30.6.22

Kolumlanio 01


💚 KolumlanioLanius collaris )


La Kolumlanio (Lanius collaris) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi troviĝas ĉe plej parto de Subsahara Afriko. La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj. Per tiu beko tiu lanio, kiel la aliaj, havas kutimon palisumi kadavraĵojn sur dornoj de akacioj aŭ pikdrato kaj konservi ilin por posta manĝado. Ĝi manĝas grandajn insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn. Pro tio la specio ricevas nomojn de akuzisto, ekzekutisto, buĉisto ktp. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:
PIV2020: lanio

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

30/06/22

🌄 Ĵaŭdo, la 30-a de junio 2022


  Monda Tago de Asteroidoj 🌌🇺🇳
  Internacia Tago de Parlamentoj 🇺🇳

Datinformo:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Aŭstralia verda arborano 01


💚 Aŭstralia verda arborano ( Litoria caerulea )


Litoria caerulea estas specio de amfibio kiu devenas el Aŭstralio kaj Nov-Gvineo kaj kiu estis translokita en Nov-Zelandon kaj Usonon. Morfologie ĝi similas al aliaj specioj el la genro Litoria, precipe Litoria splendida kaj Litoria infrafrenata. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Ruĝkola tangaro 01


💚 Ruĝkola tangaro ( Tangara cyanocephala )


La Ruĝkola tangaro (Tangara cyanocephala) estas specio de birdo de la familio de Traupedoj . Ĝi troviĝas en Brazilo, Argentino kaj Paragvajo. Ĝiaj naturaj vivejoj estas subtropika aŭ tropika humida arbaro de malaltaj teroj kaj tre degradita iama arbaro. - Vikipedio (en) 2022


Nomfontoj:
PIV2020: tangaro

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

29.6.22

29/06/22

🌄 Merkredo, la 29-a de junio 2022


  Internacia Tago de la Tropikoj 🌴🇺🇳
  Monda Tago de Sklerodermio ⚕️

Datinformo:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Griza korniko 03


💚 Griza korniko ( Corvus cornix ) Kapuĉa korvo, Milica korvo, Milica birdo, Skota korvo, Dana korvo


La griza korniko (Corvus cornix) estas birdspecio de Eŭropazio de la genro de korvoj. Amplekse distribuita, ĝi estas konata surloke per diversaj nomoj, kiel en la angla Hooded Crow, tio estas Kapuĉa korvo, Milica korvo aŭ Milica birdo en Rusio, ĉar ĝia koloro similas al tiu de la polica uniformo, Skota korvo, Dana korvo, kaj Griza korvo en Irlando ktp. Ĝi troviĝas tra norda, orienta kaj sudorienta Eŭropo, kaj Meza Oriento; ĝi estas cindrogriza birdo kun nigraj kapo, gorĝo, flugiloj, vosto kaj femurplumoj, krom la nigraj beko, okuloj kaj kruroj. Kiel aliaj korvedoj ĝi estas ĉiomanĝanta kaj oportunema manĝanto. - Vikipedio 2022


Nomfonto:
PIV2020: Griza korniko

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Griza marmoto 01


💚 Griza marmoto ( Marmota caligata )


Griza marmoto (Marmota caligata) estas specio de marmoto trovebla en montaroj de nord-uestas Norda Ameriko. Preferataj areoj por grizaj marmotoj estas deklivoj ĉe arbarlimo kun abundaj herboj kaj forboj, kiujn ili povas manĝi, kaj rokoj, uzeblaj por rifuĝo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Norda kardinalbirdo 03


💚 Norda kardinalbirdo, ino ( Cardinalis cardinalis ) Kardinalbirdo


La Norda kardinalbirdo (Cardinalis cardinalis) estas birdo en la genro Cardinalis; ĝi ankaŭ estas konata ordinarlingve kiel Komuna kardinalbirdo, aŭ nur Kardinalbirdo (kiu estis ĝia nomo antaŭ 1985). Ĝi troveblas en sudorienta Kanado, tra la orienta Usono de Majno ĝis Minesoto ĝis Teksaso, kaj sude tra Meksiko, Belizo kaj Gvatemalo. Ĝi ankaŭ estas enkondukita specio en kelkaj lokoj kiel Bermudo kaj Havajo. Ties habitato inkluzivas arbarojn, ĝardenojn, arbustarojn kaj humidejojn. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

Herbejemberizo 01


💚 HerbejemberizoEmberiza cioides ) Siberia herbejemberizo


La Herbejemberizo aŭ Siberia herbejemberizo (Emberiza cioides) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.


