Showing posts with label Milvus. Show all posts
Showing posts with label Milvus. Show all posts

18.3.22

Ruĝa milvo 08


💚 Rufa milvo ( Milvus milvus ) Ruĝa milvo


La Ruĝa milvo aŭ Rufa milvo (Milvus milvus) estas mezgranda rabobirdo de familio Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel aglojn, buteojn kaj cirkuojn. Tiu specio estas endemia de la regiono de Okcidenta Palearktiso en Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko, kvankam iam loĝis ĝis norda Irano. Ĝi estas rara specio kiu estas de loĝantaj birdoj en la plej moderklimataj partoj de ties teritorio en okcidenta Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko, sed birdoj el nordorienta kaj centra Eŭropo vintras pli sude kaj okcidente, sude ĝis Turkio. Vagantoj atingis norden ĝis Finnlando kaj suden ĝis Israelo kaj Libio. - Vikipedio 2021


Nomfontoj:

Fotfonto:

Twitter:

💚 eonomoj.blogspot.com

25.10.21

Nigra milvo 02


💚 Nigra milvo (Milvus migrans)


La Nigra milvo (Milvus migrans) estas rabobirdo el familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ cirkuojn, buteojn, aglojn kaj aliajn tagajn rabobirdojn kaj el subfamilio de Milvenoj. Malkiel aliaj membroj de la grupo, ili estas oportunemaj ĉasistoj kaj emaj ankaŭ al kadavraĵoj. Ili pasas multan tempon ŝvebe kaj glitecfluge sur termikoj serĉe de manĝo. Ties angulaj flugiloj kaj distinga forka vosto faras ilin facile identigeblaj. Tiu milvo estas amplekse distribuata tra moderklimataj kaj tropikaj partoj de Eŭrazio kaj partoj de Aŭstralazio, kies populacioj de moderklimataj regionoj tendencas migranti. Estas agnoskataj kelkaj subspecioj. La eŭropaj populacioj estas malgrandaj, sed la sudaziaj populacioj estas grandaj. - Vikipedio 2021


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...