16.2.22

Galaho 05


💚 Galaho ( Eolophus roseicapilla ) Rozbrusta kakatuo, Galaha kakatuo, Rozkolora kakatuo, Rozgriza kakatuo, Rozbrusta kakatuo


La Galaho aŭ Rozbrusta kakatuo (Eolophus roseicapilla), konata ankaŭ kiel Galaha kakatuo, Rozkolora kakatuo aŭ Rozgriza kakatuo, estas unu el la plej komunaj kaj disvastigataj kakatuoj, kaj povas troviĝi en malferma kamparo en preskaŭ ĉiuj partoj de kontinenta Aŭstralio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

15.2.22

Ordinara minao 03


💚 Ordinara minao ( Acridotheres tristis ) Ordinara akridotero


La ordinara minao aŭ ordinara akridotero (Acridotheres tristis) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Akridoteroj kiuj portas fruntajn krestojn. Ĝi estas indiĝena de Azio kaj ties dekomenca teritorio etendiĝis el Irano, Pakistano, Barato kaj Kazaĥio al Malajzio kaj Ĉinio. Ĝi estas ĉiomanĝanta birdo de malferma arbaro kun tre forta teritoriema instinkto, kvankam ĝi adaptiĝis tre bone al urbaj medioj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Flavkapa trupialo 01


💚 Flavkapa trupialo ( Xanthocephalus xanthocephalus ) Ksantocefalo


La Flavkapa trupialo aŭ Ksantocefalo, Xanthocephalus xanthocephalus, estas mezgranda paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj la ununura membro de la genro Xanthocephalus. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

14.2.22

Pikazura kolombo 02


💚 Pikazura kolombo ( Patogienas picazuro ) Blankaflugila kolombo


Pikazura kolombo aŭ Blankaflugila kolombo (Patogienas picazuro) antaŭe (Columba picazuro) estas sudamerika kolombo de la familio Columbidae, kiu vivas en arbaraj bordoj kaj ĉe kampoj. Ĝi estas simbolo de brazila Nordoriento, kie tiu kolombo estas fonto de proteino al loĝantoj de tiu regiono. Kiel simbolo de Brazila Nordoriento, ĝi estas temo de kanzonoj kaj popolaj poezioj. Ĝi loĝas ekde la brazila kaatingo ĝis Argentino. Nuntempe ĝi vivas ankaŭ en brazilaj grandaj urboj, kiel Belo Horizonto kaj San-Paŭlo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kanemberizo 01


💚 Kanemberizo, ino ( Emberiza schoeniclus )


La Kanemberizo, Emberiza schoeniclus, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

12.2.22

Sudafrika pingveno 03


💚 Sudafrika pingveno ( Spheniscus demersus ) Okulvitra pingveno, Afrika pingveno, Mergiĝa sfenisko, Nigrapieda pingveno


La Sudafrika pingveno aŭ Okulvitra pingveno (Spheniscus demersus), konata ankaŭ kiel Afrika pingveno, Mergiĝa sfenisko laŭ la latina scienca nomo, aŭ Nigrapieda pingveno estas specio de pingveno, limigita al sudafrikaj akvoj. Ĝi estas ankaŭ amplekse konata kiel azen-pingveno pro sia azeneca bleko aŭ iao, kvankam ankaŭ kelkaj specioj de sudamerikaj pingvenoj produktas similan sonon. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Verda ardeo 02


💚 Verda ardeo ( Butorides virescens )


La Verda ardeo (Butorides virescens) estas malgranda ardeo de Norda kaj Centrameriko. Ĝi estis dumlonge konsiderata samspecia kun sia frata specio nome la Striardeo (Butorides striata), kaj kune estis nomataj "Verdadorsa ardeo". Birdoj de la nomiga subspecio (ne gravas laŭ kiu taksonomio) estas tre rare vagantoj al okcidenta Eŭropo; individuoj el la marbordo de Pacifiko ĉe Nordameriko povas simile atingi tiom for kiom ĝis Havajo. - Vikipedio 2021

Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kastanoto 06


💚 Kastanoto ( Taeniopygia guttata castanotis ) Kaŝtanorela teniopigio, Kaŝtanorela fringo


La Kastanoto (Taeniopygia guttata castanotis) estas eta paseroforma birdo de la specio Taeniopygia guttata. Du subspecioj ekzistas: gutatoj (Taeniopygia guttata guttata) de diversaj Pacifikaj insuloj kaj kastanotoj (Taeniopygia guttata castanotis) de Aŭstralio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