Nomfontoj:

Fotfonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

28.6.22

28/06/22

 🌄 Mardo, la 28-a de junio 2022


  Internacia Tago de Tau  6️⃣,2️⃣8️⃣
  INTERNACIA TAGO DE LA MAJUSKLILO 🔠

Datinformo:
Tvitero: @jrssmrdl

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Egipta ansero 05


💚 Egipta anseroAlopochen aegyptiaca ) Nila ansero


La Egipta ansero aŭ Nila ansero (Alopochen aegyptiaca) apartenas al la familio Anasedoj (cignoj, anseroj kaj anasoj). En ĉi tiu familio ĝi estas en la subfamilio Tadornenoj (duonanseroj). Tio ankaŭ diras ion pri ĝia formato. Ĝia nomo do estas konfuziga, ĉar ĝi ne apartenas al la subfamilio Anseroformaj (cignoj kaj anseroj). - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

27.6.22

Eŭropa leporo 02


💚 Eŭropa leporo ( Lepus europaeus ) Komuna leporo


La Komuna leporo aŭ Eŭropa leporo (Lepus europaeus) estas specio de mamulo de la ordo de lagomorfoj de la familio de Leporedoj kiu troviĝas inter la plej tradicia ĉasceloj. De deveno de stepoj, ĝi abundas ĉefe en malfermaj agrikulturaj zonoj, kaj en ebenaĵoj kaj en altebenaĵoj kaj, escepte, ankaŭ en arbaroj de ia etendo aŭ eĉ en montoj. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:
PIV2020: leporo

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Ridema kukabarao 08


💚 Ridema kukabarao ( Dacelo novaeguineae )


La Ridema kukabarao (Dacelo novaeguineae) estas kutima karnovora birdo de Aŭstralio de la familio de Alcededoj aŭ de alciono, tre konataj pro sia alvoko. Iam konata kiel Ridema azeno, nuntempe estas pli konata laŭ la indiĝena nomo. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

27/06/22

🌄 Lundo, la 27-a de junio 2022


  Internacia Tago de la etaj kaj mezgrandaj entreprenoj 🇺🇳

  Internacia Tago de la sunokulvitroj 😎


Datinformo: 

Tvitero @jrssmrdl


Tvitero: 

https://twitter.com/LaTagoHodiau/status/1541168720340553728?t=pvf1g-8ca6qo8sCfeARRYw&s=19


💚 eonomoj.blogspot.com

Suna aratingo 03


💚 Suna aratingo ( Aratinga solstitialis ) Suna konuro


Suna aratingo (Aratinga solstitialis) aŭ suna konuro estas specio de mezgrandaj brilkoloraj papagoj el familio de neotropisaj papagoj. La specio ne havas rimarkeblan seksan duformismon, kaj iĉoj kaj inoj estas samgrandaj birdoj kun plejparte oranĝece flava plumaro kun brile oranĝkoloraj malsupraj partoj kaj vizaĝo. Sunaj aratingoj estas tre sociemaj birdoj kiuj formas relative grandajn birdarojn. Ili formas monogamiajn parojn por reproduktiĝo kaj nestas en palmotruoj. Ilia dieto konsistas plejparte je semoj, floroj, fruktoj, beroj, nuksoj kaj ankaŭ malgrandaj insektoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Duelbirdo 01


💚 Duelbirdo ( Philomachus pugnax )


La Duelbirdo (Philomachus pugnax) estas mezgranda vadbirdo. Ĝi estas kutime konsiderata la ununura membro de ties genro Philomachus, sed pli lastatempaj pristudoj (Thomas et al, 2004) indikas, ke ankaŭ la Larĝbeka kalidro kaj la Pintvosta kalidro povus aparteni al tiu genro. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:
PIV2020: duelbirdo

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

26.6.22

26/06/22

🌄 Dimanĉo, la 26-a de junio 2022


   Internacia Tago por la viktimoj de torturo 🇺🇳

   Internacia Tago kontraŭ misuzo kaj kontraŭleĝa komerco de drogoj 🇺🇳

   Internacia Tago de la fridigo 🧊


Datinformo: 

