunde aŭ ripozas videble. Distribuita en multaj partoj de tropika Suda kaj Sudorienta Azio, ili estas komunaj birdoj en urbaj ĝardenoj kaj arbaroj. Ili estas tre konata pro sia kanto kaj estis iam popularaj kiel kaĝobirdoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Hispanio 09


💚 Katedralo de Santiago-de-Kompostelo, Koruno, Galegio


La Katedralo de Santiago-de-Kompostelo troviĝas en la urbo Santiago-de-Kompostelo, en la centro de la provinco Koruno, en Galegio (Hispanio). Ĝi gastigas, laŭ la tradicio, la tombejon de la apostolo de Jesuo, Jakobo, kio konvertis la templon en unu el la ĉefaj pilgrimejoj de Eŭropo dum la Mezepoko tra la konata Jakoba vojo, vojo kiu dekomence sekvis la laktan vojon komunikante Iberion kun la cetero de la kontinento. Tio estis decidiga por ke la hispaniaj mezepokaj regnoj estus partoprenintaj en la kulturaj movadoj de tiu epoko. Nuntempe ĝi daŭras kiel pilgrimcelo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Koalo 07


💚 Koalo
(Phascolarctos cinereus)


La koalo (Phascolarctos cinereus), kiu trankvile surgrimpas la altajn eŭkaliptojn por pluki sian nutraĵon kun la ido surdorse, prezentas tre kortuŝan bildon, kiun de kelkaj jaroj oni povas vidi en diversaj reklamoj por alvoki al la protektado de tiu specio endanĝerigita de la aŭstraliaj hakistoj, sed ankaŭ kiel simbolon de senmalica fido miksita kun naiva riskemo, ĉar tiuj afablaj bestoj ne timas vertiĝon, kiam ili grimpas ĝis 150 metroj alte, laŭlonge de la eŭkaliptaj trunkoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Brunbeka tukano 02


💚 Brunbeka tukano (Ramphastos swainsonii) Svainsona tukano


La Brunbeka tukano aŭ Svainsona tukano (Ramphastos swainsonii) estas granda kaj kolorbela birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko. Temas pri birdo kun granda beko, de ĉefe nigra supra plumaro kaj kiu troviĝas en Centrameriko el orienta Honduraso al norda Kolombio. Tiu ĉi specio estas anstataŭata de suda Kolombio al orienta Peruo de la tre rilata Nigrabeka tukano (R. ambiguus) kun kiu ĝi estis foje konsiderata samspecifa. La scienca kaj alternativa nomo rememoras la britan ornitologon kaj artiston, William Swainson. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

14.9.21

Blankvizaĝa nigropego 02


💚 Blankvizaĝa nigropego (Dryocopus pileatus) Blankvizaĝa driokopo


La Blankvizaĝa nigropego aŭ Blankvizaĝa driokopo (Dryocopus pileatus) estas tre granda birdo de la familio de pegedoj, kiu logas en Nordameriko. Ĝi estas tre simila al sudamerika Strivizaĝa nigropego, sed tiu ĉi montras pli da blanko en vizaĝo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kantarelo 04


💚 Kantarelo (Cantharellaceae)


La Cantharellaceae estas familio de fungoj en la ordo Cantharellales. La familio enhavas la kantarelojn kaj parencajn speciojn, grupon de fungoj, kiuj supraĵe similas al agarikoj (brankaj fungoj) sed havas glatajn, sulkiĝintajn aŭ brankajn himenoforojn (sporportaj subaj surfacoj). Specioj en la familio estas ektomikorizaj, formante reciproke utilan rilaton kun la radikoj de arboj kaj aliaj plantoj. Multaj el la Cantharellaceae, inkluzive la kantarelo (Cantharellus cibarius), la Pacifika ora kantarelo (Cantharellus formosus), la korno de abundo (Craterellus cornucopioides), kaj la trumpeta kantarelo (Craterellus tubaeformis), estas ne nur manĝeblaj, sed estas kolektataj kaj vendataj internacie komerce. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Egiptio 05


💚 Valo de la Reĝoj


La Valo de la Reĝoj (en araba, Uadi Biban Al-Muluk (وادي الملوك): Valo de la Pordoj de la Reĝoj), estas nekropolo de antikva Egipto, en la proksimeco de Luksoro, kie troviĝas la tomboj de plej faraonoj de la Nova Imperio (18-a, 19-a kaj 20-a egiptaj dinastioj), tiel kiel de diversaj reĝinoj, princoj, nobeloj kaj eĉ de kelkaj animaloj. Populare ĝi estis konata de egiptoj kiel Ta-seĥet-ma'at (granda kampo). - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Cindrogriza sciuro 05