11.2.22

Japana kormorano 01


💚 Japana kormorano ( Phalacrocorax capillatus )


La Japana kormorano (Phalacrocorax capillatus), malpli malprecize konata kiel Teminka kormorano, estas kormorano indiĝena de Orienta Azio. Ĝi loĝas el Tajvano norde tra Koreio kaj Japanio al la plej sudorienta Rusio. La komuna nomo Teminka kormorano aludas al unu el ties unuaj priskribantoj nome Coenraad Jacob Temminck. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

10.2.22

Kuba trogono 01


💚
Kuba trogono ( Priotelus temnurus ) Tokororo


La Kuba trogono aŭ tokororo (Priotelus temnurus) estas mezgranda birdo el la familio de Trogonedoj. Ĝi estas endemisma en kaj la nacia birdo de Kubo. La kialoj laŭ onidiroj estas diversaj. Ties plumaro estas de belegaj koloroj (unu el la plej belaj el Kubo) kaj same kiel la kecalo (alia simbola kaj nacia birdo) apartenas al la tropika familio de la Trogonedoj. Ĝi ne akceptas la kaptivecon; tiele ĝi vivas malmulte, perdas sian brilkoloron kaj velkas. Ĝi enhavas ĉefe la tri kolorojn de la kuba flago: blua, blanka kaj ruĝa. Tio lasta okazas ankaŭ kun alia trogono en Meksiko, ĉe kiu verdo anstataŭas bluon. - Vikipedio 2022


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Blua paruo 09


💚 Blua paruoCyanistes caeruleus )


Blua paruo ( Parus caeruleus kaj ĵuse Cyanistes caeruleus ) estas tre komuna insektomanĝanta birdo de la familio de Paruedoj kaj ordo de Paseroformaj facile observebla ĉirkaŭ domoj. Ĝi estas loĝanta birdo, tio estas, plej parto de birdoj ne migras. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

9.2.22

Flavabrusta ikterio 01


💚 Flavabrusta ikterio ( Icteria virens ) Ikterio


La Ikterio aŭ Flavabrusta ikterio ( Icteria virens ) estas granda kantobirdo, iam konsiderata la plej netipa membro de la familio de Paruliedoj, kvankam lastatempe oni supozas, ke fakte ĝi ne apartenas tie. Ties situo ne estas definitive solvita: eble al la Traŭpedoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Icteria. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Struto 04


💚 Struto, ido ( Struthio camelus )


Struto ( Struthio camelus ) estas la plej granda kaj la plej peza birdospecio aktuale vivanta: la struta masklo povas atingi 275 cm kaj 155 kg. Ĝi estas la ununura vivanta specio (aŭ du specioj depende de la fakulo) de la familio Strutonedoj aŭ Strutedoj. Temas pri tre granda nefluga birdo, indiĝena de Afriko kaj pro ties grando kompreneble tia birdospecio ne povas flugi, sed ĝi rapidkuras je 50 km/h dum preskaŭ unu horo, kun pintoj de ĝis 70 km/h kaj paŝoj longaj je 3,5 m. Dumkure la struto uzas siajn flugilojn kiel ekvilibrilojn. Kelkaj analizoj indikas, ke la Somalia struto povu esti konsiderata plena specio separita el la Komuna struto, sed plej taksonomiistoj konsideras ĝin kiel subspecio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

8.2.22

Cejanablanka gralino 01


💚 Cejanablanka gralino ( Grallina cyanoleuca ) Pigalaŭdo


La Cejanablanka gralino ( Grallina cyanoleuca ) estas paserina birdo indiĝena de Aŭstralio, Timoro kaj suda Nov-Gvineo. La masklo kaj ino ambaŭ havas nigran kaj blankan plumaron, kvankam kun malsamaj ŝablonoj. John Latham priskribis la specion en 1801. Longe opiniita esti membro de la plej ŝlimkonstrua familio Corcoracidae, ĝi estis reklasifikita en la familio Monarchidae (la monarkaj muŝkaptuloj). Oni rekonas du subspeciojn. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Malgranda verda abelmanĝulo 05