Tvitero @jrssmrdl


Tvitero: 

https://twitter.com/LaTagoHodiau/status/1540814543802306561?s=19


💚 eonomoj.blogspot.com

Okcidenta blubirdo 03


💚 Okcidenta blubirdo ( Sialia mexicana )


La Okcidenta blubirdo (Sialia mexicana) estas mezgranda birdo de la familio de Turdedoj. Plenkreskuloj havas grizajn ventron kaj iom da centra brusto. Maskloj estas tre brilbluaj supre kaj en gorĝo kun ruĝeca brusto ĉefe al flankoj; ili havas brunan makulon en dorso. Inoj havas pli senkolorajn bluajn flugilojn kaj voston, brunecan bruston kaj grizajn kronon, gorĝon kaj dorson. Do endas paroli pri seksa duformismo. La okulo estas tre nigra kaj la beko rekta, mallonga kaj nigreca. Inter ili estas iom nigreca bridostrizono. Ankaŭ la kruroj estas grizecaj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 birdnomoj.blogspot.com

Siberia najtingalo 02


💚 Siberia najtingalo ( Luscinia calliope ) Rubenonajtingalo, Siberia rubenonajtingalo


La Rubenonajtingalo, Siberia rubenonajtingalo aŭ simple Siberia najtingalo (Luscinia calliope) estas birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj. Ĝi estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed ĝi estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata muŝkaptuledo, (Muscicapidae). Ili, kaj similaj malgrandaj specioj, formas la grupon de la Saksikolenoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero

💚 eonomoj.blogspot.com

25.6.22

25/06/22

🌄 Sabato, la 25-a de junio 2022


  Monda Tago de Vitiligo ⚕️

  Internacia Tago de la maristo 🇺🇳


Data informo

Tvitero @jrssmrdl


Tvitero: 

https://twitter.com/LaTagoHodiau/status/1540447755969204225?s=19


💚 eonomoj.blogspot.com

Suda hela melierakso 01


💚 Suda hela melierakso ( Melierax canorus )


La (Suda) Hela melierakso (Melierax canorus) estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. Tiu specio ricevas ankaŭ la nomon de Kanta melierakso pro la kanto de la reprodukta sezono, kiu konsistas el kantaj flutaĵoj kaj fajfoj; tio kongruas kun la latina scienca nomo de la specio. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Plurkolora streparo 01


💚 Plurkolora streparo ( Strepera graculina ) Grakulino, Blanknigra kuravongo


La plurkolora streparo (Strepera graculina) estas mezgranda nigra paserina birdo indiĝena en orienta Aŭstralio kaj insulo Lord Howe. Unu el tri streĉaj specioj en la genro Strepera, ĝi estas proksime parenca al la buĉobirdoj kaj aŭstralia pigo de la familio Artamedoj. Ses subspecioj estas agnoskitaj. Ĝi estas fortika korvosimila birdo averaĝe ĉirkaŭ 48 cm (19 in) longa, nigra aŭ fulga griznigra en plumaro kun blankaj subvostaj kaj flugilaj makuloj, flavaj irisoj kaj peza beko. La masklo kaj ino aspektas simile. Konata pro siaj melodiaj alvokoj, la nomo de la specio streĉita verŝajne estas de indiĝena origino. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

24.6.22

24/06/22

🌄 Vendredo, la 24-a de junio 2022


Tvitero:

https://twitter.com/LaTagoHodiau/status/1540088184348065794?t=JiqOFidNkdsuKbceGaMvew&s=19


💚 eonomoj.blogspot.com

Kuprokapa smeralda kolibro 01


💚 Kuprokapa smeralda kolibro ( Microchera cupreiceps )


La kuprokapa smeraldo ( Microchera cupreiceps ) estas malgranda kolibro endemia de Kostariko. Ĝi mezuras nur 3 in (7,6 cm) en longo, kaj pezas nur 3 g (0,11 oz). La masklo havas karakterizajn kuprajn kronon kaj pugon kun tuta verda ventro kaj blanka ellastruo. La ino havas blankan ventron kaj mallarĝan nigran subfinan bendon sur blankaj eksteraj rektroj de la vosto. Ĝia rimarkeble kurbigita beko distingas ĝin de simila alopatria blankvosta smeraldo. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Ruĝkapa anaso 04