💚 Cindrogriza sciuro (Sciurus carolinensisOrienta cindrogriza sciuro, Griza sciuro


La Cindrogriza sciuro, Orienta cindrogriza sciuro, aŭ foje eĉ simple Griza sciuro (depende de la regiono), (Sciurus carolinensis), estas arbosciuro de la genro Sciurus indiĝena de orienta kaj mezokcidenta Usono, kaj de sudaj partoj de la orientaj provincoj de Kanado. La indiĝena teritorio de tiu nearktisa specio koincidas kun tiu de la Nigra sciuro (Sciurus niger), kun kiu ĝi foje estas konfuzata, kvankam la kerno de la teritorio de la Nigra sciuro estas iomete pli okcidenta. - Vikipedio 2021


Nomfontoj

Fotfonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Eŭropa ruĝgorĝulo 07


💚 Eŭropa ruĝgorĝulo (Erithacus rubecula) Ruĝgorĝulo, Rubekolo


La Eŭropa ruĝgorĝulo, aŭ simple Ruĝgorĝulo (Erithacus rubecula), aŭ ankoraŭ Rubekolo (per esperantigo de la latina scienca termino, laŭ NPIV) estas insektomanĝanta birdo el malgranda genro Erithacus, kiu enhavas tiun tre konatan specion, alian orientazian kaj alian endemisman en eta insularo japania. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

13.9.21

Ekvadoro 04


💚 Dormanta Leono, Insulo Sankta Kristofalo, Galapagoj


Insulo San Kristoforo (hispane Isla San Cristóbal) kaj antaŭe nomita de la angloj kiel insulo Chatham, estas la plej orienta insulo en la insularo Galápagos, kaj ankaŭ unu el la plej malnovaj geologie. Ĝi estas administre parto de Kantono San Kristoforo, Ekvadoro. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Bornea orangutano 02


💚
Bornea orangutano (Pongo pygmaeus)


La Bornea orangutano (Pongo pygmaeus) estas unu el du specioj de orangutanoj. Troviĝanta nur en la insulo Borneo, apartenanta kaj al Indonezio kaj al Malajzio; ĝi estas pli abunda ol la Sumatra orangutano. Kune kun tiu lasta, ĝi apartenas al la nura genro de grandaj simioj kiuj estas indiĝenaj de Asio. Kiel la aliaj grandaj simioj, orangutanoj estas tre inteligentaj, kaj montras progresan il-uzadon kaj distingajn kulturajn modelojn en naturo. Orangutanoj kunhavas proksimume 97% el iliaj DNA kun homoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Makula forkovostulo 01


💚 Makula forkovostulo (Enicurus maculatus) Punktita forkovostulo


La Makula forkovostulo aŭ Punktita forkovostulo (Enicurus maculatus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Forkovostuloj, kiu temas pri genro de nigrablankaj birdoj ĝenerale kun nigraj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj kaj fruntoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

12.9.21

Suda karakaro 03


💚 Suda karakaro (Caracara plancusSuda kresta karakaro, Suda karakarao, Suda kresta karakarao


Suda karakaro, Suda kresta karakaro, Suda karakarao aŭ Suda kresta karakarao (iam Polyborus plancus aŭ nun Caracara plancus) estas rabobirdo voranta ĉefe bestokadavraĵojn kaj vivanta en Sud-Ameriko. Ĝi apartenas al ordo Falkoformaj birdoj, familio Falkedoj, al subfamilio de Poliborenoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Fotfonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Norvegio 02


💚 Fortikaĵo Akerŝuso, Oslo


La fortikaĵo Akershus (norveglingve Akerhus slott og festning) estas fortikaĵo lokita en la norvega ĉefurbo Oslo, laŭlonge de fjordo kaj proksime al la osloa urbodomo (rådhus). - Vikipedio 2021


Nomfonto:
TSH 2021

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

11.9.21

Tufgrebo 02


💚 Tufgrebo (Podiceps cristatusKresta grebo


La Tufgrebo (kelkfoje Kresta grebo) (Podiceps cristatus) estas la plej granda (longeco 44–51 cm, enverguro 85–90 cm) el ĉiuj greboj, tio estas akvobirdo el la ordo de Podicipoformaj kaj familio de Podicipedoj. Ĝi estas tre konata membro de la nomiga genro Podiceps, kaj facile rekonebla por duobla plumotufo de reproduktuloj, kio estas tialo ankaŭ por la latina scienca nomo cristatus, kio aludas al kresto. - Vikipedio 2021

Nomfonto

Fotfonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

📅 11/09/21

🌄 Sabato, la 11a de septembro 2021


Internacia Tago de la Sukuro ⛑️

Tvitero:

.....

