Showing posts with label Tukaneto. Show all posts
Showing posts with label Tukaneto. Show all posts

19.11.22

Blugorĝa tukaneto 01


Blugorĝa tukaneto
Aulacorhynchus caeruleogularis )

La Blugorĝa tukaneto ( Aulacorhynchus caeruleogularis ) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj .. - Ĝi .. loĝas en humidaj montarbaroj de Kostariko kaj okcidenta Panamo. Ties natura altituda teritorio estas el 762 m al 2316 m super la marnivelo. - Kiel ĉe ĉiu tukano, la Blugorĝa tukaneto havas grandan longan bekon, kiu estas ĉikaze nigra kun flavo en supra makzelo kaj blanka strio ĉe bazo, sed, unike inter la grupo de la Smeraldotukano, kun ruĝeca makulo ĉe la bazo de la supra makzelo. La brusto kaj la resto de la korpo estas ĉefe verda kun helaj kaj malhelaj nuancoj, escepte ĉe la gorĝo, kiu estas blua, kaj la vostopinto kaj pugo, kiuj estas ruĝecaj. - Vikipedio 2022


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

Blugorĝa tukaneto 🌎 #Mezamerikajbirdoj | #Esperanto #birdnomoj #birdoj

16.6.22

Ruĝpuga tukaneto 01


💚 Ruĝpuga tukaneto ( Aulacorhynchus haematopygus )


La Ruĝpuga tukaneto (Aulacorhynchus haematopygus) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca nomo de la specio A. haematopygus signifas en la latina precize “ruĝpuga” aŭ pli precize “kun sangokolora pugo”, do kongruas kun alilingvaj nomoj kaj fakte kun unu el la plej rimarkindaj ecoj. - Vikipedio 2021


Nomfonto:

Fotfonto:

Tvitero:

💚 eonomoj.blogspot.com

📝 Noto

 Nuntempe mi faras paŭzon de la blogo. Bonvolu vidi piedon de paĝo por pliaj informoj •  I'm currently taking a break from the blog. Ple...