💚 Malgranda verda abelmanĝulo ( Merops orientalis ) Hindia abelmanĝulo


La Hindia abelmanĝulo aŭ Malgranda verda abelmanĝulo, Merops orientalis, estas preskaŭpaserina birdo de la familio Meropedoj aŭ abelmanĝuloj. Ĝi estas loĝanto en zono tra subsahara Afriko el Senegalo kaj Gambio al Etiopio, la valo de la rivero Nilo, orienta Arabio kaj Azio tra Barato al Vjetnamo. Tiu ĉi specio spite sian duan nomon ne devas esti konfuzita kun la Malgranda abelmanĝulo, Merops pusillus. Migrado estas limigita al sezonaj movoj depende de kvanto de pluvo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

7.2.22

Suda karakaro 04


💚 Suda karakaro (Caracara plancus) Suda kresta karakaro, Suda karakarao, Suda kresta karakarao


Suda karakaro, Suda kresta karakaro, Suda karakarao aŭ Suda kresta karakarao (iam Polyborus plancus aŭ nun Caracara plancus) estas rabobirdo voranta ĉefe bestokadavraĵojn kaj vivanta en Sud-Ameriko. Ĝi apartenas al ordo Falkoformaj birdoj, familio Falkedoj, al subfamilio de Poliborenoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Eŭrazia kernrompulo 02


💚 Eŭrazia kernorompulo ( Coccothraustes coccothraustes ) Kernrompulo, Kernorompulo, Eŭropa kernorompulo, Kokotraŭsto, Eŭropa dikbekulo


La Kernrompulo, Kernorompulo, Eŭropa kernorompulo, Eŭrazia kernorompulo aŭ eĉ simple Kokotraŭsto, Coccothraustes coccothraustes, estas paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Kokotraŭstoj aŭ Dikbekuloj. Ĉar ties plej proksimaj parencoj estas la Vespera kokotraŭsto (C. vespertinus) el Nordameriko kaj la Centramerika kokotraŭsto (C. abeillei) el Centrameriko precipe de Meksiko, tiu specio ofte ricevas ankaŭ la nomon simple de Eŭropa dikbekulo. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Bronzkapa stelgorĝo 01


💚 Bronzkapa stelgorĝo ( Heliomaster constantii )


La Bronzkapa stelgorĝo ( Heliomaster constantii ) estas grandgranda kolibro . Ĝi estas 11–12 cm longa (4,33–4,72 coloj), kaj pezas ĉirkaŭ 7-8 g. - Vikipedio (en) 2022


Nomfontoj:
TSH 2022

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

6.2.22

Griza foriru-birdo 02


💚 Griza foriru-birdo ( Crinifer concolor )

La Griza forirbirdo ( Crinifer concolor ) estas aŭdaca kaj ofta birdo de la suda Afrotropics. Ili ĉeestas en aridaj ĝis humidaj, malfermaj maldensarbaroj kaj dornsavano, precipe proksime al surfaca akvo. Ili regule formas grupojn kaj partiojn kiuj furaĝas en arbopintoj, aŭ polvo banas surgrunde. Precipe kiam ĝenitaj, ili faras sian ĉeeston konata per siaj karakterize laŭtaj kaj nazaj "kweh" aŭ "irantaj" alvokoj, kun la lasta silabo tipe descenda tirado. Interne, ilia unika kombinaĵo de aspekto kaj kutimoj malhelpas konfuzon kun aliaj birdspecoj. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

5.2.22

Pacifika brovanaso 02


💚 Pacifika brovanaso ( Anas superciliosa )


La Pacifika brovanaso ( Anas superciliosa ) estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj kiu troviĝas en multe de Indonezio kaj Oceanio. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Longvosta fazano 01


💚 Longvosta fazano ( Syrmaticus reevesii )


La Longvosta fazano ( Syrmaticus reevesii ) el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj de la genro Syrmaticus estas endemia de Ĉinio. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:
PIV 2020: Fazano

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

4.2.22

Blanka egreto 02


💚 Blanka egreto ( Egretta thula ) Neĝegreto


La Blanka egreto, konata ankaŭ kiel Neĝegreto ( Egretta thula ), estas malgranda blanka ardeo nome birdospecio de la familio de Ardeedoj. Ĝi estas la amerika similulo de la tre simila malnovmonda specio de la Malgranda egreto, kiu setlis ankaŭ en Bahamoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Lavurso 05


💚 LavursoProcyon lotor ) Lav-urso, Prociono


Lav-urso, alinome prociono ( Procyon lotor ), estas rabobesto simila al malgranda urso kun longa vosto markita de koloraj ringoj. Ĝi havas delikatan, elastan flavnigran hararon. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Granda buntpego 02