🌄 Vendredo, la 10a de septembro 2021

Internacia Tago por preventi memmortigo 🎗️

Tvitero:

.....

🌄 Ĵaŭdo, la 9a de septembro 2021

Internacia Tago por protekti edukadon kontraŭ atakoj 🇺🇳

Tvitero:

.....

🌄 Merkredo, la 8a de septembro 2021

Monda Tago de Alfabetigo 📗
Internacia Tago de la fizioterapisto ⚕️
Internacia Tago de solidareco kun ĵurnalistoj 📰

Tvitero:

.....

🌄 Mardo, la 7a de septembro 2021

Internacia Tago de Muskola distrofio de Duchenne ⚕️
Internacia Tago de Pura Aero por bluaj ĉieloj 🟦

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kampa violo 01


💚 Kampa violo (Viola arvensis)


Viola arvensis estas specio de violo konata per la komunnoma kampopansio. Ĝi apartenas al Eŭropo, okcidenta Azio kaj norda Afriko, kaj ĝi estas konata sur aliaj kontinentoj kiel enkondukita specio kaj fiherbo de ĝenitaj kaj kultivitaj areoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Fotfonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

Tibeto 02


💚 Ĉomolungmo (tibete: ཇོ་མོ་གླང་མ ) 


Ĉomolungmo (esperantigo de la tibeta nomo ཇོ་མོ་གླང་མ, transliterigita jo mo glang ma laŭ Wylie aŭ jomo lang ma laŭ THL), ankaŭ nomata Sagarmato (laŭ la nepala nomo सगरमाथा, transliterigita Sagarmāthā) aŭ Everesto (laŭ la internacie plej uzata nomo establita de britaj geografoj), estas la plej alta monto en la mondo, situanta en la montaro Himalajo sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto en la areo nomata Mahalangur Himal. Ĝia alteco estas 8 848 aŭ 8 850 m super marnivelo, kaj estas la 5a montopinto plej malproksima el la tercentro. Ĝi formiĝis antaŭ 60 milionoj da jaroj, kiam la himalaja montaro aperis sur la surfaco pro kolizio de Hindio kun la resto de Azio. La monto kreskas ĉirkaŭ 2,5 centimetrojn jare. La internacia limo inter Ĉinio kaj Nepalo estas ĉe la preciza montopinta punkto. Ties montareto inkludas najbarajn montopintojn kiaj Lhotse, 8 516 m; Nupce, 7 855 m kaj Ĉangce, 7 580 m. - Vikipedio 2021


Nomfonto

Fotfonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

10.9.21

Malgranda ruĝstria sukerbeko 02


💚 Suda dukoluma sunbirdo, juna masklo (Cinnyris chalybeus) Suda duobla-koluma sunbirdo?


La suda dukoluma sunbirdo aŭ malgranda dukoluma sunbirdo (Cinnyris chalybeus) estas malgranda paserina birdo kiu reproduktiĝas en suda Afriko. Ĝi estas ĉefe loĝanta, sed parte migranta en la nordoriento de sia teritorio. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Mallongbeka ekidno 03


💚 Mallongbeka ekidno (Tachyglossus aculeatus)


La Mallongbeka eididno (Tachyglossus aculeatus) estas unu el kvar vivantaj specioj de eididno kaj la sola membro de la genro Tachyglossus. Ĝi estas kovrita de felo kaj pikiloj kaj havas distingan muzelon kaj fakan langon, kiujn ĝi uzas por kapti sian insektan predon tre rapide. Kiel la aliaj ekzistantaj monotremoj, la mallongbeka eididno demetas ovojn; la monotremoj estas la sola vivanta grupo de mamuloj faranta tion. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

9.9.21

Eŭrazia sturno 08


💚 Sturno (Sturnus vulgaris) Ordinara sturno, Vulgara sturno, Eŭropa sturno


La Ordinara sturno, Vulgara sturno, Eŭropa sturno aŭ simple Sturno (Sturnus vulgaris) estas paserina birdo de la familio de Sturnedoj kaj la plej tipa el la genro, kiu siavice estas la plej tipa en la familio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kanado 07


💚 Monteta Domo, Toronto


Casa Loma (hispane "Hill House") estas domego kaj ĝardeno de gotika Reviviĝo en urbocentro Toronto, Ontario, Kanado, kiu nun estas historia doma muzeo kaj orientilo. Ĝi estis konstruita de 1911 ĝis 1914 kiel loĝejo por financisto Sir Henry Pellatt. La arkitekto estis E. J. Lennox, kiu projektis plurajn aliajn urbajn famaĵojn. Casa Loma sidas ĉe alteco de 140 metroj (460 ft) super marnivelo, 66 metrojn (217 ft) super Lago Ontario. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto

Fotfonto

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...