17.7.22

Viktoria kronokolombo 03


💚 Viktoria kronokolombo ( Goura victoria )


La Viktoria kronokolombo (Goura victoria) estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda surterema kolombo kiuj loĝas en la malaltaj nordaj pluvarbaroj de Nov-Gvineo, de grando kiel de meleagro aŭ ĉirkaŭ 74cm longa, blugriza kun tre eleganta blua punta kresto surkape kaj malhelbluaj (preskaŭ nigraj) maskoplumoj ĉirkaŭ siaj okuloj kaj ruĝa irizo, krom malhelgrenata aŭ ruĝbruna brusto. Ambaŭ seksoj estas similaj. Tiu ĉi specio povas esti facile diferencigita el la similaj samgenraj specioj pro la unikaj blankaj pintoj de sia kresto. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

16.7.22

16/07/21

🌄 Sabato, la 16-a de julio 2022


 Monda Tago de la serpento 🐍

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Flavkresta noktardeo 01


💚 Flavkresta noktardeo ( Nyctanassa violacea ) Amerika noktardeo


La flavkresta noktardeo (Nyctanassa violacea, iam lokita en la genron Nycticorax), nomita ankaŭ Amerika noktardeo, estas tre malgranda ardeo, simila laŭ aspekto al la Nigrakrona noktardeo kaj ununura vivanta taksono el la genro Nyctanassa. Ĝi troviĝas tra granda parto de Ameriko, ĉefe (sed ne nur) en plej varmaj marbordaj regionoj; ekzemple ĉe la manglejoj de Petenes en Jukatano. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Bluflugila libeleto 01


💚 Bluflugila libeleto ( Calopteryx virgo


La bela libeleto ( Calopteryx virgo ) estas eŭropa libeleto apartenanta al la familio Calopterygidae. Ĝi estas ofte trovita laŭ rapide fluantaj akvoj kie ĝi estas plej hejme. - Vikipedio (en) 2022


Nomfontoj:
TSH 2022

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Verda pego 03


💚 Verda pego (Picus viridis)


Verda pego, Picus viridis, estas birdo membro de familio de pegedoj. Ĝi ege similas al Griza pego, sed tiu estas pli granda. En Eŭropo ambaŭ specioj vivas sur ampleksa teritorio. Ĝi estas tre konata en Eŭropo, sed eble ne la plej komuna inter pegoj.


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

15/07/22

🌄 Vendredo, la 15-a de julio 2022


 Monda Tago de la junulara lerteco 🇺🇳

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Mustango 02


💚 Mustango ( Equus ferus caballus )


Mustango estas libere vaganta ĉevalo de usona okcidento kies unuaj descendis el ĉevaloj alportitaj al Ameriko fare de hispanoj. Mustangoj estas ofte referencataj kiel sovaĝaj ĉevaloj, sed ĉar ili estas descendintaj el iam hejmigitaj ĉevaloj, ili estu pli taŭge konsiderataj sovaĝiĝintaj ĉevaloj. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:
PIV2020: mustango

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

15.7.22

Imperiansero 01


💚 Imperiansero ( Chen canagica ) Imperiestransero


La Imperiansero aŭ pli longe kaj malfacile Imperiestransero (Chen canagica) estas specio de ansero. Ĝi reproduktiĝas ĉe la Beringa Maro, ĉefe en Alasko, Usono, sed ankaŭ en Kamĉatko, Rusio. Ĝi estas migranta, kaj vintras ĉefe en la Aleŭtoj. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:
PIV2020: ansero

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

14.7.22

14/07/22

🌄 Ĵaŭdo, la 14-a de julio 2022


 Internacia tago de neduumuloj 💛⚪💜🖤

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Rokoloĝanta cerkomelo 03


💚 Rokoloĝanta cerkomelo ( Cercomela fusca ) Hindia cerkomelo, Bruna rokocerkomelo.


La Rokoloĝanta cerkomelo aŭ Hindia cerkomelo ( Cercomela fusca ) estas specio de birdo de la genro de Cercomela en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas endemia kaj komuna loĝanta reproduktulo ĉefe en nordocentra Barato. Foje la specio estas nomata kiel Bruna rokocerkomelo. Ĝi estas surgrunda manĝanta birdo, kiel plej parto de saksikolenoj; fakte en tiu grupo estas la ununura grundomanĝanta subfamilio en la familio de Muŝkaptuledoj; ĝis antaŭnelonge ili estis en la familio de la Turdedoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Malgranda pando 04


💚 Malgranda pando ( Ailurus fulgens ) Ruĝa pando


La Malgranda aŭ Ruĝa pando (Ailurus fulgens) estas specio el la ordo de karnovoruloj kaj familio de procionedoj. Ĝi vivas en Siĉŭano, Tibeto, Ĉinghajo kaj Junano de Ĉinio kaj en Hindio, Nepalo, Sikimo kaj Birmo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Ĉielarka loriketo 08