💚 Ruĝkapa anasoNetta rufina )


La Ruĝkapa anaso (Netta rufina) estas birdospecio el la familio de Anasedoj ene de la grupo de la Merganasoj. Ĝi estas monotipa, ne havas subspeciojn, spite la ampleksan teritorion (el Iberio al Ĉinio). - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

23/06/22

🌄 Ĵaŭdo, la 23-a de junio 2022


  Internacia Tago de la vidvino 🇺🇳

  Internacia Tago de la publika servo 🇺🇳


Tvitero: 

https://twitter.com/LaTagoHodiau/status/1539732516856291330?t=qt1uImRZ12ogwNTHMkDuDw&s=19


💚 eonomoj.blogspot.com

Blucindra ardeo 02


💚 Blucindra ardeo ( Ardea herodias )


La Blucindra ardeo (Ardea herodias) estas granda vadbirdo de la familio de ardeoj nome Ardeedoj, komuna ĉe marbordaj malfermaj akvejoj kaj en humidejoj de plej Norda kaj Centrameriko same kiel ĉe Karibio kaj Galapagoj. Ĝi estas rara vaganto en Eŭropo, kun registroj el Hispanio, Azoroj, Anglio kaj Nederlando. Tutblanka populacio troviĝanta nur en Karibio kaj suda Florido estis iam traktata kiel separata specio kaj konata kiel Blankacindra ardeo. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:
PIV2022: ardeo

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Blankgorĝa arbalciono 02


💚 Blankgorĝa arbalcionoHalcyon smyrnensis ) Blankbrusta arbalciono, Smirna arbalciono


La Blankgorĝa arbalciono (Halcyon smyrnensis) konata ankaŭ kiel Blankbrusta arbalciono aŭ Smirna arbalciono, estas arbalciono, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon, kukabaraojn kaj aliajn arbalcionojn. Tiu ĉi specio estas amplekse distribuita en suda Azio el Turkio oriente al Filipinoj. Tiu arbalciono estas esence loĝanto en multe de sia teritorio, krom sezonaj movoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Lilbrusta koracio 09


💚 Lilbrusta koracio ( Coracias caudata )


La Lilbrusta koracio (Coracias caudata) estas birda membro de la familio de koraciedoj, kiu reproduktiĝas tra tropika Afriko sude de Saharo, kaj precipe ekde Etiopio, tra Orienta Afriko, al Angolo kaj ĝis nordo de Sudafriko, kaj en la sudo de Arabio, preferante malfermajn arbarojn kaj savanon; ĝi ne ĉeestas lokojn senarbajn. Ĝi estas unu el la plej kolorbuntaj birdoj kaj eble la plej bunta inter koracioj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

22.6.22

22/06/22

🌄 Merkredo, la 22-a de junio 2022


Tvitero: 

https://twitter.com/LaTagoHodiau/status/1539469633316593664?t=6iSljmlL7HE7-1wjnD8zEA&s=19


💚 eonomoj.blogspot.com

Ora parulio 01


💚 Ora parulio ( Dendroica petechia )


Dendroica petechia estas birdospecio de la familio de Paruliedoj; tio estas la grupo de subspecioj ĉirkaŭ D. p. aestiva estas pli kaj pli traktata kiel plena specio nome Dendroica aestiva (Flava parulio). La nomo de la tuta komplekso estus Mangrova parulio aŭ Mangleja parulio, kaj alia grupo de subspecioj estas konata kiel Ora parulio. Ĝenerale ili formus la plej disvastigitan specion de la genro Dendroica, kaj reproduktiĝas en preskaŭ tuta Nordameriko kaj suden al norda Sudameriko. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Orienta akantorinko 02


💚 Orienta akantorinko ( Acanthorhynchus tenuirostris ) Orienta spinobekulo


La Orienta akantorinko (Acanthorhynchus tenuirostris) estas specio de mielmanĝulo trovita en sudorienta Aŭstralio en arbaraj kaj arbaraj areoj, same kiel ĝardenoj en urbaj areoj de Kanbero, Sidnejo kaj Melburno. Ĝi longas ĉirkaŭ 15 cm, kaj havas distingan nigran, blankan kaj kaŝtanan plumaron, ruĝan okulon kaj longan malsuprenkurban bekon. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...