💚 Granda buntpego ( Dendrocopos major )


La Granda buntpego estas birdo membro de la familio de Pegedoj, kaj ordo Pegoformaj kaj de la grupo nomita de buntpegoj, kiu surhavas ĉefe nigrajn kaj blankajn partojn krom ruĝan en kapo. Tiu ĉi estas unu el la plej konataj kaj popularaj en Eŭropo membro de la grupo. Ĝi estas nefacile videbla birdo spite ties plumaro. La granda blanka ŝultra makulo rapide faciligas la rekonon de la specio. - Vikipedio 2022


Nomfonto:
PIV 2020: Dendrocopos / Buntpego

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Pealea falko 01


💚 Pealea falko ( Falco peregrinus pealei )


La Pealea falko, Falco peregrinus pealei, estas subspecio de la Migra falko. Tiu raso estis unuafoje identigita de la ornitologo Robert Ridgway en 1873, kaj nomita en honoro de Titian Ramsay Peale. Tiuj birdoj estas la plej granda subspecio de la Migra falko (averaĝe) ie ajn en la mondo. Mezuroj de maskloj de F. p. pealei estas la jenaj: longo 41.4 cm, enverguro de 92.1 cm, flugila malfermo 320–345 mm. Ĉe inoj: longo 48 cm, enverguro 110.8 cm, flugila malfermo 363–391 mm. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

3.2.22

Olivdorsa sunbirdo 03


💚 Olivdorsa sunbirdo, ino (Cinnyris jugularis) Flavventra sunbirdo


La Olivdorsa sunbirdo (Cinnyris jugularis), ankaŭ konata kiel la flavventra sunbirdo, estas specio de sunbirdo trovita de Suda Azio ĝis Aŭstralio. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

2.2.22

Indonezia proverbo 05


💚 Kiu semas venton, tiu rikoltos ventegon.


Fonto de proverbo: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Grizbruna ranobuŝo 03


💚 Grizbruna podargo
( Podargus strigoides )


La Grizbruna podargo ( Podargus strigoides ) estas aŭstralia varianto de podargo, tipo de birdo trovebla tra la kontinenta Aŭstralio, Tasmanio kaj suda Novgvineo. La Grizbruna podargo estas ofte erare konsiderita kiel strigo, kaj de tie devenas la specifa nomo strigoides. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Leono 05


💚  Leono, junulo ( Panthera leo )


La leono ( Panthera leo ) estas unu el la kvar grandaj katoj en la genro Panthera kaj membro de la familio Felisedoj. Kun kelkaj virleonoj superpezante 250 kg., ĝi estas nuntempe la dua-plej peza el la grandaj katoj. Sovaĝaj leonoj e ekzistas en Afriko sude de Saharo kaj en Azio kun endanĝerigita resta loĝantaro de Gir-arbara Nacia Parko en Barato, malaperinte de Nordafriko kaj Sudokcidenta Azio en historiaj tempoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

1.2.22

Helbrova mokbirdo 01


💚 Helbrova mokbirdo ( Mimus saturninus


La Helbrova mokbirdo ( Mimus saturninus ) estas birdo de la familio de Mimedoj . Ĝi troviĝas en Brazilo, Bolivio, Argentino, Paragvajo, Surinamo kaj Urugvajo. - Vikipedio (en) 2022


Nomfontoj: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

Eŭropa ruĝgorĝulo 09


💚 Eŭropa ruĝgorĝulo (Erithacus rubecula) Ruĝgorĝulo, Rubekolo


La Eŭropa ruĝgorĝulo, aŭ simple Ruĝgorĝulo (Erithacus rubecula), aŭ ankoraŭ Rubekolo (per esperantigo de la latina scienca termino, laŭ NPIV) estas insektomanĝanta birdo el malgranda genro Erithacus, kiu enhavas tiun tre konatan specion, alian orientazian kaj alian endemisman en eta insularo japania. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Filipendula zigeno 01


💚
Filipendula zigeno ( Zygaena filipendulae )


La Zigeno filipendula ( Zygaena filipendulae ) estas noktpapilio el la familio de la Zigenedoj ( Zygaenidae ), la sangogutuloj. Ĝi havas ses "sangogutojn" sur ambaŭ flugiloj. La papilio estas indiĝena en Eŭropo kaj havas biotopon el humideta sablogrundo en kiu kreskas vadoplantoj, lotusoj ( Lotus corniculatus ) kaj aliaj fabacoj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...