💚 Ĉielarka loriketo ( Trichoglossus moluccanus ) Ĉielarka triĥogloso, Ĉielarka loriko


La Ĉielarka loriketo (Trichoglossus moluccanus) estas specio de papago trovita en Aŭstralio. Ĝi estas ofta laŭ la orienta marbordo, de norda Kvinslando ĝis Sudaŭstralio. Ties habitato estas pluvarbaro, marbordaj arbustoj kaj arbaraj areoj. Pluraj taksonoj tradicie listigitaj kiel subspecioj de la ĉielarka loriketo nun estas traktataj kiel apartaj specioj, 6 specioj nun estis identigitaj. - Vikipedio (en) 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:  

💚 eonomoj.blogspot.com

13.7.22

13/07/22

🌄 Merkredo, la 13-a de julio 2022


Internacia Tago de roka muziko 🎸

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Paragvaja kajmano 01


💚 Paragvaja kajmano ( Caiman yacare ) Jakareo


La Paragvaja kajmano (Caiman yacare), ankaŭ konata ofte kiel Jakareo, estas specio de kajmano, krokodilano en la familio de Aligatoredoj. La specio estas endemia de Argentino, Bolivio, Brazilo kaj Paragvajo. Brunkoloraj kaj kovritaj per malhelaj makuloj, maskloj kreskas ĝis tuta longo (inkluzive vosto) de 2-3 m (6,6-9,8 ft) kaj inoj ĝis 1,4 m (4,6 ft). Tipaj vivejoj de ĉi tiu kajmano inkluzivas lagojn, riverojn kaj humidejojn. Ĝia dieto ĉefe konsistas el akvaj bestoj, kiel helikoj, kaj foje surterigas vertebrulojn. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Bluokula tukano 02


💚 Bluokula tukano ( Ramphastos vitellinus )


La Bluokula tukano (Ramphastos vitellinus) estas granda kaj kolorbela birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko. Temas pri birdo kun granda beko, de ĉefe nigra plumaro kaj kiu troviĝas en humidaj kaj sekaj arbaroj de Trinidado kaj de tropika Sudameriko tiom sude kiom ĝis suda Brazilo kaj centra Bolivio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

12.7.22

12/07/22

🌄 Mardo, la 12-a de julio 2022


Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Eŭrazia sturno 11


💚 Ordinara sturno ( Sturnus vulgaris ) Sturno, Vulgara sturno, Eŭropa sturno


La Ordinara sturno, Vulgara sturno, Eŭropa sturno aŭ simple Sturno ( Sturnus vulgaris ) estas paserina birdo de la familio de Sturnedoj kaj la plej tipa el la genro, kiu siavice estas la plej tipa en la familio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Kanada bonazio 03


💚 Kanada bonazio ( Bonasa umbellus ) Kanada tetrao


La Kanada bonazio aŭ Kanada tetrao (Bonasa umbellus) estas mezgranda birdo de la familio de Tetraonedoj kiu loĝas en arbaroj el la Apalaĉoj, norde de Usono, al Kanado kaj Alasko. Ĝi estas nemigranta. Temas pri la ĉasbirdo plej disvastigata en Nordameriko. - Vikipedio 2022


Nomfontoj:
PIV 2020: bonazio

Fotfonto:

Tvitero:

💚 #Esperanto

Dingo 02


💚 Dingo ( Canis lupus dingo ) Aŭstralia sovaĝa hundo


Dingo (Canis lupus dingo) estas tipo de sovaĝa hundo, verŝajne parenca al hinda lupo (Canis lupus pallipes), ankaŭ konatas kiel aŭstralia sovaĝa hundo. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:
PIV2020: dingo

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Java rizobirdo 01


💚 Java rizobirdo ( Padda oryzivora ) Java rizbirdo 


La Java pasero ( Padda oryzivora ), ankaŭ konata kiel Java rizpasero aŭ Java rizbirdo, estas malgranda paserina birdo . Tiu estrilda fringo estas loĝanta reproduktanta birdo en Java, Balio kaj Bawean en Indonezio. Ĝi estas populara kaĝbirdo, kaj estis enkondukita en multaj aliaj landoj. Kelkaj taksonomistoj lokas ĉi tiun kaj la Timoran paseron en sian propran genron Padda. - Vikipedio (en) 2022


Nomfontoj:
PIV2020: Javo

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

11.7.22

11/07/22

🌄 Lundo, la 11-a de julio 2022


 Monda Tago de la populacio 🇺🇳

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Nigra cigno 04


💚 Nigra cigno ( Cygnus atratus )


