25.10.21

Nigra milvo 02


💚 Nigra milvo (Milvus migrans)


La Nigra milvo (Milvus migrans) estas rabobirdo el familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ cirkuojn, buteojn, aglojn kaj aliajn tagajn rabobirdojn kaj el subfamilio de Milvenoj. Malkiel aliaj membroj de la grupo, ili estas oportunemaj ĉasistoj kaj emaj ankaŭ al kadavraĵoj. Ili pasas multan tempon ŝvebe kaj glitecfluge sur termikoj serĉe de manĝo. Ties angulaj flugiloj kaj distinga forka vosto faras ilin facile identigeblaj. Tiu milvo estas amplekse distribuata tra moderklimataj kaj tropikaj partoj de Eŭrazio kaj partoj de Aŭstralazio, kies populacioj de moderklimataj regionoj tendencas migranti. Estas agnoskataj kelkaj subspecioj. La eŭropaj populacioj estas malgrandaj, sed la sudaziaj populacioj estas grandaj. - Vikipedio 2021


Nomfonto: 

Fotfonto: 

Tvitero: 

💚 eonomoj.blogspot.com

No comments:

Post a Comment

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...