La Nigra cigno (Cygnus atratus) estas granda akvobirdo el la genro de cignoj kaj la familio de Anasedoj. Ĝi estas la sola specio de cigno, kiu preskaŭ komplete nigras, kaj krome havas ruĝan bekon la plej longan kolon el ĉiuj cignaj specioj. Nigraj cignoj estas nature disvastiĝintaj ĉefe en sudorienta kaj sudokcidenta Aŭstralio, kaj estas la oficiala simbolo de la ŝtato Okcidenta Aŭstralio. Tiu specio estis ĉasata ĝis formorto en Novzelando, sed poste reenmetita. En Aŭstralio ili estas nomadaj, kun vagadecaj migromodeloj depende de klimataj kondiĉoj. Ili estas monogamaj reproduktuloj kiuj kunhavas respondecon pri kovado kaj pri idozorgado inter ambaŭ seksoj. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Granda brilsturno 01


💚 Granda brilsturno ( Lamprotornis chalybaeus ) Granda lamprotorno


La Granda lamprotorno aŭ Granda brilsturno (Lamprotornis chalybaeus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Lamprotornis aŭ Brilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. Ĝi reproduktiĝas el Senegalio orienten al Etiopio kaj suden tra orienta Afriko al nordorienta Sudafriko kaj Angolo. Ĝi estas tre komuna specio de malferma arbaro kiu entreprenas foje kelkajn seazonajn movojn. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

Eŭropa melo 04


💚 Eŭropa melo (Meles meles) Melo


Melo (Meles meles) estas mamulo, kies piedoj kaj ungegoj estas plataj fosiloj; ĝi havas maldelikatan grizblankan hararon kun brunnigraj sektoroj en harlongo. Sur la kapo ĝi havas blankajn kaj nigrajn striojn kaj kompare kun aliaj musteledoj ĝi estas relative dika, ankaŭ la irmaniero memorigas pri ursido. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

10.7.22

10/07/22

🌄 Dimanĉo, la 10-a de julio 2022


Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Blugriza tangaro 03


💚 Blugriza tangaro ( Thraupis episcopus )


La Blugriza tangaro ( Thraupis episcopus ) estas mezgranda sudamerika kantobirdo de la familio de Tangeroj, Thraupidae. Ĝia teritorio estas de Meksiko suden ĝis nordorienta Bolivio kaj norda Brazilo, ĉio el la Amazona Baseno, krom la tre sudo. Ĝi estis enkondukita en Lima ( Peruo ). Sur Trinidado kaj Tobago, tiu birdo estas nomita blua ĵinzo. - Vikipedio (en) 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Monaĥvulturo 01


💚 Monaĥvulturo ( Aegypius monachus ) Nigra vulturo


La Monaĥvulturo aŭ Nigra vulturo (Aegypius monachus) estas la ununura birda specio de sia genro kaj unu el la malmultaj vulturoj troveblaj en Eŭropo kune kun la Gipo, la Kadavrogrifo kaj la Gipaeto. Ĉiu apartenas al familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel cirkuoj, milvoj, agloj, ktp. - Vikipedio 2022


Nomfonto:
PIV2020: monaĥvulturo

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

9.7.22

09/07/22

🌄 Sabato, la 9-a de julio 2022


Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Ruĝaflugila agelajo 04


💚 Ruĝaflugila agelajo, masklo ( Agelaius phoeniceus )


La Ruĝaflugila agelajo (Agelaius phoeniceus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Agelajoj kiu enhavas nigrecajn speciojn kiuj havas kolorajn markojn en kapo aŭ ŝultroj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Rokmontaro kapro 02


💚 Rokmontaro kapro ( Oreamnos americanus ) Oreamno, Monta kapro


La oreamno (Oreamnos americanus), ankaŭ konata kiel monta kapro, estas granda huf-hava mamulo trovebla nur en Nordameriko. Kvankam ĝi aspektas iom kiel kapro ĝi efektive estas pli parenca al antilopo. La oreamno vivas alte en la montoj kaj estas bona grimpanto, ofte ripozanta sur montaj kornicoj ne atingeblaj de rabobestoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:
PIV2020: Rokmontaro

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Mallongvosta verda pigo 02


💚 Mallongvosta verda pigoCissa thalassina ) Mallongvosta pigo


La Mallongvosta pigo aŭ Mallongvosta verda pigo (Cissa thalassina) estas specio de birdo de la familio de korvoj kaj pigoj aŭ Korvedoj. Ĝi estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Eŭropa pigo kaj estas endemio de sudorienta Azio. Ĝi estas specio de montetarbaroj kiu loĝas en densa vegetalaro en meza kaj supra tavoloj de la branĉaro, kie ili faras nur mallongdistancajn flugojn. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

Eosta rozelo 01


💚 Eosta rozelo ( Platycercus eximius )


La eosta rozelo ( Platycercus eximius ) estas rozelo indiĝena al sudorienta Aŭstralio kaj Tasmanio. - Vikipedio (en) 2022


Nomfontoj:
PIV2020: eostra

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...